Al la enhavo

Kion faras en via lando paramediko?

de sudanglo, 2014-oktobro-03

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 16:13:04

eric_vandenburg:Urĝa medicina helpo. La bildo kaj la priskribo de T'ĉjo fakte montras elegante ĉion pri la koncepto.
'Urĝa medicina helpo', tio ankaŭ estis oficiala nomo en eks-DDR (Schnelle Medizinische Hilfe - SMH). Hodiaŭtage sama servo estas nomiĝi savoservo (Rettungsdienst). Savoservo estas funkciigas per karitataj organizoj.

Laŭ ReVo: para = 'paarig'; tiel, eble, paramediko nur povus signifi duapersonan teamon de medicinaj fakuloj. Tiel estas egala koncepto kia koncepto de ambulanco. Por uzi savportilo, oni bezonas du personoj. Tiam, paramediko. Poste paramediko alvenis, tiam, eble samtempa, sed ne ene sama aŭto, tiam alveturas savdoktoro al loko, kie oni bezonas urĝan medicina helpon. En mia urbo oni celas, ke ene de 15 minutoj, tiam alvenos profesia urĝa medicina helpo.

Mi memorigas, ke iam ĉe Jutjubo mi aŭdis, ke iu alvokas медико aŭ медиком. En rusa vikipedio oni ankaŭ trovas Парамедик-n.

Translate.google.com says, ke en ukraina lingvo медик estas 'prefikseca', 'adjektiveca' kia medicina-.

Ĉu eble? Paramediko = teamo de medicinistoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 17:36:00

para devenas de la antikva greka lingvo kaj signifas "ĉirkaŭ", "apud".

do, laŭ mi paramedic estas persono, kiu ne havas efektivan medicinan kleron, kiu ne estas diplomita kuracisto, sed tiu, kiu finis kursojn pri la unua medicina helpo kaj transportado de urĝaj malsanuloj kaj vunditoj.

en la rusa lingvo la vorto медик (medik) estas komuna nomo de personoj, kiuj profesie okupiĝas pri kuracado.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 18:36:31

Terurĉjo:para devenas de la antikva greka lingvo kaj signifas "ĉirkaŭ", "apud".
Hhm. ReVo listas:

esperante (de)
para (gerade, paarig)

Sed kial ReVo tradukas la 'para' al la 'pareca' = 'paarig'? Mi ne komprenas interrilaton de kaj greka 'para' kaj germana 'paarig' kaj esperanta 'para'.

'Egal'/ F.. ne gravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 19:03:10

esperanta vorto "paro" signifas du samaj aŭ samspecaj objektoj, aĵoj kaj estas en multaj eŭropaj lingvoj. laŭ mi tiun vorton Zamenhof prenis el la rusa aŭ el la pola, eĉ la germana havas ion similan.

la vorto "paramedic" ne estas en esperanto. ĝi estas vorto de la angla lingvo. laŭ mi tio estas ne tre ĝusta prononcado de la antikva greka vorto "peri" - ĉirkaŭ (periek, perimetr) kaj la latina "medikus". do, paramedic estas persono, kiu fakte ne estas doktoro, sed okupiĝas pri medicinaj aferoj. li laboras ne rekte en medicino, sed ĉirkaŭ ĝi.

mi ne estas vera filologiisto, tial mi povas erari.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 19:53:14

En kelkaj libroj pri Interlingŭao, tie mi legis, ke angla lingvo estas duoan plenigita kun romanika vortaro. Kelkfoje oni eĉ enkategorias anglan lingvon plu kia romanika dialekto ol germanika lingvo.

(Pardonu, verŝajne estas iomete ne laŭ fadenotemo.)

Reen al la supro