目次へ

Tempo de verbformoj en nerekta parolo kaj aliloke

m_v,2014年10月1日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2014年10月1日 15:43:22

Saluton al ĉiuj,

mi havas demandon pri esperanta gramatiko:

Laŭ PMEG en nerekta parolo la verbo de la subfrazo devas konservi la tempon, kiun ĝi havus, se la ĉeffrazo estus nuntempa, do:

Nuntempe: Li diras, ke li estas malsata.
Pasinte: Li diris, ke li estas (NE: estis) malsata.

Dum tio al mi ŝajnas ja iom logika, mi demandas min, ĉu tio ankaŭ validas, se la ĉeffraza verbo ne montras parolon, sed penson, percepton aŭ ion alian. Ĉu oni devas do diri:

Nuntempe: Li pensas, ke li estas malsata.
Pasinte: Li pensis, ke li estas malsata.

Nuntempe: Ŝi vidas, ke la fremdulo foriras.
Pasinte: Ŝi vidis, ke la fremdulo foriras.

… aŭ ĉu oni devas anstataŭe uzi la tempon de la ĉefverbo (se temas pri samtempeca signifo):

Li pensis, ke li estis malsata.
Ŝi vidis, ke la fremdulo foriris.

?

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2014年10月1日 15:49:46

antaŭ multaj jaroj Dio kreis la mondon

hieraŭ mi sciis, ke Dio kreis la mondon

hodiaŭ mi scias, ke Dio kreis la mondon kaj

ankaŭ morgaŭ mi scios, ke Dio, damne, kreis la mondon

nornen (プロフィールを表示) 2014年10月1日 15:56:09

Laŭ mia scio, vi pravas.

Cetere, ne estas malsameco inter ĉefverbo de rakontado (diras, krias, etc), percepto (vidis, aŭdis, falris), aŭ aliaj.

Baze, la tempo de la dependanta verbo estas rilativa al tempo de la ĉefverbo.

Li pensis, ke li estas malsata. = Kiam li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estis malsata. = Antaŭ ol li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estos malsata. = La malsato okazis post la pensado, eble antaŭ la nuno, eble nun, eble post la nuno.

inutix (プロフィールを表示) 2014年10月1日 18:50:25

Li pensis, ke li estus malsata. - ankaŭ

nornen (プロフィールを表示) 2014年10月1日 20:34:40

inutix:Li pensis, ke li estus malsata. - ankaŭ
Yes, I forgot this combination. But as -us is tenseless, we do not know when the "estus malsata" occurred (or not occurred). But this is the same in direct speech:

Li pensis: Mi estus malsata.

tommjames (プロフィールを表示) 2014年10月2日 9:29:07

m_v:mi demandas min, ĉu tio ankaŭ validas, se la ĉeffraza verbo ne montras parolon, sed penson, percepton aŭ ion alian.
Laŭ mia sperto jes. Kiam la verbo iel temas pri percepto, la regulon pri tempokonservo oni ĝenerale sekvas.

ĉevino (プロフィールを表示) 2014年10月2日 14:30:44

La regulo de PMEG estas prava.
Lingvoj (kaj gramatikoj) estas nur pratikaj rimedoj. Ili ne povas esence enhavi raciecon. Se tiel estus ili ne plu estus paroleblaj...
Do oni parolu kiel eble plej klare kaj evitu ambiguojn.

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月10日 7:01:50

nornen:Laŭ mia scio, vi pravas.

Cetere, ne estas malsameco inter ĉefverbo de rakontado (diras, krias, etc), percepto (vidis, aŭdis, falris), aŭ aliaj.

Baze, la tempo de la dependanta verbo estas rilativa al tempo de la ĉefverbo.

Li pensis, ke li estas malsata. = Kiam li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estis malsata. = Antaŭ ol li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estos malsata. = La malsato okazis post la pensado, eble antaŭ la nuno, eble nun, eble post la nuno.
li pensis ke ni malsatu
li pensis ke ni malsatu is
li pensis ke ni malsatu tre os !!!
li pensis ke ni malsatus is
li pensis ke ni malsatus as

mi komprenas ke la gramatiko estas estranga, sed us kaj u iĝas pli tempaj. ĉu eblas esprimi tion per ĝusta gramatiko?

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月20日 14:15:15

mi kantis kiam ŝi alvenis

kun/je ŝi alveninta, mi kantis

mi deziris ke li kantu longe is (isege)

mi deziris ke li kantintu antaŭ longe

mi deziris lin kantinti antaŭ longe

mi pensas ke esperanto celas simpligi tensojn kiam eble.
tial, strukturoj kiel "mi kantis kiam ŝi alvenis" (mi kantis post ŝia alveno) egalas al "mi kantis kun ŝi alveninta"

antaŭdankon

先頭にもどる