Al la enhavo

Sensenca poemeto

de Christa627, 2014-septembro-27

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Christa627 (Montri la profilon) 2014-septembro-27 18:51:22

Kio estas en la domo?
Ne timu, estas nur fantomo.
Kiu estas mia nomo?
Punkto, demandsigno, komo.
Hodiaŭ mi estas homo,
Morgaŭ, eble, mi estos gnomo;
Poste, certe lupfantomo.
Se Novjorko estas Granda Pomo,
Kia frukto estas Romo?

Yakin (Montri la profilon) 2014-septembro-27 21:02:21

Poemoj de la kapo
Ne devas havi sencon
Ne timu kamarado
Daŭrigu la skribado ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-02 18:41:27

::::::::::::::::kiel forigi mesaĝon?::::::::::::::::::::::

skribado aŭ skribadon?

Sxak (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 02:57:10

se fortranĉi la manojn de birdo
se fortranĉi ankaŭ la krurojn
tiu birdo mortos pro enuo
ĉar ĝi tute ne povos sidi

eric_vandenburg (Montri la profilon) 2014-oktobro-03 09:17:45

Sxak:se fortranĉi la manojn de birdo
se fortranĉi ankaŭ la krurojn
tiu birdo mortos pro enuo
ĉar ĝi tute ne povos sidi
Kia birdo manojn havas?
Mi deziras vidi tion.
Eble vi finfine trovas
la ermitan flugsimion.

Reen al la supro