Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-25 09:26:10
Terurĉjo:Ruse tiuj rakedoj nomiĝas neĝpaŝiloj (snegostupy - снегоступы).La traduko neĝapaŝilo estas tiel beleta kaj preciza.
Krome, mi opinias, ke ili povus ankaŭ nomiĝi neĝmarŝiloj (iloj por marŝi surneĝe), kial ne?
Antikvajn tempojn miaj prauloj uzis sililajn marŝilojn por pasi tra marĉoj.
Mi ne scias se prauloj uzis sililajn marŝilojn en la marĉoj ĉi-tie en Kanado.
Eble kelkaj aŭtoktonaj popoloj.
sergejm (Montri la profilon) 2007-decembro-26 06:05:02
Sur skioj oni glitas laŭ neĝo (por pli bona glito oni ŝmiras malsupran parton de skioj per skiŝmiraĵoj - diverskoloraj, elektitaj laŭ temperaturo). Sur neĝpaŝiloj/neĝmarŝiloj oni levas piedoj dum paŝado.
Neĝpaŝilo ankaŭ por mi ŝajnas taŭga traduko, sed en rusa lingvo estas vorto снегоход (snegoĥod), tio estas sledo kun motoro, kiu laŭlitere estas tradukita same.
BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-26 06:55:31
Mi nekonas tiujn ĉasskiojn.
Neĝpaŝiloj en Kebekio estas "raquettes" aŭ "raquettes à neige", laŭvorte "rakedoj" aŭ "neĝrakedoj". Mi pensas ke tio neklaras por nefranclingvanoj.
sergejm (Montri la profilon) 2007-decembro-27 08:26:55
Ankaŭ ekzistas montoskioj, akvoskioj kaj aliaj specoj de skioj. Kia estas ilia diferenco de ordinaraj skioj - mi ne scias.
Se viaj neĝpaŝiloj estas speco de skioj (ili same havas fiksiloj!), do oni povas nomi ilin paŝskioj, sed neĝpaŝiloj/neĝmarŝiloj ŝajnas esti pli taŭga vorto. Mi nur ne scias kiun radikon estas pli bone uzi - ReVo donas saman tradukon al 'paŝi' kaj 'marŝi', sed aldonas al 'marŝi' militan signifon.
Sledo kun motoro oni povas nomi motorsledo.
Rusa '-ĥod' povas esti tradukata kiel '-paŝilo' nur en fabelaj botoj-rapidpaŝiloj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-28 17:58:35
En Esperanto ekzistas universala vorto - veturilo. Oni povas nomi motorsledon kiel neĝveturilon.
horsto (Montri la profilon) 2007-decembro-28 18:38:45
Terurĉjo:Mie, per skioj oni povas GLUTI tra la neĝo, ...Mi esperas ke vi ne vere faras tion, eble vi glitas? Ĉu ankaŭ sur rusa klavaro la du literoj estas unu apud la alia?
sergejm (Montri la profilon) 2007-decembro-29 07:22:25
Sed mi ne pensas, ke Terurĉjo preseraris - li uzas neĝon anstataŭ malvarmigilo por ekonomi elektron (verŝajne elektrokompanio Nokta Patrolo plialtigis prezojn) kaj elprenas manĝaĵojn el neĝo per skioj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-03 15:29:07
horsto:horsto, vi pravis, mi simple mistajpis, ĉar ambaŭ literoj "U" kaj "I" troviĝas sur mia (interalie, samkiel sur ĉies) klavaro apude.Terurĉjo:Mie, per skioj oni povas GLUTI tra la neĝo, ...Mi esperas ke vi ne vere faras tion, eble vi glitas? Ĉu ankaŭ sur rusa klavaro la du literoj estas unu apud la alia?
krome, mi ne ŝatas manĝi neĝon. mi ĝenerale ĝin ne ŝatas. mi preferas sablon de tropikaj plaĝoj.
horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-03 18:31:45
Terurĉjo:sergejm ja antaŭe jam provis priskribi la rusan klavaron, sed mi ne bone komprenis, mi neniam vidis ĝin. Ĉu sur ĉiu klavo estas nigra latina kaj ruĝa cirila litero aŭ ĉu la latinaj kaj cirilaj literoj havas po propajn klavojn?
horsto, vi pravis, mi simple mistajpis, ĉar ambaŭ literoj "U" kaj "I" troviĝas sur mia (interalie, samkiel sur ĉies) klavaro apude.
krome, mi ne ŝatas manĝi neĝon. mi ĝenerale ĝin ne ŝatas. mi preferas sablon de tropikaj plaĝoj.
Terurĉjo:Mi iam provis uzi francan klavaron de kolego sed preskaŭ ĉiu litero havas malsaman lokon kompare al germana aŭ angla klavaro.
(interalie, samkiel sur ĉies) klavaro
sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-04 16:52:38
kiel sur la usona. Rusa alfabeto havas 33 literojn kontraŭ 26 latinaj, do ili okupas ankaŭ klavojn kun '[', ']', ';', '\'', ',', '.', '`'.
Se vi povas legi rusajn literojn, jen estas ordo
de rusa klavaro:
`ё 1! 2" 3№ 4; 5% 6: 7? 8* 9( 0) -_ =+
Qй Wц Eу Rк Tе Yн Uг Iш Oщ Pз [х ]ъ
Aф Sы Dв Fа Gп Hр Jо Kл Lд ;ж 'э
Zя Xч Cс Vм Bи Nт Mь ,б .ю /.
Por spekti klavarojn de diversaj lingvoj vi povas meti en vian KDingon VivaKD'on (LiveCD) de UBUNTU aŭ alia Linukso kaj elekti klavarojn en ĝi. UBUNTU havas ankaŭ Esperantan klavaron.