Tartalom

Hinda aŭ hindia oceano?

HaleBopp-tól, 2014. október 10.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. október 10. 6:47:58

Saluton,

Ĉu oni diru "Hinda Oceano" kiel en Vikipedio, aŭ "Hindia Oceano" kiel en PIV?

Miaopinie oni prefere diru "hindia", ĉar ne rilatas al homoj sed al lando. Sed mi dubas.

Tiu afero estas iom nebula. Aliekzemple, en PIV "ĉina" signifas "Rilata al la ĉinoj, aŭ al Ĉinio", tamen laŭ PIV oni diru "ĉinia rozo" sed ne "ĉina rozo".
Aŭ same kun "japana" = "Rilata al japanoj aŭ al Japanio" laŭ PIV, sed ĝi proponas "Japania kamelio", kiun oni trovus en japana ĝardeno...

Kion vi pensas pri tio?

amigueo (Profil megtekintése) 2014. október 10. 7:05:46

HaleBopp:Saluton,

Ĉu oni diru "Hinda Oceano" kiel en Vikipedio, aŭ "Hindia Oceano" kiel en PIV?
Kion vi pensas pri tio?
en novaĵoj, mi preferas diri "hispania reĝo" anstataŭ "hispana reĝo", tradicie la reĝoj ofte estis eksterlandaj.

Rujo (Profil megtekintése) 2014. október 10. 7:29:34

Ĝis pruvo kontraŭe, ŝajnas al mi ke PIV havas pli da aŭtoritato ol Vikipedio, pro tio ke la unua estas zorgata de multnombraj specialistoj kaj la lasta estas pli ofte provizita de amatoroj.

Bernadox (Profil megtekintése) 2014. október 13. 15:16:58

Rujo:Ĝis pruvo kontraŭe, ŝajnas al mi ke PIV havas pli da aŭtoritato ol Vikipedio, ...
Kvankam mi ĝenerale konsentas pri tio, la demando de Hinda Oceano aŭ Hindia Oceano (prefere ambaŭ elementoj majuskle) tamen estas aparta. Gramatike ambaŭ estas ĝustaj. Hind-a estas la pli tradicia formo (tiel ekz. en Poŝatlaso 1971), Hind-i-a (= Hind-uj-a) aŭ eble eĉ Hindi-a (memstara radiko paralela al Kaspi-a Mar-o) tamen jam en PIV 1970.

Kiel la antaŭaj respondoj jam montris, la problemo estas, ke la bazaj adjektivoj hind-, ĉin-, franc- k.t.p. povas aŭ referenci al la loĝantoj aŭ al la landoj (Hind-i-o aŭ hind-oj, Ĉin-i-o aŭ ĉin-oj, Franc-i-o aŭ franc-oj).

"Logiko" ne multe helpas: Se oni komprenas Hind-i-a en la senco "apartenanta al la regno Hindio / Hindujo), Hind-i-a Oceano estas malĝusta, ĉar nur malgranda parto de ĝi estas nacia mara spaco de Hindio, nome tiu strio rekte antaŭ la hindaj marbordoj.

Simile pri la "hispan[i / uj]a reĝo" = reĝo de la regno Hispan-i-o.

Demando de stilo kaj kutimo nur. Mi principe preferas la klasikajn kaj pli simplajn formojn Hinda Oceano (sen -i-), Sudĉina Maro (sen -i-), hispana reĝo (sen -i-), se ne escepte ŝajnas necese elstarigi la ideon de "apartenanta al regno". Sed eĉ tiam ekzistas pli klaraj eblecoj esprimi sin.

PIV 2002 / 2005 cetere mem ne estas konsekvenca pri la demando.

Vissza a tetejére