Ke daftar isi

iPhone 6

dari Alkanadi, 28 September 2014

Pesan: 10

Bahasa: Esperanto

Alkanadi (Tunjukkan profil) 28 September 2014 15.13.13

Ĉu la iPhone 6 bona aŭ malbona? Mi aŭdis, ke ĝi estas malbona. Kiam Steve Jobs mortinta, ili faris ruba telefono.

Kio estas via opinio?

Fenris_kcf (Tunjukkan profil) 28 September 2014 15.40.53

La poŝ-telefonoj de Apple ĉiam aĉis. La nova modelo nur aĉas iom pli.

jismith1989 (Tunjukkan profil) 28 September 2014 16.03.42

Estas poŝtelefono, tre simila al ia ajn alia ileto, kaj tre simila al pasintjaraĵo. Mi ne min prijuĝas per tio kion mi aŭ konsumas aŭ aĉetas.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 28 September 2014 16.53.46

En hodiaŭa New York Times estis tre interesa artikolo pri la veraj kostoj de poŝtelefonoj, aparte la iPhone6. Fakte, oni devas konsideri la prezon de ĉiuj "plibonigoj" post la aĉeto kaj la kromkostojn por la apartaj servoj. Finfine, iu iPhone6 kun butikprezo de $199 kostos al la nova posedanto pli ol $800 tra la 2 jara uzado - kaj poste Apple (kaj kredeble la aliaj fabrikantoj ankaŭ) prezentos "novan" ifonon kaj la ciclo rekomencos. La trompemo de la industrio ne konas limojn.
Kiel kun Microsoft - mi laboras kiel helpprofesoro en universitato. Oni postulas ke mi havu hejme komputilon (por kio la universitato ne pagas ion ajn) kaj la samajn programojn uzatajn ĉe la universitato. Mi mem devas aĉeti la programojn, ankaŭ kaj neniu pagas por la "plibonigoj".
Profitemo de industrio superas al la libero de unuopulo en nia socio.

Oijos (Tunjukkan profil) 28 September 2014 18.18.42

robbkvasnak:iPhone6 kun butikprezo de $199 kostos al la nova posedanto pli ol $800 tra la 2 jara uzado
Ci estas ignor•ul•o, aŭtentaj iPhone-oj kostas multe pli en aliaj landoj ol en Usono. Tio estus TRE mal•multe•kosta en Suom•ujo kaj okaz•ig•os frenez•adon. Kial ci inkludas kostojn de reto•operatoro al la iPhone6? Kio estas kosto de iPhone 6 sen operatoro•kontrakto en Usono? Certe multe pli ol 200 dolaroj.

Mi ne vidas trompon. Ĉu estas trompado reklami, ke PS4 kostas 479 € (suoma prezo)? Ĉar certe oni ja kutime aĉetas ludojn kaj PS+-membrecon por povi uzi ĝin.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 28 September 2014 18.33.38

Mi ne estas ignorulo. Oni varbis en niaj ĵurnaloj kun tiu prezo - sed estas kaŝitaj kostoj. Kia estas la vendopolitiko de Apple en Finnlando/Suomio mi ne scias. Mi ne loĝas en Finnlando/Suomio. Tio estas avantaĝo de Esperanto - mi povas sciigi al vi kia estas ĉe ni kaj vi povas sciigi al mi kia estas ĉe vi. Se vi scipovas la usonan, legu:
http://www.nytimes.com/2014/09/28/technology/199-a... - Mi tradukus ĝin sed estas iomete longa artikolo.
Malsamideana sinteno estas uzi vorton kiel "ignorulo" kiam vi skribas al alia persono - aparte sen koni la kialojn de io kion skribas la alia persono. (Mi ne komprenas kial mi metas la punktojn inter la silaboj.)

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 29 September 2014 13.30.46

Oijos:
robbkvasnak:iPhone6 kun butikprezo de $199 kostos al la nova posedanto pli ol $800 tra la 2 jara uzado
Ci estas ignor•ul•o, aŭtentaj iPhone-oj kostas multe pli en aliaj landoj ol en Usono. Tio estus TRE mal•multe•kosta en Suom•ujo kaj okaz•ig•os frenez•adon. Kial ci inkludas kostojn de reto•operatoro al la iPhone6? Kio estas kosto de iPhone 6 sen operatoro•kontrakto en Usono? Certe multe pli ol 200 dolaroj.

Mi ne vidas trompon. Ĉu estas trompado reklami, ke PS4 kostas 479 € (suoma prezo)? Ĉar certe oni ja kutime aĉetas ludojn kaj PS+-membrecon por povi uzi ĝin.
Ne estas tre justa juĝo, ĉar via lando certe aldonus aliajn kostojn al la vera prezo, kiel impostoj. Mi scias ke Brazilo havas tre multekostan imposton por elektronikoj de aliaj landoj. Unu brazilano kiun mi renkontis pasintjare aĉetis novan PS4 kiam li vizitis Usonon por ke li ne devas elspezi pli ol $1000 en Brazilo. La trompo menciita de robb estas ke en Usono oni vendas novajn poŝtelefonojn per 2-jaraj kontraktoj, kaj vi *nur pagas $199.99 por la telefono mem. Sed ĉi tiuj subvenciitaj servkontraktoj estas tre multekostaj, kaj oni vere pagas eĉ pli ol la aktuala prezo de la telefono (kiam komparita kun ne-subvenciitaj servkontraktoj).

Pri la PS4, la prezo de membreco estas tre malmultekosta (la prezo de unu ludo por unu jaro de servado), kaj estas tute mem-evidente ke oni devas ankaŭ aĉeti ludojn. Ĉu ili ankaŭ devas alkalkuli la kostojn de interreto, elektro, kaj la benzino kiun vi bruligis veturigante al la elektronika vendejo?

Oijos (Tunjukkan profil) 30 September 2014 00.47.10

kaŝperanto:Ne estas tre justa juĝo, ĉar via lando certe aldonus aliajn kostojn al la vera prezo, kiel impostoj. Mi scias ke Brazilo havas tre multekostan imposton por elektronikoj de aliaj landoj. Unu brazilano kiun mi renkontis pasintjare aĉetis novan PS4 kiam li vizitis Usonon por ke li ne devas elspezi pli ol $1000 en Brazilo. La trompo menciita de robb estas ke en Usono oni vendas novajn poŝtelefonojn per 2-jaraj kontraktoj, kaj vi *nur pagas $199.99 por la telefono mem. Sed ĉi tiuj subvenciitaj servkontraktoj estas tre multekostaj, kaj oni vere pagas eĉ pli ol la aktuala prezo de la telefono (kiam komparita kun ne-subvenciitaj servkontraktoj).

Pri la PS4, la prezo de membreco estas tre malmultekosta (la prezo de unu ludo por unu jaro de servado), kaj estas tute mem-evidente ke oni devas ankaŭ aĉeti ludojn. Ĉu ili ankaŭ devas alkalkuli la kostojn de interreto, elektro, kaj la benzino kiun vi bruligis veturigante al la elektronika vendejo?
Lastatempe mi rimarkis kelkajn gramatikajn kaj vortajn misojn en ciaj mesaĝoj, kio min iom surprizis, ĉar mi kredetis, ke ci kiel ŝajne sufiĉe inteligenta persono jam lernis Esperanton. Ci aŭ ne scipovas la signifaron de vorto "imposto" aŭ miskomprenis.

Bonvolu, uzu pli da vortaroj.

Brazilo NE havas tre altan imposton por elektronikaĵoj. Brazilo havas tre altajn doganopagojn por elektronikaĵoj fabrikitaj en Azio, ekzemple. playstation-3-to-be-locally-manufactured-in-brazil

Suomujo havas neniajn doganopagojn por amuzaĵelektronikaĵoj fabrikitaj en Ĉinio. La prezo enhavas aldonvaloran imposton, kiu estas 24 %. Usono havas "sales tax"-on, kiu varias laŭ loko, sed ĉiukaze estas malalta aŭ ne ekzistanta.

Mi ne havas sufiĉan tempon nun por respondi al vi bone, sed mi iom komparis prezojn de iPhone-oj. Eble antaŭ jaro. Mi ne memoras la rezultojn. Sed oni ne eĉ vendas ordinare la plej bonajn versiojn. Komparante samajn modelojn, sen doganopagoj kaj operatorokontraktoj, diferenco estis eble 50 – 70 %. Tio estas pli ol normale, normale elektronikaĵoj kostas ĉirkaŭ 30-40 % pli ol en Usono.

Ŝajnas, ke la plej malmultekostaj iPhone-oj oni vendas en Usono. Ĉu iu havas alian informon?

PS+ kostas 50 eŭrojn, nova ludo tipe 69,99 €:jn aŭ 74,99 €:jn. robbkvasnak estis tiu, kiu plendis, ke estas nevideblaj devigaj kostoj, ne mi.

Ne plu estas memklare, ke oni devas ankaŭ aĉeti ludojn. Mi scias, ke multaj PS Vita -uzantoj ne faris tion, ĉar PS+ luidonis multajn ludojn.

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 30 September 2014 14.47.10

Oijos:

Lastatempe mi rimarkis kelkajn gramatikajn kaj vortajn misojn en ciaj mesaĝoj, kio min iom surprizis, ĉar mi kredetis, ke ci kiel ŝajne sufiĉe inteligenta persono jam lernis Esperanton. Ci aŭ ne scipovas la signifaron de vorto "imposto" aŭ miskomprenis.

Bonvolu, uzu pli da vortaroj.
Vi pravas, sed "imposto" nur estas iom malpreciza, ne vere malĝusta. Mi ja devis diri "tarifo", kiu estas specifa tipo de imposto. Mi ne komprenas kial oni devas pagi multe pli ol en usono por iPhone-o, se ne pro tarifoj aŭ doganopagoj. Eble mi ne sufiĉe konas ĉi tiun aferon, sed mi ja komprenas kion mi diris.
Ĉu lastatempe vi rimarkis misojn en miaj mesaĝoj? En kiu fadeno?

Oijos:
Brazilo NE havas tre altan imposton por elektronikaĵoj. Brazilo havas tre altajn doganopagojn por elektronikaĵoj fabrikitaj en Azio, ekzemple. playstation-3-to-be-locally-manufactured-in-brazil

Suomujo havas neniajn doganopagojn por amuzaĵelektronikaĵoj fabrikitaj en Ĉinio. La prezo enhavas aldonvaloran imposton, kiu estas 24 %. Usono havas "sales tax"-on, kiu varias laŭ loko, sed ĉiukaze estas malalta aŭ ne ekzistanta.

Mi ne havas sufiĉan tempon nun por respondi al vi bone, sed mi iom komparis prezojn de iPhone-oj. Eble antaŭ jaro. Mi ne memoras la rezultojn. Sed oni ne eĉ vendas ordinare la plej bonajn versiojn. Komparante samajn modelojn, sen doganopagoj kaj operatorokontraktoj, diferenco estis eble 50 – 70 %. Tio estas pli ol normale, normale elektronikaĵoj kostas ĉirkaŭ 30-40 % pli ol en Usono.

Ŝajnas, ke la plej malmultekostaj iPhone-oj oni vendas en Usono. Ĉu iu havas alian informon?

PS+ kostas 50 eŭrojn, nova ludo tipe 69,99 €:jn aŭ 74,99 €:jn. robbkvasnak estis tiu, kiu plendis, ke estas nevideblaj devigaj kostoj, ne mi.

Ne plu estas memklare, ke oni devas ankaŭ aĉeti ludojn. Mi scias, ke multaj PS Vita -uzantoj ne faris tion, ĉar PS+ luidonis multajn ludojn.
Ĉu ne estas tarifoj de elektronikoj de aliaj nacioj en eŭropaj nacioj? La iPhone estas iom malsama ol aliaj poŝtelefonoj ĉar Apple estas usona firmo, do eble oni tarifas ĝin pli?

Interese, nova ludo kostas $60, kaj PS+ kostas $50. La PS+ donas iujn senpagajn ludojn ĉiumonate, sed neniam estas "AAA" ludoj, kaj normale estas tre simpla. Plue, vi ne scias kiujn ludojn vi ricevos per PS+, do vi estus iom malsaĝa aĉeti PS4-on se vi ne deziras aĉeti PS4-ajn ludojn...
Mi mem havas PS4, kaj mi ludas ludojn kiujn mi aĉetis dum 90% de la tempo. Mi fojfoje ludas la senpagajn ludojn, sed nur kiam min interesas. Mi konas neniun kiu ne klare sciis ke li/ŝi devas ankaŭ aĉeti ludojn por PS4.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 30 September 2014 16.07.19

Mi jam loĝis en Germanio, Svisland, Norvegio kaj Usono kaj mi vizitis Kanadon kaj Brazilon, Francio, Svislandon kaj Italion - uzante postelefono. Mi tuj lernis ke en ĉiu lando ekzistas tute malsamaj reguloj kaj prezoj de la samaj servoj. En Usono, oni ofte ne pagas la unuopajn servojn aŭ la ilon same kiel en Eŭropo - sed la kompanioj aldonas ALIAJN pagendaĵojn. Do en la ĉi-teaj ĵurnaloj oni varbis por iPhone nur $199! Sed oni devas legi la "fajnliterojn" (fine print) sube en la varbo. La New York Times raportis pri tio kaj oni tie kalkulis la finfinan prezon de la iPhone aĉetata de lokaj (do usonaj) kompanioj. Oni ja devas subskribi kontrakton por du jaroj de servo kaj oni bezonas tion kaj tion kaj tion (ne nur ludojn) - kaj pagi impostojn, tiel nomatan servoasekuron, ktp. Kiam oni loĝas en Usono oni iam rezignas pri ĉio ĉi kaj ekskeptikas pri ĉio. Vere estas triste, sed oni iom post iom suspektas ĉiun oferton. Ĉu "franca pano - nur $0,89"? Ĉu "forno nur $800"? Ĉiam ekzistas aldonkostoj. Mi lacas pri tio kaj skeptikas pri ĉio ĉi-tie. Mi nun aĉetos e-legilon kaj nur post longa esploro (ankaŭ kun amikoj de lernu) kaj mi aĉetos simplan Kobo-n por $149 - sed oni jam diris al mi ke mi devos aĉeti apartan ujon kaj la vendistoj proponis ke mi pagu "kvalitasekuron" por du jaroj, ktp, ktp, ktp.

Kembali ke atas