Al la enhavo

Sunaj Makuloj kaj Militojn?

de Alkanadi, 2014-septembro-23

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-24 08:41:28

rabhiuz:Kial bezonas la ekonomio militojn? Militoj estas multekostaj! Ĉu la gajnoj de militoj ofte superas la kostojn?

Estas una lokucio, "pafiloj aŭ butero."
La ekonomio devas ĉiam kreski (surbaze de nuna monsistemo). Se okazas ekonomiaj problemoj, oni ŝatas kaŝi ilin malantaŭ militoj. (La Anglosaksoj kaj Israelo uzas militoj ankaŭ simple por praktiki potencon.)
Francio (por ne mencii ĉiam Usono) pruvas tion aktuale en Irako kaj demonstris tion ankaŭ en Libio kaj Malio. Militoj ankaŭ estas intime ligita kun krudmaterialoj.
Lasu nin resumi:

- la bankoj profitas, ĉar ili disdonas kreditojn por la milito
- la industrio de armado profitas, ĉar ili havas multajn komisiojn
- la industrio de energio profitas, ĉar ili ricevas novajn kampojn por ekspluato
- la industrio de farmacio profitas, ĉar ili devas provizi la viktimojn
- finfine ankaŭ la propra ekonomio plibonigas kaj la politikistoj lasas sin festi por disvastigi liberecon kaj demokratio

...ĝis la ekonomiaj problemoj revenas (kaj ili devas reveni surbaze de monsistemo). Ĉio estas natura procezo.
Mi nur povas rekomendi al vi studi la historion. Ekz. jen.

rabhiuz (Montri la profilon) 2014-septembro-24 17:32:10

ustra:
Lasu nin resumi:

- la bankoj profitas, ĉar ili disdonas kreditojn por la milito
- la industrio de armado profitas, ĉar ili havas multajn komisiojn
- la industrio de energio profitas, ĉar ili ricevas novajn kampojn por ekspluato
- la industrio de farmacio profitas, ĉar ili devas provizi la viktimojn
- finfine ankaŭ la propra ekonomio plibonigas kaj la politikistoj lasas sin festi por disvastigi liberecon kaj demokratio
Mi komprenas kial militoj donas profitojn al partikularaj grupoj: la bankoj, la industrio de armado, ktp. Tamen aliaj civitanoj devas pagi pro tiuj profitoj. Impostoj financas obligaciojn militajn.

Kiam la ekonomio havas problemoj pro nesufiĉa konsumado, milito povas stimuli la economion. La registaro povas stimuli la economion ankaŭ per konstrui vojojn, pontojn, aŭ grandegajn statuojn de Sankta Nikolao. Sed estas pli facile konvinki la parlamenton elspezi miliardojn por milito.

Nuntempe mi legas "Kapitalo en la Dudekunua Jarcento" de Thomas Piketty. Laŭ Piketty, la jaroj 1914-1945 estis katastrofa al riĉeco de Eŭropo kaj malutila al riĉeco de Usono.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-24 18:17:29

ustra:
rabhiuz:Kial bezonas la ekonomio militojn? Militoj estas multekostaj! Ĉu la gajnoj de militoj ofte superas la kostojn?

Estas una lokucio, "pafiloj aŭ butero."
La ekonomio devas ĉiam kreski (surbaze de nuna monsistemo). Se okazas ekonomiaj problemoj, oni ŝatas kaŝi ilin malantaŭ militoj. (La Anglosaksoj kaj Israelo uzas militoj ankaŭ simple por praktiki potencon.)
Francio (por ne mencii ĉiam Usono) pruvas tion aktuale en Irako kaj demonstris tion ankaŭ en Libio kaj Malio. Militoj ankaŭ estas intime ligita kun krudmaterialoj.
Lasu nin resumi:

- la bankoj profitas, ĉar ili disdonas kreditojn por la milito
- la industrio de armado profitas, ĉar ili havas multajn komisiojn
- la industrio de energio profitas, ĉar ili ricevas novajn kampojn por ekspluato
- la industrio de farmacio profitas, ĉar ili devas provizi la viktimojn
- finfine ankaŭ la propra ekonomio plibonigas kaj la politikistoj lasas sin festi por disvastigi liberecon kaj demokratio

...ĝis la ekonomiaj problemoj revenas (kaj ili devas reveni surbaze de monsistemo). Ĉio estas natura procezo.
Mi nur povas rekomendi al vi studi la historion. Ekz. jen.
Almenaŭ ni povas konsenti pri unu afero, ustra. ridulo.gif

Militoj vere estas tre bona por la ekonomioj de ambaŭ flankoj, ĉar militoj kreas novajn grandajn debitojn. Pli da debitoj kreas pli da laborpostenoj. Nia ekonomio tre ŝatas militojn kaj trokonsumadon. Ni ĉiam pensis ke politikistoj emas vendi iliajn animojn por krei laborpostenojn en iliaj distriktoj, sed estas pli proksima al la vero ol ni volus pensi. malgajo.gif

Eble usono kaj rusio devas fari novan militon inter ni, sed nur uzante robotojn por ke ambaŭ flankoj ne perdos vivojn. Ĝi stimulos la ekonomioj de niaj landoj, kaj ni povas finfine utiligi niajn videoludajn povojn. okulumo.gif

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-24 19:06:28

rabhiuz:Mi komprenas kial militoj donas profitojn al partikularaj grupoj: la bankoj, la industrio de armado, ktp. Tamen aliaj civitanoj devas pagi pro tiuj profitoj. Impostoj financas obligaciojn militajn.
Bedaŭrinde tiuj partikularaj grupoj estas la solaj, kiuj valoras en niaj mondo. Vi pravas, ke nur ni normalaj homoj, kiu vere laboras kaj pagas impostojn estas kiuj ankaŭ pagas por militoj - per ŝvito, mono kaj vivo. Alikaze ni estas senutile por la mon-aristokratio.

rabhiuz:Nuntempe mi legas "Kapitalo en la Dudekunua Jarcento" de Thomas Piketty. Laŭ Piketty, la jaroj 1914-1945 estis katastrofa al riĉeco de Eŭropo kaj malutila al riĉeco de Usono.
Tiu ĉi resumo sonas tre trompe al mi. Mi rekomendas la libron "La Somnambuloj: Kiel Eŭropo Iris al Milito en 1914" (The Sleepwalkers: How Europe Went to War in 1914) de aŭstralia historiisto Chris Clark.

(La dua mondmilito estis nur daŭrigo de la unua mondmilito.)

kaŝperanto:Almenaŭ ni povas konsenti pri unu afero, ustra. ridulo.gif
Kaj subite vi ne insultas min denove?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-24 19:54:55

ustra:
kaŝperanto:Almenaŭ ni povas konsenti pri unu afero, ustra. ridulo.gif
Kaj subite vi ne insultas min denove?
Ne instigu min. okulumo.gif

Denove, estas vi kiu determinas ĉu vi insultiĝas aŭ ne. Se vi kontraŭas tion, kion mi scias esti *vera/ĝusta, mi tiam kontraŭas vin. Se vi faras sensencaj argumentoj kaj insultas aliuloj (rekte aŭ malrekte), tiam mi ankaŭ ilin faros.

Sed, se vi faras bonajn, raciajn argumentojn, tiam mi konsentos, aŭ almenaŭ faros kontraŭargumentojn por ke ni plu diskutos. Mi ne emas kontraŭi bonajn pensojn/ideojn de iu ajn, precipe tiujn ideojn de personoj kiuj ne tre similas al mi. Vi nur bezonas fari klerajn argumentojn, ne infanajn komplotajn teoriojn.

klmn (Montri la profilon) 2014-septembro-26 10:37:47

ho, kiom abunde da elementaj ekonomiaj eraroj:
ustra:
La ekonomio devas ĉiam kreski (surbaze de nuna monsistemo).
Tio simple ne veras. Ekzistas teorio ke kresko de kelkaj procentoj estas indiko de "saneco" de ekonomio.

Sed tute sukcese povas ekzisti daŭripova evoluo kun 0% da kresko, aŭ eĉ kun minuso, depende de kiom konsumi bezonas la socio.

ustra:Se okazas ekonomiaj problemoj, oni ŝatas kaŝi ilin malantaŭ militoj.
Mallogike. Militoj male, atraktas la atenton, ne kaŝas

ustra: (La Anglosaksoj kaj Israelo uzas militoj ankaŭ simple por praktiki potencon.)
Kia deliro. Ekzistas multege da manieroj praktiki sen militoj.

Notu por ĉiam, militoj, samkiel ĉiu ajn destrukcio, kaŭzas nur perdojn. Neniam profiton.

ustra: Militoj ankaŭ estas intime ligita kun krudmaterialoj.
En historio, eble.
Apenaŭ en nuntempa mondo, kiu jam estas dividita inter ŝtatoj.

ustra:Lasu nin resumi:

- la bankoj profitas, ĉar ili disdonas kreditojn por la milito
- la industrio de armado profitas, ĉar ili havas multajn komisiojn
- la industrio de energio profitas, ĉar ili ricevas novajn kampojn por ekspluato
- la industrio de farmacio profitas, ĉar ili devas provizi la viktimojn
- finfine ankaŭ la propra ekonomio plibonigas kaj la politikistoj lasas sin festi por disvastigi liberecon kaj demokratio
Tio estas la kutima glitfalo sur paradokso de frakasita fenestro

Iu povas pensi ke frakasita fenestro estas bona por ekonomiko, ĉar fenestro-produktantoj havos pli da laboro kaj enspezoj. Sed se persono havas almenaŭ minimuman logikon,ĝi devas enŝalti ruĝan lampon: "Hej, ni frakasu ĉiujn fenestrojn en la lando, kaj ĝi prosperos!"

Kompreneble, ekzistas apartaj branĉoj, kiuj profitas, sed ĝenerala ekonomio profitus multe pli se okazu neniu destruktado, kaj tuta mono, bezonata por militi kaj poste rekonstrui, irus al aliaj, pli bezonataj sociaj celoj.

Same estas sensenco opinii ke milito bezonatas kontraŭ ŝtatoj kiuj iĝas tro influpovaj ekonomie. Ekonomie fortaj landoj estas prognozeblaj kaj aĉetopovaj partneroj en merkato dum mizeraj nur naskas pervertajn reĝimojn.

ustra:...ĝis la ekonomiaj problemoj revenas (kaj ili devas reveni surbaze de monsistemo). Ĉio estas natura procezo.
Mi nur povas rekomendi al vi studi la historion.
Vi troigas la signifon de monsistemo. Ĝi estas nur rimedo por simpligi la interŝanĝon de varoj kaj servoj, nenio pli.
Kompreneble, nia socio tute libere povus funkcii sen ĝi (kaj ekzistas certaj provoj aŭ societoj kiuj okupiĝas pri tio), sed malpli efike kaj pli koste.

Anstataŭ historio de komplotoj studu almenaŭ bazon de ekonomiko, kaj vi ekmiros kiel simplaj estas aĵoj, kiuj antaŭe tiel terurigis vin.

Nur ĉe plena analfabetismo kaj malklero povas prosperi tiaj komplot-teorioj.

Kaj plej profitas ilin nome tiuj, kiuj kaŭzas la militojn.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-26 14:30:30

klmn:ho, kiom abunde da elementaj ekonomiaj eraroj:
Tio simple ne veras. Estas nur teorioj ke kresko de kelkaj procentoj estas indiko de "saneco" de ekonomio.
Tute sukcese povas ekzisti daŭripova evoluo kun 0% da kresko, aŭ eĉ kun minuso, depende de kiom konsumi bezonas la socio.
Ne, la nuna ekonomio kaj monsistemo estas bazita sur kreskado, kaj tute ne eblas neŝanĝ-stata ekonomio sen multe da reorganizado.

klmn:
ustra: (La Anglosaksoj kaj Israelo uzas militoj ankaŭ simple por praktiki potencon.)
Kia deliro. Ekzistas multege da manieroj praktiki sen militoj.

Notu por ĉiam, militoj, samkiel ĉiu ajn destrukcio, kaŭzas nur perdojn. Neniam profiton.
Ankaŭ, ja estas tre malbona praktikado ataki ŝtatoj kun tute malsuperaj armeoj.

klmn:
tio estas la kutima glitfalo sur paradokso de frakasita fenestro

Iu povas pensi ke frakasita fenestro estas bona por ekonomiko, ĉar fenestro-produktantoj havos pli da laboro kaj enspezoj. Sed se persono havus almenaŭ minimuman logikon ĝi devus enŝalti ruĝan lampon: "Hej, ni frakasu ĉiujn fenestrojn en la lando, kaj ĝi prosperos!"

Kompreneble, ekzistas apartaj branĉoj, kiuj profitas, sed ĝenerala ekonomio profitus multe pli se okazu neniu destruktado, kaj tuta mono, bezonata por militi kaj poste rekonstrui, irus al aliaj, pli bezonataj sociaj celoj.

Same estas sensenco opinii ke milito bezonatas kontraŭ ŝtatoj kiuj iĝas tro influpovaj ekonomie. Ekonomie fortaj landoj estas prognozeblaj kaj aĉetopovaj partneroj en merkato dum mizeraj nur naskas pervertajn reĝimojn.
Vi pravas pri la fenestroj, sed la nunaj militoj ne faras multe da destruktado (por la invadantaj landoj). La registaraj kontraktoj por fari armilojn vere profitigas industriojn kaj bankojn. Niaj aviadiloj ne kraŝas, niaj tankoj ne eksplodas, do ne similas al la fenestroj de via rakonto. Pli similas al vojoj aŭ pontoj. Eĉ se ne la ekonomio ne profitus, la homoj kiuj vendas armilojn kaj pruntas monon ja profitos.

Sed ankaŭ veras, ke kunlaborado pli bonas ol militado por ĉiuj. Sed iuj nur deziras bonon por ili mem.

klmn:
Anstataŭ historio de komplotoj studu almenaŭ bazon de ekonomiko, kaj vi ekmiros kiel simplaj estas aĵoj, kiuj antaŭe tiel terurigis vin.
Nur ĉe plena analfabetismo kaj malklero povas prosperi tiaj komplot-teorioj.
Mi timas ke ĉi konsilo alvenos ĉe surdaj oreloj.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-26 15:00:21

klmn:ho, kiom abunde da elementaj ekonomiaj eraroj:
ustra:
La ekonomio devas ĉiam kreski (surbaze de nuna monsistemo).

klmn:Tio simple ne veras. Estas nur teorioj ke kresko de kelkaj procentoj estas indiko de "saneco" de ekonomio.

Tute sukcese povas ekzisti daŭripova evoluo kun 0% da kresko, aŭ eĉ kun minuso, depende de kiom konsumi bezonas la socio.
Aŭ vi vivas sur alia planedo aŭ vi miskomprenas la financan sistemon.

klmn:Mallogike. Militoj male, atraktas la atenton, ne kaŝas
[/quote]Militoj atraktas la atenton de konflikto kaj ne de propraj problemoj. Surprizata?

klmn:Kia deliro. Ekzistas multege da manieroj praktiki sen militoj.

Notu por ĉiam, militoj, samkiel ĉiu ajn destrukcio, kaŭzas nur perdojn. Neniam profiton.
Jes? Certe ekzistas multaj manieroj por praktiki potencon. Ĉiuj bazas sur perforto kaj devigo. Kion vi provas diri?

Tiujn perdojn pagas nur la normalaj homoj, sed ne la riĉuloj. Ili profitas ĉiam. Kaj nur tion gravas.

ustra: Militoj ankaŭ estas intime ligita kun krudmaterialoj.
klmn:En historio, eble.
Apenaŭ en nuntempa mondo, kiam ĝis jam estas dividita inter ŝtatoj
Ŝerco?

klmn:tio estas la kutima glitfalo sur paradokso de frakasita fenestro

iu povas pensi ke frakasita fenestro estas bona por ekonomiko, ĉar fenestro-produktantoj havos pli da laboro kaj enspezoj. Sed se persono havus almenaŭ minimuman logikon ĝi devus enŝalti ruĝan lampon: "Hej, ni frakasu ĉiujn fenestrojn en la lando, kaj ĝi prosperos!"

Kompreneble, ekzistas apartaj branĉoj, kiuj profitas, sed ĝenerala ekonomio profitus multe pli se okazu neniu destruktado, kaj tuta mono, bezonata por militi kaj poste rekonstrui, irus al aliaj, pli bezonataj sociaj celoj.
[/quote]Mi ja plene konsentas, ke militoj estas katastrofo en ĉia rilato. Tamen ne gravas kion estas bone al socio, sed kiel la riĉulo pligrandigas ilian riĉecon.
Vi, mi kaj 99% de homoj pagas por militoj pere mono kaj sango.
Ĉu vere tiuj ĉi estas novaĵoj al vi?

klmn:Vi troigas la signifon de monsistemo. Ĝi estas nur rimedo por simpligi la interŝanĝon de varoj kaj servoj, nenio pli.
Kompreneble, nia socio tute libere povus funkcii sen ĝi (kaj ekzistas certaj provoj aŭ societoj kiuj okupiĝas pri tio), sed malpli efike kaj pli koste.

Nur ĉe plena analfabetismo kaj malklero povas prosperi ĉiuj komplot-teorioj.

Kaj plej profitas ilin tiuj, kiuj kaŭzas militojn, sed preferas misdirektigi atenton de si mem.
[/quote]Vi ne komprenas la monsistemo, sed tio ne devas esti riproĉo, sed invito al pliklerigo. Ekz. mi rekomendus vidi tiun ĉi videon kiel komenco. Kaj ne, tio ne estas komplot-teorio.
Jam ekde jarcentoj mono ne servas nur por interŝanĝo de varoj kaj servoj.

Sxak (Montri la profilon) 2014-septembro-30 12:20:35

J.Hasek:
Kvazaŭ li legus liajn pensojn, alia soldato, profesie instruisto, rimarkis: "Kelkaj scienculoj klarigas la militojn per apero de makuloj sur la suno. Kiam tia makulo estiĝas, ĉiam venas io terura. La konkero de Kartago..."
...
"Tiuj makuloj sur la suno vere havas grandan signifon," enmiksis sin Ŝvejk, "foje aperis tia makulo kaj ankoraŭ la saman tagon oni batregalis min en 'Ĉe Banzet' en Nusle. De tiu rempo, kiam mi ien iris, mi ĉiam serĉis en la gazetaro, ĉu denove ne aperis makulo. Kaj se ĝi aperis, adiaŭ, mia kara, mi iris nenien kaj nur tiel mi tion postvivis. Kiam la vulkano Mont Pele detruis la tutan insulon Martiniko. certa profesoro skribis en 'Nacia politoko', ke jam longe antaŭ tio li atentigis la legantojn pri granda makulo sur la suno. Kaj tiu 'Nacia politiko' ne venis ĝustatempe sur tiun kamparon, kaj tiel oni tie sur la insulo por tio pagis."
Pasis cent jaroj, sed la klero de la homaro neniel ŝanĝiĝis

Blok-Kondratjev:Nokt'. Strato. Apotek'. Lanterno.
Ne ĉesas la rutina rond'.
Eĉ se vi vivus dum eterno -
Senŝanĝa restas nia mond'.
Komenco nova post finalo
Kaj nova vanta cirkulad'.
Nokt'. Frida akvo de l'kanalo.
Lanterno. Apoteko. Strat'.

Reen al la supro