Till sidans innehåll

Inundu Ŭal-Straton!

av robbkvasnak, 23 september 2014

Meddelanden: 31

Språk: Esperanto

robbkvasnak (Visa profilen) 23 september 2014 15:54:29

Mi fieras pri miaj gefratoj kiuj protestas en Novjorko kontraŭ la riĉuloj kiuj subtenas la financadon kaj politikan fortojn kontraŭ klimatŝanĝo. Centoj estis arestataj ĉar ili volas disrompi la "negocojn normalajn" de Ŭal-Strato! Se mi povus esti en Novjorko mi estus en la protestoj kontraŭ nia registaro kaj la bando de robistoj kiuj estras la financan mondon en la mondo. Ni devas montri al niaj estraranoj je kiu flanko ni estas. Ni devas premi por ŝanĝoj!
Sed por tiuj kiuj subtenas la dekapigon de senkulpaj homoj kaj la stupron fare de radikalaj frenezuloj kontraŭ la infanoj en Sirio kaj Irako, mi devas diri: forĵetu vian neracian naciamon. Estu mondcivitanoj, ne behinaj ĉionkredemuloj de maljusta ŝtato.
Ni kritikas nian registaron. Ne estas peko. Tio estas la vera libero. Ni ne kuŝas kiel dorlothundetoj antaŭ la memservaj fortuloj. Aliĝu al ni.

Lakiro (Visa profilen) 23 september 2014 16:37:11

Robb, mi opinias, ke via registaro ne aŭdos vin.

robbkvasnak (Visa profilen) 23 september 2014 16:56:17

Kiu aŭskultas nin estas la makleristoj nun, ĉar ni malmendas en niaj emeritigaj pensioj la akciojn por petroleaj kaj naturgasaj kompanioj. Jam du inter la plej fortaj pensioj en la lando faris tion. Mi ne povas esti en Novjorko, sed mi povas fari tion. Tio batas rekte kontraŭ Ŭal-Strato. Oni diras ke tio malriĉigos la landon. Tiomas! Mi akceptas pli malriĉan vivon por natura defendo (mi jam estas sufiĉe malriĉa).
Mi malŝatas la flagkirlistojn, la patriam-muzikistojn, la blindajn ulojn kiuj kriĉas "Mia patrio ĉu prava aŭ ne!"

ustra (Visa profilen) 23 september 2014 16:59:56

La fundamenta problemo estas la monsistemo kaj ne iuj registaroj. Kaj tion koncernas al ni ĉiuj.

Lakiro (Visa profilen) 23 september 2014 17:43:21

Wall Street = Murostrato ridulo.gif

Mi pensas, ke ŝtata aŭ oligarka sistemo nutras ĝian registaron. Usona registaro estas ekskluziva fenomeo, kiun ne konas la mondo. Tiu ĉi krima potenco neniun aŭskultas kaj faras ĉion laŭ sia intereso. Por ĝi forestas organizaĵo de UN. Usona prezidento decidas bombi fremdajn landojn sen rezolucio de UN kaj permeso de bombita lando. Neniuj sankcioj minacas al Usono.
Sankcioj destiniĝas nur por Rusio, pro ĝia humaneca helpo al Donbass. Sed pro raketa bombado de Sirio neniu juĝas Usonon. Obama sentas sian senpuneblecon. Ĝis kioma tempo? Kie estas eŭropa justeco kaj komunaj normoj de moralo? Ĉu perdiĝis?

robbkvasnak (Visa profilen) 23 september 2014 18:22:15

Uf, jes, la rusa paradizo. Povra, malŝatata Rusieto! O, bebeto mia! Ne, Rusio neniam faras ion malbonan. Neniam ili trudigis sian lingvon al aliaj homoj! Ah, pura mielo!
Mi ne bezonas viajn stultajn senfondajn subtenojn por barbaroj kiuj strupras junajn virinojn antaŭ siaj gepatroj en la nomo de Islamo! Kiuj forpelis 130.000 kurdojn trans la turkan landlimon. Mi volas aŭdi viajn lamentaĵojn pri la junaj rusaj soldatoj kiuj mortis en Ukrainio, kiel Vladislav Barakov kiu devis trovi fruan tombon en Selizovo post sia morto en Ukrainio. Kial VI ne demandas al VIAJ registaroj? Kial vi malkuraĝas nur DEMANDI, demandi al viaj regestroj kio okazas?
Ni kuraĝas demandi. Ni kuraĝas kontraŭi la superulojn. Mi perdis mian laborpostenon pro tio. Mia amiko Rafael kaj multaj el miaj studentoj de la angla kuraĝis kontraŭi siajn registarojn kaj devis fuĝi al alia lando.
Sed vi sidas tie vindataj en la aĉa perfumo de naciismo. Mi ne! Mi estas unue mondano kaj Esperantisto. Usonano mi estas laŭ pasaporto - tio sufiĉas por mi.
Krom tio, Usono ne estas malsama al aliaj landoj. Ĉe ni estas potenculoj kiuj volas ludi laŭ siaj propraj reguloj, kiuj estas koruptemaj kaj malhonestaj. Sed mi vivis en Germannio kaj tie mi ankaŭ konis tiajn homojn. Ankaŭ en Norvegio kaj mi scias pri la koruptemo en Brazilo. Ne diru al mi ke ĉio bonegas en via lando, ĉar mi nur milde subridos pri via naiveco.
Aŭ ĉu vi neniam legis la klasikaĵojn de via propra lando - Tolstoj, Pasternak, ktp.? Ĉu estas lando de anĝeloj kiuj nur trinkas sanktan akvon? Legu The Saint Petersburg Times enrete kaj vi legos pri la danĝera sporto de "daĉistoj" kiuj publikigas la aŭdacajn misuzojn de ŝtata tero far potenculoj por konstrui belajn landodomojn. Oh, ne, tio eble estis erara raportado en tiu ĵurnalo. Eble la kelkmil protestantoj dimanĉe estas laŭ vi perfiduloj sed por mi ili estas pensantaj homoj. Uf!

Lakiro (Visa profilen) 23 september 2014 18:31:02

Estimata, vi denove mensogas. Rusa registaro neniun ekspedis al Ukrainio. Tio estas ĉefa diferenco inter Putin kaj Obama. Via Obama ordonis bombi Sirion. Ĉu vi ne komprenis tion?

Kion Usono forgesis en malproksima lando? Respondu.

Bombi aŭ ne bombi, devas decidi membroj de UN. Kiu estas Obama? Gvidanto de banditoj? Usonaj banditoj atakas arabajn banditojn. Por kio? Por ke neniu krom Usono posedu naftan fonton en Irako. Tiuj arabaj landoj devas malaperi. Jen estas sekreto de la banditismo.

robbkvasnak (Visa profilen) 23 september 2014 19:09:13

Ne Usono protektas Asaad en Unuiĝintaj Nacioj, nek Francio, nek Anglio - sed Rusio kaj Ĉinio. Kiu subtenas Hamas? Uf! Ne vere ne bezonas plu diskuti ĉar vi rifuzas eĉ ekkoni ke foje iu malvarmumas en Rusio kaj ke estas tie malriĉuloj, ktp. Ĉar vi vivas en (viamensa) paradizo, vi fermas la menson al la monda gazetaro. Bone. Estu tia.
La kelkmil demonstrantoj en Moskvo dimanĉe nur volas profiti de la lastaj varmaj tagoj. Bone. La potenculoj en Rusio ne havas grandiozajn daĉojn konstruitajn sur publikaj teroj. Jes, ĉe vi la mondo estas sukera. Bonan nokton. Sonĝu bele. Osced'

ustra (Visa profilen) 23 september 2014 19:11:47

robbkvasnak:Uf, jes, la rusa paradizo. Povra, malŝatata Rusieto! O, bebeto mia! Ne, Rusio neniam faras ion malbonan. Neniam ili trudigis sian lingvon al aliaj homoj! Ah, pura mielo!
Mi ne bezonas viajn stultajn senfondajn subtenojn por barbaroj kiuj strupras junajn virinojn antaŭ siaj gepatroj en la nomo de Islamo!
Ĉu vi eble intermiksas la Sovetunion kaj Rusujo?
Kial vi ankoraŭ ignoras la devenon de ISIS? La veraj barbaroj sidas en Faŝingtono, kiuj agas laŭ la peto de Wall Street.

robbkvasnak:Kiu subtenas Hamas?
Kaj kiu inventis Hamas?

robbkvasnak:...vi fermas la menson al la monda gazetaro.
Nekredebla...

mordaunt (Visa profilen) 23 september 2014 19:19:05

robbkvasnak:Ne Usono protektas Asaad en Unuiĝintaj Nacioj, nek Francio, nek Anglio - sed Rusio kaj Ĉinio
Rusio kaj Ĉinio ne estas "la mondo", ni jam scias. Ekzakte, nur Rusio subtenas Asad, kaj Usono kune kun Turkio, Kataro, Sauda Arabio ktp subtenis kaj daŭre subtenas ISIS, kaj samtempe pretendas militi kontraŭ ili. Tio estas nur spektaklo, kiel ĉiam.

Tillbaka till toppen