Więcej

IFEF

od Ladek, 30 września 2014

Wpisy: 5

Język: Esperanto

Ladek (Pokaż profil) 30 września 2014, 19:56:21

Ni serĉas esperantistoj,fervojistoj,kiuj ĝis nun ne estas membroj de IFEF.Se vi laboras kiel fervojisto,aŭ vi interesiĝas pri fervojo,trafiko aŭ vi estas nur favoranto de fervojo,bonvolu skribi.
Informoj pri IFEF www.ifef.net
Landaj asocioj funkcias en Ĉinio,Francio,Italio,Germanio,Hispanio,Hungario,Danio,Norvegio,Belgio,Aŭstrio,Pollando,Slovenio,Kroatio,Kubo,Rumanio,Ĉeĥio kaj Bulgario.Sed individualaj membroj estas el aliaj landoj(Rusio,Israelo,Svisio,Nederlando,Svedio,Slovakio k.a.)

robbkvasnak (Pokaż profil) 30 września 2014, 20:39:06

Ladek, vi havas bonegan koleginon en Germanio, s-ino Elfriede Kruse. Ŝi nun loĝas en oldulejo. Ŝi fariĝis 100-jara la 13an de marto ĉi-jare. Bedaŭrinde, ŝi ne uzas la reton sed dum multaj jaroj ŝi "flegis" siajn Esperanto-infanojn - mi estis unu el ili. Ŝi estas tre bonkora virino kaj ŝi multon faris por Esperanto. Eĉ nun, 100 jara, ŝi parolas klare kaj bone, kvankam ŝi havas aŭdproblemojn. Ŝi vizitis la tutan Eŭropon (kiel fervojistino eblis) kaj krom tio Brazilon, Egiption, Ĉinion, Japanion, Usonon... kaj ŝi parolis ĉie Esperante!

sergejm (Pokaż profil) 1 października 2014, 09:15:49

Ladek, kiam vi enmetas ligilon, aldonu http://, alie lernu aldonas http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/ .
Kaj enmetu spacon post komo - retumilo opinias via listo da landoj esti unu vorto kaj fuŝigas formatigon de la paĝo.
Mi laboras en Rusiaj Frevojoj kiel programisto, sed mi ne emas esti membro de IFEF.

Ladek (Pokaż profil) 6 października 2014, 18:34:41

sergejm:Ladek, kiam vi enmetas ligilon, aldonu http://, alie lernu aldonas http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/ .
Kaj enmetu spacon post komo - retumilo opinias via listo da landoj esti unu vorto kaj fuŝigas formatigon de la paĝo.
Mi laboras en Rusiaj Frevojoj kiel programisto, sed mi ne emas esti membro de IFEF.
Mi dankas al vi ambaŭ.
La ligilon mi jam ŝanĝis Sergej.Mi komprenas al vi,ke vi ne volas membriĝi.Sed mi esperas,ke vi kiel fervojisto interesiĝos pri nia laboro.Se vi (kaj aliaj)volus ,mi povus sendi al vi El fervoja mondo.Mallongaj novaĵoj de fervojo.Nun ni havas ankaŭ Facebook se vi uzadas ĝin.

Rob,vi pravas sinjorino Kruse jam festis sian 100naskiĝdaton!Ili skribis při ŝi en Internacia fervojisto.Ĉu vi rimarkis,ke preskau ĉiuj esperantistoj longe vivas?

Ladek (Pokaż profil) 20 października 2014, 17:54:15

Ligilo al Facebook de IFEF
Ni klopodas plibonigi kaj modernigi nian agadon.

Wróć do góry