Kwa maudhui

Prezident-balotado en Brazilo

ya mordaunt, 4 Oktoba 2014

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2014 1:53:48 alasiri

Morgaŭ la balotado (la unua rondo) komenciĝas en Brazilo. Kiel mi komprenas, du ĉefaj kandidatoj estas Dilma Roussef (la Partio de Laboro) kaj Marina Silva (la Brazila Socialista Partio). Ili gajnas apogon ĉirkaŭ 42% kaj 38% respektive. La tria kandidato Aecio Neves (ĉu li estas pro-usona?) gajnas ĝis 20%, laŭ antaŭbalotaj enketadoj.
Do, ŝajnas, ambaŭ ĉefaj kandidatoj estas pli-malpli bonaj por evoluado de BRICS. Kion opinias brazilaj uzantoj kaj aliaj?

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2014 5:26:20 alasiri

Jes, morgaŭ estas balotado en Brazilo kaj fakte ĉiuj sep kandidatoj en Brazilo estas usonemaj. Ankaŭ la politikistoj en Usono estas brazilemaj. Ne temas pri militantaj ŝtatoj sed amikaj ŝtatoj kun malsamaj opinioj pri kelkaj temoj, same kiel en iu ajn amikeco.
Ni ambaŭ volas vidi Dilma-n daŭru kiel prezidentino de Brazilo. Ni estis en Brazilo lastjare kaj la lando floras sub ŝia gvidado. Silva lasas sin gvidi, ŝi diris, per la biblio kaj per sia religio. Tio neniam estas bona estra politiko, ĉar oni skribis la biblion antaŭ kelkmil jaroj kiam la mondo ne samas al la nuna mondo. Krom tio, Silva ne estus bona por BRICS. Dilma estas ankaŭ tre BRICS-ema. Ŝia religio kontraŭdirus la direkton de BRICS-a politikaro.
Esti ano de BRICS tute ne estas problemo en brazilaj rilatoj kun la aliaj landoj en la amerika hemisfero.

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2014 4:25:47 asubuhi

La rezultoj de la unua rondo: Dilma Rousseff gajnas 41.6%, kaj Aecio Neves kuratingas Marina'n Silva'n kaj ricevas 33.6%. Do la batalo estos inter Rousseff kaj Neves en la dua rondo (la 26 de oktobro). Sufiĉe neatendite.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2014 4:08:47 alasiri

La brazilaj amaskomunikiloj kaj la financkapitalo provas faligi Dilma Rousseff por instali la kandidaton de usona imperio, Aécio Neves.

La BRICS povus perdi ĝian B.

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2014 6:28:00 alasiri

ustra:La brazilaj amaskomunikiloj kaj la financkapitalo provas faligi Dilma Rousseff por instali la kandidaton de usona imperio, Aécio Neves.

La BRICS povus perdi ĝian B.
Vi pravas, la rezulto de la dua rondo ŝajnas esti afero de paro da procentoj de diferenco. Kaj jes, venko de Aecio signifos unu plu geopolitikan sukceson de Usono. Sed ni ankoraŭ vidos, post du semajnoj.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2014 6:55:58 alasiri

Ankaŭ mi legis, ke la tria kandidato, Marina Silva, estis lokita de bankistoj, kiuj estas intime rilataj kun Usono. Post la unua rondo Silva (21,3%) rekomendis al ŝiaj balotantoj voĉdoni por Aecio...

Rujo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2014 9:31:24 alasiri

Se vi kuras, la besto (Aécio) vin kaptas. Se vi restas, la besto (Dilma) vin manĝas. Ne ezistas tria vojo.

Rangel_Castro (Wasifu wa mtumiaji) 23 Oktoba 2014 2:00:01 alasiri

La dua balottago alproksimiĝas. Mi ankoraŭ ne decidis al kiu mi balotos, sed eble al Dilma. Estas ni ja en senelira situacio, do ni elektu la malpli malbonan vojon.

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 23 Oktoba 2014 3:06:04 alasiri

Eĉ ne dubu, nur por Dilma voĉdonu. Alie disfalos la BRICS !

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2014 7:18:33 asubuhi

Hodiaŭ la decida tago estas. Laŭ "The BRICS Post" la kunrilato de fortoj inter Aecio kaj Dilma estas ĉirkaŭ 48:52.

externalImage.png

Kurudi juu