Sisu juurde

Sensenca poemeto

kelle poolt Christa627, 27. september 2014

Postitused: 5

Keel: Esperanto

Christa627 (Näita profiili) 27. september 2014 18:51.22

Kio estas en la domo?
Ne timu, estas nur fantomo.
Kiu estas mia nomo?
Punkto, demandsigno, komo.
Hodiaŭ mi estas homo,
Morgaŭ, eble, mi estos gnomo;
Poste, certe lupfantomo.
Se Novjorko estas Granda Pomo,
Kia frukto estas Romo?

Yakin (Näita profiili) 27. september 2014 21:02.21

Poemoj de la kapo
Ne devas havi sencon
Ne timu kamarado
Daŭrigu la skribado ridulo.gif

Altebrilas (Näita profiili) 2. oktoober 2014 18:41.27

::::::::::::::::kiel forigi mesaĝon?::::::::::::::::::::::

skribado aŭ skribadon?

Sxak (Näita profiili) 3. oktoober 2014 2:57.10

se fortranĉi la manojn de birdo
se fortranĉi ankaŭ la krurojn
tiu birdo mortos pro enuo
ĉar ĝi tute ne povos sidi

eric_vandenburg (Näita profiili) 3. oktoober 2014 9:17.45

Sxak:se fortranĉi la manojn de birdo
se fortranĉi ankaŭ la krurojn
tiu birdo mortos pro enuo
ĉar ĝi tute ne povos sidi
Kia birdo manojn havas?
Mi deziras vidi tion.
Eble vi finfine trovas
la ermitan flugsimion.

Tagasi üles