Al la enhavo

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto aktualigita

de Bernadox, 2014-oktobro-08

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 04:25:45

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto

Unua Parto: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 2-a eld. Sept. 2014, 303 p.
Dua Parto: Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 4-a eld. Sept. 2014, 364 p.

Elŝutu de http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm (du pdf)

“Kiel oni diras en 'ĝusta kaj bona' Esperanto?” – Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko “Fundamento de Esperanto”. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007.

La Unua Parto de la Berlina Komentario sisteme klarigas ĉiujn demandojn ĉirkaŭ la ĉefa normo de Esperanto pri “ĝusta” kaj “bona”, troveblajn en la “Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo“, en la Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro de la Fundamento. La Komentario plie enkondukas en la Akademiajn Korektojn kaj la Oficialajn Aldonojn kaj elmontras rolon kaj taskojn de la Akademio.

Kune kun la vort-orientita “Dua Parto pri la Vortaro Oficiala” tiel ekestas plena sistema konsult-verko pri ĉiuj demandoj ĉirkaŭ la “lingvo-konstitucio” de Esperanto. Tiu ĉi dua eldono de la ĝenerala parto estas forte ampleksigita kaj traktas multajn temojn ne jam troveblajn en la unua eldono. Ambaŭ volumoj kune estu utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 06:27:55

Bernadox:plena sistema konsult-verko pri ĉiuj demandoj
Je kia aŭtoritato?

Bernadox:“Kiel oni diras en 'ĝusta kaj bona' Esperanto?”
Bernadox:la ĉefa normo de Esperanto pri “ĝusta” kaj “bona”
Bernadox:pri ĝusta Esperanto
Kiel mi povas scii ĉu via difino de "ĝusta" estas la fakte intencita difino?

Bernadox:la verko “Fundamento de Esperanto”. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007.
Kiu tuŝis kaj aktualigis la fundamenton je 2007?

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 07:16:40

nornen:Kiu tuŝis kaj aktualigis la fundamenton je 2007?
"Kuŝas ie sub tegmento netuŝebla Fundamento" (Julio Bagy)
"Fundamento" estis eldonidita sur papero.
Fari ĝian elektronikan kopion jam estas "tuŝi".

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 07:41:44

nornen:Kiu tuŝis kaj aktualigis la fundamenton je 2007?
La Akademio per la 9a Oficiala Aldono (OA 9) laŭ la preskriboj de la Antaŭparolo (A):

"ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ... [A 10.4]."

"Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]."

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 07:49:44

sergejm:[La] "Fundamento" estis eldon[id]ita sur papero.
Fari ĝian elektronikan kopion jam estas "tuŝi".
Ne. "Tuŝi" estas faka vorto el la Antaŭparolo (A), ekz.:

"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [A 1.1]." (kaj simile multloke en A).

El tiu kaj la multaj samsencaj citaĵoj en A fariĝas evidente, ke "tuŝi" signifas "enhave ŝanĝi". Ĝi ne signifas "ŝanĝi la prezentomaniero de libro al elektronika dokumento".

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 07:54:06

nornen:Kiel mi povas scii ĉu via difino de "ĝusta" estas la fakte intencita difino?
Per kritika pesado de la prezentitaj argumentoj, komparante ilin kun la preskriboj de la F-to mem.

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 13:48:23

sergejm:"Kuŝas ie sub tegmento netuŝebla Fundamento" (Julio Bag[h]y)
La malestimo de la F-to fare de Baghy bone klarigas, kial liaj (malmultaj) prilingvaj artikoloj estas tiel neprecizaj kaj plenaj de eraroj (fifama ekz. lia "Danĝera vojo" en Lingva Kritiko 1932). Pli grava ol la opinio de Baghy estas tio, kion la F-to mem diras:

"pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo; [A 10.2]"

"la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, ..., de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, ... [A 5.4]. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5].

En tiu senco La Berlina Komentario helpu al vi kompreni, kion la F-to enhavas kaj kion ne.

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 14:15:30

Bernadox:
El tiu kaj la multaj samsencaj citaĵoj en A fariĝas evidente, ke "tuŝi" signifas "enhave ŝanĝi".
Kaj chu tiu "enhave shanghi" inkluzivas ankau "enhave pligrandigi"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 09:31:07

akueck:
Bernadox:
El tiu kaj la multaj samsencaj citaĵoj en A fariĝas evidente, ke "tuŝi" signifas "enhave ŝanĝi".
Kaj chu tiu "enhave shanghi" inkluzivas ankau "enhave pligrandigi"?
Mi ne povas tion imagi, aliokaze la preskriboj rilate la pligrandigon de la Fundamento estus kontraŭdiraj. Por mi estas klare: Kio estas jam en la Fundamento, ne povas esti ŝanĝita. Sed oni (t.e. la Akademio) povas daŭre aldoni elementojn, inter ili eĉ konkurantajn regulojn kaj radikojn.

Bernadox (Montri la profilon) 2014-oktobro-10 03:45:08

Kirilo81:Kio estas jam en la Fundamento, ne povas esti ŝanĝita. Sed ... la Akademio povas daŭre aldoni elementojn, inter ili eĉ konkurantajn regulojn kaj radikojn.
Jes, tiel estas: "pligrandigi (neniam ŝanĝi [= sinonime i]tuŝi[/i]]!) la ĝisnunan fundamenton" (A 10.4).

Bedaŭrinde la enkonduko al la 9a Oficiala Aldono (OA 9) estas erariga pri tiu punkto:

"Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto." [ĝusta]

"Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento." [erariga; per la oficialigo aldonita vorto ekhavas la saman statutuson de "ĝusta" Esperanto, kiel vortoj jam estanta en la F-to de 1905]

"Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj." [kontraŭa al A 10.4 kaj miskomprenebla]

Per tiu enkonduko la Akademio lezas la principon de klareco:

"Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3]."

Reen al la supro