Verboj sen akuzativo
从 ustra, 2014年10月5日
讯息: 9
语言: Esperanto
ustra (显示个人资料) 2014年10月5日上午11:17:35
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:
esti
okazi
ekzisti
manki
Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?
michaleo (显示个人资料) 2014年10月5日上午11:29:30
ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?Oni ne uzas akuzativon kun ĉiuj netransitivaj verboj. La listo estas tre longa. Vi povas esplori transitivecon de verboj ekzemple en ĉi tiu [url= http://www.vortaro.net]vortaro[/url].
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:
esti
okazi
ekzisti
manki
Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?
ustra (显示个人资料) 2014年10月5日下午12:32:10
Citronujo (显示个人资料) 2014年10月5日下午1:22:04
Urho (显示个人资料) 2014年10月5日下午1:53:30
Citronujo:Ligilo ne funkcias por mi.Jes, vi pravas; la ĝusta ligilo estas evidente http://vortaro.net/. — Cetere, ankaŭ [url= http://purl.org/net/voko/revo/]Reta Vortaro[/url] (ReVo) estas bona vortaro.
Bv. vidi ankaŭ mian etan liston ĉe lernu!-forumo:
Fenris_kcf (显示个人资料) 2014年10月5日下午2:10:10
ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?Nedepende de la verbo: Subjekto neniam estas en akuzativ-kazo:
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?" ~ "Nach welchen Verben folgt dem Akkusativ nicht?" (subjekto mankas)
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativo?" ~ "Nach welchen Verben folgt der Akkusativ nicht?" (rekta objekto ne ekzistas)
ustra (显示个人资料) 2014年10月5日下午3:13:07
Fenris_kcf:Nedepende de la verbo: Subjekto neniam estas en akuzativ-kazo:Dankon, Fenris! Via respondo estas tre helpema al mi. Mi nun vidas kiel mi trouzis la akuzativon.
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?" ~ "Nach welchen Verben folgt dem Akkusativ nicht?" (subjekto mankas)
"Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativo?" ~ "Nach welchen Verben folgt der Akkusativ nicht?" (rekta objekto ne ekzistas)
Citronujo (显示个人资料) 2014年10月5日下午4:21:14
Urho:Dankon! Ĝi estas tre utila, ĉar mi ĝuste provis skribi tian liston de netransitivaj vortoj!
Bv. vidi ankaŭ mian etan liston ĉe lernu!-forumo:
nornen (显示个人资料) 2014年10月6日下午4:50:11
ustra:Post kiuj verboj ne sekvas la akuzativon?Falte la reguloj pri la akuzativo estas kvazaŭ la samaj kiel en la Germana.
Ĝis nun mi lernis, ke tio ĝustas por jenaj verboj:
esti
okazi
ekzisti
manki
Ĉu estas mia listo kompleta?
Ĉu ekzistas kazoj, ĉe kiuj oni devas uzi la n-finaĵon post ĉi tiuj verboj?
1. Rekta objekto ja ricevas akuzativon: Ich sehe dich. = Mi vidas vin.
2. Perverba priskribo de la subjekto ne ricevas akuzativon (Subjektsprädikativ): Ich bin dein Vater. = Mi estas via patro.
3. Tempa daŭro ja ricevas akuzativon: Ich sah dich den ganzen Tag. = Mi vidis vin la tutan tagon.
4. Lokaj prepozicioj regas la akuzativon, kiam ili esprimas direkton: Ich lege das Buch auf den Tisch. = Mi metas la libron sur la tablon.
Malsamecaĵoj:
Esperante, la perverba priskribo de la objekto (Objektsprädikativ) ne ricevas la akuzativon, tamen Germane ĝi ja ricevas akuzativon: Ich nenne dich einen Esel. = Mi nomas vin azeno.
Do, mi persone, ne studus listojn de verboj kun aŭ sen akuzativo, sed la tre bazajn kaj malmultajn regulojn pri ĝia uzado.