Więcej

Blogo Pri Mia Lignaĵista Flankokupo

od NJ Esperantist, 22 września 2014

Wpisy: 5

Język: Esperanto

NJ Esperantist (Pokaż profil) 22 września 2014, 16:22:30

Mi volas anonci ke mi komencis blogi en Esperanto pri lignaĵistaj aferoj. La artikoloj estas ĉefe pri projektoj kiujn mi faris. De tempo al tempo ili estos pri kiel fari la projekton, eble eĉ kun filmo pri la procezo, sed kutime ili estos pri la projekto ĝenerale. La blogo estas trovebla ĉi i tie.

Daĉjo

Alkanadi (Pokaż profil) 23 września 2014, 16:50:03

viaj projektoj aspektas tre belaj

NJ Esperantist (Pokaż profil) 24 września 2014, 13:15:16

Alkanadi:viaj projektoj aspektas tre belaj
Dankon! Mi planas aldoni pluan ĉiutage ĝis mi atingas la plej lastan. Tiam mi aldonos novan tuj post la finiĝo.

Daĉjo

Rujo (Pokaż profil) 24 września 2014, 15:29:33

Via blogo estas tre ĉarma, eleganta. La enhavo estas alloge instrua kaj la esperanta tekstaro altnivela!

NJ Esperantist (Pokaż profil) 24 września 2014, 17:46:37

Rujo:Via blogo estas tre ĉarma, eleganta. La enhavo estas alloge instrua kaj la esperanta tekstaro altnivela!
Dankegon! Bonkorajn vortojn vi diris. Mi ĉiam penas trovi la ĝustan tradukon por la teknikaj terminoj por ke nemetiistoj povas kompreni.

Daĉjo

Wróć do góry