Ir ao conteúdo

Aŭda kurso por Esperanto

de utku, 24 de setembro de 2014

Mensagens: 1

Idioma: Esperanto

utku (Mostrar o perfil) 24 de setembro de 2014 12:07:51

Tiu temo pensigas pri la ideo aldoni Pimsleur-stilan aŭdan kurson ĉe lernu!.
  • La teamo povas skizeti kontenton de kurso en cent niveloj, kiuj fine konsistos el sondosieroj proksime po 30 minutoj por nivelo.
  • Por la unua nivelo, la teamo decidas ĝuste kiujn vortojn kaj strukturojn instrui.
  • Teamo formas la tekston de la nivelo: nacilingvaj klarigoj kaj esperantaj vortoj/frazoj (malkiel Pimsleur, ne silaboj, ĉar tio estus superflua por Esperanto), en la ordo, kun taŭga ripetado.
  • Oni aldonas tiun tekston al la paĝaro kaj tradukistoj tradukas nur nacilingvajn klarigojn al siaj lingvoj. Do en tiu paĝo, uzantoj vidas ĝuste tion, kion aŭdanto aŭdos fine de la laboro.
  • Sono por ĉiu esperanta frazo estos aldonita. Laŭeble profesiaj sonartistoj povas surbendigi. Alternative la paĝo povas permesi al lernu! komunumanoj surbendigi iliajn voĉojn kaj poste la teamo elektas la plej bonan, por ĉiu esperanta frazo.
  • Sonoj por nacilingvaj klarigoj devos esti aldonita. Ekzemple, por uzo de komunumanoj, oni povas aldoni alŝutan butonon apud ĉiu tradukita nacilingva klarigo, kiu ligos ĉiun el alŝutotaj sonoj al la aktiva elektata lingvo de la paĝaro.
  • Tradukantoj aŭ uzantoj iel elektas la plej kvalitajn voĉojn por iliaj lingvoj.
  • Se ĉiuj sonoj de la unua nivelo estas asignitaj por iu lingvo, sistemo aŭtomate formas [kaj periode ĝisdatas] la sondosieron, kunigante nacilingvajn klarigojn, taŭg-longajn silentojn kaj esperantajn frazojn laŭ la ordo, kaj aldonas elŝuta ligilo de la generita mp3 dosiero por tiu lingvo.
  • Post sukceso de unua nivelo por kelkaj lingvoj, la laboro daŭras por aliaj 99 niveloj.
Do nun mi vidas, ke tiu ŝajne estus longega kaj tro malfacila laboro por konsideri. ridego.gif

De volta à parte superior