Ir ao conteúdo

La Komencantoj...

de AllenHartwell, 24 de setembro de 2014

Mensagens: 13

Idioma: Esperanto

AllenHartwell (Mostrar o perfil) 24 de setembro de 2014 01:31:53

La spertulo komprenas la gramatikon de Esperanto. Li rezistas ŝanĝojn kaj estas lojola al Zamenhof kaj lia lingvo. La komencanto ofte ne komprenas la valoro de ĉi-tion. Li fuŝas la lingvon. Li kreas erarajn vortojn kaj misuzas la korektajn vortojn. Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novajn komencantojn. Estas sufiĉaj parolantoj. La fokuso devus konservi la bonan kiun ni havas.

nornen (Mostrar o perfil) 24 de setembro de 2014 05:12:04

AllenHartwell:La spertulo komprenas la gramatikon de Esperanto. Li rezistas ŝanĝojn kaj estas lojala al Zamenhof kaj lia lingvo. La komencanto ofte ne komprenas la valoron de ĉi tio. Li fuŝas la lingvon. Li kreas erarajn vortojn kaj misuzas la korektajn[rly???] vortojn. Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novaj komencantoj. Estas sufiĉaj parolantoj. La fokuso devus konservi la bonan [kion? parolanton?] kiun ni havas.
Mi samopinias. Estis plezuro esti vidinta vin ĉi tie.

kaŝperanto (Mostrar o perfil) 24 de setembro de 2014 15:16:32

AllenHartwell:La spertulo komprenas la gramatikon de Esperanto. Li rezistas ŝanĝojn kaj estas lojola al Zamenhof kaj lia lingvo. La komencanto ofte ne komprenas la valoro de ĉi-tion. Li fuŝas la lingvon. Li kreas erarajn vortojn kaj misuzas la korektajn vortojn. Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novajn komencantojn. Estas sufiĉaj parolantoj. La fokuso devus konservi la bonan kiun ni havas.
Eble ni devas fermi la lingvon al vi, Allen, ĉar vi ankaŭ ne povas uzi la ĝustajn vortojn. (ne eblas "misuzi" ĝustan vorton, ĉar ĝi laŭdifine estas ĝusta, ĉu ne?) Komprenado de gramatiko ankaŭ ŝajne mankas al vi. Se vi volas troli, vi almenaŭ devas fari kredigan afiŝon. Mi estas koninta viajn afiŝojn en la anglalingva forumo, kaj vi fiaskos troli ĉi tie samkiel vi fiaskis troli tie.

AllenHartwell (Mostrar o perfil) 25 de setembro de 2014 11:06:40

Vi povas foriru. Mi restas kaj lernas. ridulo.gif

nornen (Mostrar o perfil) 25 de setembro de 2014 14:13:40

AllenHartwell:Vi povas foriri. Mi restas kaj lernas. ridulo.gif
Unue vi petas ke oni "fermu la lingvon" al vi, kaj poste vi diras ke vi restos...

nornen (Mostrar o perfil) 25 de setembro de 2014 14:13:40

---- [hodiaŭ lernu afiŝas ĉion dufoje]

kaŝperanto (Mostrar o perfil) 25 de setembro de 2014 14:55:25

AllenHartwell:Vi povas foriru. Mi restas kaj lernas. ridulo.gif
Vi povas fari longan promenadon sur mallonga kajo. ridulo.gif

Christa627 (Mostrar o perfil) 26 de setembro de 2014 20:44:27

AllenHartwell: Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novajn komencantojn. Estas sufiĉaj parolantoj. La fokuso devus konservi la bonan kiun ni havas.
Ho, jes. Kaj kiam tiuj bonaj parolantoj mortos -- mi ne devas diri kio okazos. Unufoje vi akuzis min pri "detrui Esperanton." Kiu celas detrui Esperanton? Vi, evidente. Vi klare celas ke Esperanto mortu, same kiel Volapuko. Vi estas danĝero, minaco! Vi kaŭzas malpacon kaj penas disigi nin unu de la alia. Se Esperanto iam detruiĝos, ne kulpos scivolaj komencantoj, aŭ eĉ obstinaj neologoj. Ili ekzistas de la komenco de nia historio, kaj Esperanto vivas plu. Nek kulpos la mal-Esperantistoj. Ankaŭ ili ekzistas dekomence, kaj krome, movado aŭ kulturo preskaŭ neniam falas pro eksteraj kaŭzoj. Movado aŭ kuturo falas de interne, pro korupteco aŭ malpaco inter siaj membroj. Pro tio falis Volapuko, pro tio falos Usono, pro tio falis la Roma Imperio, kaj pro tio tuj falus Esperanto, se ĉiuj pensus kiel vi. Mi kore dankas al Dio, ke la plejmulto el ni ne tiel pensaĉas.

orthohawk (Mostrar o perfil) 27 de setembro de 2014 02:42:39

Christa627:
AllenHartwell: Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novajn komencantojn. Estas sufiĉaj parolantoj. La fokuso devus konservi la bonan kiun ni havas.
Ho, jes. Kaj kiam tiuj bonaj parolantoj mortos -- mi ne devas diri kio okazos. Unufoje vi akuzis min pri "detrui Esperanton." Kiu celas detrui Esperanton? Vi, evidente. Vi klare celas ke Esperanto mortu, same kiel Volapuko. Vi estas danĝero, minaco! Vi kaŭzas malpacon kaj penas disigi nin unu de la alia. Se Esperanto iam detruiĝos, ne kulpos scivolaj komencantoj, aŭ eĉ obstinaj neologoj. Ili ekzistas de la komenco de nia historio, kaj Esperanto vivas plu.
Ekzistas nur unu kialo por enlasi neologismojn: La manko de "skematistaj" metodoj sufiĉe por nova vorto.

BoriQa (Mostrar o perfil) 28 de setembro de 2014 22:03:49

AllenHartwell:Mi pensas, ke ni devas fermi la lingvon al novaj komencantoj. Estas sufiĉaj parolantoj.
Sufiĉajn parolantojn??? Kia blago!

Esperanto formortos sen komencantoj.

Vi estas trolo.

De volta à parte superior