Al la enhavo

Esti sufiĉe ĝustatempe

de haydn, 2014-septembro-27

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

haydn (Montri la profilon) 2014-septembro-27 10:56:48

Mi cerbumadas pri vorto, kiun mi volus scii en Esperanto, sed nenie trovas.

Ekzemplaj frazoj, multlingve tradukitaj:
NEDERLANDA: 1. Ik had geen tijd om te eten voor de les. / 2. Hij zal de trein halen. [Li alportos la trajnon.]
ANGLA: 1. I didn't have time to eat before the lesson. / 2. He will make the train. [Li faros la trajnon.]
SVEDA: 1. Jag hann inte äta före lektionen. / 2. Han ska hinna tåget.
FINNA: 1. En ehtinyt syödä ennen oppituntia. / 2. Hän ehtii tuohon junaan.
ESPERANTO: 1. Mi ne havis tempon manĝi antaŭ la leciono. / 2. Li *os la trajnon.

Ĉu estas en Esperanto vorto por ĉi tiu senco?
Esti nek malfrua, nek tro frua, sed ĝustatempa aŭ nur iomete (sufiĉe) frua

La finna kaj la sveda ambaŭ havas vorton por tio, sed ekzemple en la nederlanda kaj la angla lingvoj oni foje esprimas tion alternative (frazo 2).

Koncerne al la ĉi-supraj ekzemplofrazoj, la unua frazo por mi estas klara: "havi tempon". Tamen, per kiu vorto mi anstataŭigu la steleton, por ke la dua estu ĝusta? Pliaj ekzemploj:
3. Li apenaŭ *is trafiklumon.
4. Ni nepre *u aĉeti donacon antaŭ ol vendejoj fermiĝos.

Mi ne sukcesis trovi respondon en vortaro. Helpu!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-septembro-27 11:15:39

fari ion ĝustatempe signifas fari tion akurate

koncerne la trajnon

li sukcesos por trajno aŭ li trafos trajnon

li estos eniĝinta en la la trajnon

li sidiĝos en la trajnon

mi opinias, ke vi serĉas la vorton "sukcesi".

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-27 11:54:04

Ruse:
1. У меня не было времени поесть перед уроком.
2. Он (как раз) успеет на поезд
3. Он едва успел проехать по зелёному сигналу светофора.
4. Мы обязательно должны успеть купить подарки до закрытия магазина.
Do, rusoj ĉi okaze diras "sukcesi". Ĉu taŭgas?
En mala kazo, taŭgas "malsukcesi" kaj "malfruiĝi".
Kune kun trajno, uzu "trafi":
2. Li sukcesos trafi la trajnon, li sukcesos al la trajno, li ĝustatempe trafos la trajnon.
3. Li apenaŭ sukcesis traveturi dum verda trafiklumo.
4. Ni nepre sukcesu aĉeti donacojn antaŭ vendejfermiĝo.
Jen estas ekzemplo de "sukcesi" kun tempolimo:
"Mi enŝutis lentojn en la cindron, se vi sukcesos elekti la lentojn en du horoj, vi povos iri."

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-septembro-27 14:53:34

Per la tujvortaro ĉi tie rekte ---> mi trovas por svedalingva vorto "hinna" eĉ la tutan frazon "hinna med tåget", "atingi la trajnon". Tiu ŝajnas esti bona traduko.

haydn (Montri la profilon) 2014-septembro-27 17:51:04

Bedaŭrinde nek pri trafi, nek pri sukcesi, nek pri atingi eĉ unu ekzemplon en la senco esperata ofertas la Plena Ilustrita Vortaro.

Mi foje ja vidis, ke trafi estas uzata en tiu senco en kurso de Lernu. Mi ne plu memoras, kiu kurso (eble Ana Pana), sed temis miamemore pri "maltrafado" de buso... Tamen kiel dirite, ne troviĝas tia ekzemplo en PIV.

nornen (Montri la profilon) 2014-septembro-28 01:07:55

haydn:Bedaŭrinde nek pri trafi, nek pri sukcesi, nek pri atingi eĉ unu ekzemplon en la senco esperata ofertas la Plena Ilustrita Vortaro.

Mi foje ja vidis, ke trafi estas uzata en tiu senco en kurso de Lernu. Mi ne plu memoras, kiu kurso (eble Ana Pana), sed temis miamemore pri "maltrafado" de buso... Tamen kiel dirite, ne troviĝas tia ekzemplo en PIV.
Does this example count?

Ferenc Szilágyi, "Vespera ruĝo anoncas ventegon":Li venis precize al la stacio por atingi la lastan trajnon al la urbo.

Breto (Montri la profilon) 2014-septembro-28 04:56:37

"Atingi" tuj envenis mian menson...sed se tiu vorto ne sufiĉas, ĉu eble "akiri" aŭ "gajni" funkcius pli bone?

nornen (Montri la profilon) 2014-septembro-28 05:19:37

Breto:"Atingi" tuj envenis mian menson...sed se tiu vorto ne sufiĉas, ĉu eble "akiri" aŭ "gajni" funkcius pli bone?
Tiuj ĉi tri verboj signifas malsamajn aferojn:

Kiam mi atingas trajnon, mi sukcesas preni ĝin.
Kiam mi akiras trajnon, mi aĉetas ĝin.
Kiam mi gajnas trajnon, mi ricevas ĝin de loterio.

Breto (Montri la profilon) 2014-septembro-28 06:49:47

nornen:
Breto:"Atingi" tuj envenis mian menson...sed se tiu vorto ne sufiĉas, ĉu eble "akiri" aŭ "gajni" funkcius pli bone?
Tiuj ĉi tri verboj signifas malsamajn aferojn:

Kiam mi atingas trajnon, mi sukcesas preni ĝin.
Kiam mi akiras trajnon, mi aĉetas ĝin.
Kiam mi gajnas trajnon, mi ricevas ĝin de loterio.
Ĉu oni devas aĉeti ion por akiri ĝin? Mi supozis ke oni povus diversmaniere akiri ion. Tamen vi pravas: Nek "akiri" nek "gajni" ŝajnas ĝuste. Sed mi ankoraŭ opinias ke "atingi" bone funkcius. La unua ekzemplo el ReVo pri "atingi" estas "atingi la supron de la monto, la urbon"; se oni povas atingi urbon aŭ montan supron, kial ne trajnon?

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-septembro-28 10:49:38

haydn:Bedaŭrinde nek pri trafi, nek pri sukcesi, nek pri atingi eĉ unu ekzemplon en la senco esperata ofertas la Plena Ilustrita Vortaro.
Verdire, laŭ mi oni devas memori ke ankaŭ PIV (aŭ ĉiu alia esperanta vortaro) havas limojn.

Mi serĉis ReVo-n kaj mi trovis tiun difinon: "Trafi: Atingi ... per sia propra moviĝanta korpo ion celitan". PIV donas difinon ne tro malproksiman: "Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan" kaj ekzemplon de Zamenhofo: "vidas okulo, sed mano ne trafas".

Do, se trajno estas mia celo, mi "trafas trajnon" kiam mi, irinte en iu ajn maniero al la stacidomo, atingas la celon eniri la trajnon antaŭ ĝia foriro. Mi "maltrafas ĝin" se mi alvenas tro malfrue, ĉar tiel mi ne atingas mian celon.

En la ekzemplo de la mano, ĝi trafas ion, se ĝi moviĝas ĝustatempe. Kiam ĝi alvenas ĉe la celitan aĵon tro malfrue (aŭ eble tro frue), ĝia movo estas sensukcesa. Do, mano direkte al aĵo agas precize same kiel homo direkte al trajno: mano trafas aĵon kaj homo trafas trajnon. Ĉu ne?

Reen al la supro