Ir ao conteúdo

Verboj sen akuzativo

de ustra, 5 de outubro de 2014

Mensagens: 9

Idioma: Esperanto

ustra (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 11:17:35

Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:

esti
okazi
ekzisti
manki

Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?

michaleo (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 11:29:30

ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:

esti
okazi
ekzisti
manki

Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?
Oni ne uzas akuzativon kun ĉiuj netransitivaj verboj. La listo estas tre longa. Vi povas esplori transitivecon de verboj ekzemple en ĉi tiu [url= http://www.vortaro.net]vortaro[/url].

ustra (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 12:32:10

Dankon, michaleo.

Citronujo (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 13:22:04

Ligilo ne funkcias por mi.

Urho (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 13:53:30

Citronujo:Ligilo ne funkcias por mi.
Jes, vi pravas; la ĝusta ligilo estas evidente http://vortaro.net/. — Cetere, ankaŭ [url= http://purl.org/net/voko/revo/]Reta Vortaro[/url] (ReVo) estas bona vortaro.

Bv. vidi ankaŭ mian etan liston ĉe lernu!-forumo:

Fenris_kcf (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 14:10:10

ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?
Nedepende de la verbo: Subjekto neniam estas en akuzativ-kazo:

"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?" ~ "Nach welchen Verben folgt dem Akkusativ nicht?" (subjekto mankas)
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativo?" ~ "Nach welchen Verben folgt der Akkusativ nicht?" (rekta objekto ne ekzistas)

ustra (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 15:13:07

Fenris_kcf:Nedepende de la verbo: Subjekto neniam estas en akuzativ-kazo:

"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?" ~ "Nach welchen Verben folgt dem Akkusativ nicht?" (subjekto mankas)
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativo?" ~ "Nach welchen Verben folgt der Akkusativ nicht?" (rekta objekto ne ekzistas)
Dankon, Fenris! Via respondo estas tre helpema al mi. Mi nun vidas kiel mi trouzis la akuzativon.

Citronujo (Mostrar o perfil) 5 de outubro de 2014 16:21:14

Urho:
Bv. vidi ankaŭ mian etan liston ĉe lernu!-forumo:
Dankon! Ĝi estas tre utila, ĉar mi ĝuste provis skribi tian liston de netransitivaj vortoj!

nornen (Mostrar o perfil) 6 de outubro de 2014 16:50:11

ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:

esti
okazi
ekzisti
manki

Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?
Falte la reguloj pri la akuzativo estas kvazaŭ la samaj kiel en la Germana.
1. Rekta objekto ja ricevas akuzativon: Ich sehe dich. = Mi vidas vin.
2. Perverba priskribo de la subjekto ne ricevas akuzativon (Subjektsprädikativ): Ich bin dein Vater. = Mi estas via patro.
3. Tempa daŭro ja ricevas akuzativon: Ich sah dich den ganzen Tag. = Mi vidis vin la tutan tagon.
4. Lokaj prepozicioj regas la akuzativon, kiam ili esprimas direkton: Ich lege das Buch auf den Tisch. = Mi metas la libron sur la tablon.

Malsamecaĵoj:
Esperante, la perverba priskribo de la objekto (Objektsprädikativ) ne ricevas la akuzativon, tamen Germane ĝi ja ricevas akuzativon: Ich nenne dich einen Esel. = Mi nomas vin azeno.

Do, mi persone, ne studus listojn de verboj kun aŭ sen akuzativo, sed la tre bazajn kaj malmultajn regulojn pri ĝia uzado.

De volta à parte superior