Į turinį

Ĉu esti hundhomo aŭ libera homo?

baibaibibi, 2014 m. spalis 13 d.

Žinutės: 10

Kalba: Esperanto

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 12:12:15

Kio estas laŭ vi pli saĝe, esti hundo de aliaj homoj kiel povuloj, riĉuloj aŭ aliaj, servante ilin kaj agante laŭ ilia plaĉo aŭ esti libera homo kiu agas kaj esprimas siajn ideojn libere sen timi kritiki aŭ agi kontraŭ kio li konsideras maljusta.
La hundhomoj ofte vivas pli komforte kaj pli trankvile, dum la liberaj homoj ofte povas havi iajn problemojn kaj kelkfoje ili eĉ povas esti murdataj, tamen ofte estas pli feliĉaj ĉar ne agas kontraŭ siaj ideoj. Kion vi opinias.

mordaunt (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 12:20:03

Ne estas bone ofendi hundojn. =)

Hundhomo:
externalImage.png

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 12:29:26

mordaunt:Ne estas bone ofendi hundojn. =)

Hundhomo:
externalImage.png
Ne estis mia intenco ofendi hundhomojn. Mi preferas esti libera homo, sed aliaj povas elekti la malon kaj mi ne devus insulti aŭ ofendi ilin. Mia ideo de libera homo, estas homo kiu respektas aliulojn, respektas ne maljustajn leĝojn kaj agas honore, kaj ne homo kiu insultas, agas perforte aŭ krime.

efilzeo (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 12:39:35

ĝi dependas

ustra (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 15:08:06

Mi estimas, ke la plejmulto en tielnomitaj demokrataj ŝtatoj ne komprenas tiajn demandojn. Ili ja pensas, ke ili jam estas kiel eble plej "libere".
Sed kiam konfrontata kun legitimaj kritikaj demandoj, ili respondas nur tre eviteme kaj volas ĉesi tiajn "konspirajn" diskutojn.

Estas simple kiel Kant jam skribis:

Immanuel Kant:Maldiligenteco kaj malbraveco estas la kaŭzoj, kial tia granda parto de homoj, post kiam la naturo delonge absolvigis ilin de fremda direkcio, tamen volonte restas dumvive ne-memstare kaj kial por aliuloj estos tiel facile, iĝi ilia zorganto. Estas tiel komforte, esti ne-memstare.

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 17:11:50

baibaibibi, tio ĉi estas filozofia temo. Kion signifas libereco? Ĝi signifas senkontrolan konduton de iu individuo, kiu kraĉas je komunaj principoj kaj reguloj de kunekzistado. Multaj homoj opinias, ke ili havas plenan rajton ignori potencon kaj ekonomikajn legojn, kaj fari ĉion laŭ sia volo. Pluraj krimuloj kaj banditoj nome tiel agas. Ili tute ne sekvas bazajn legojn (konstitucion kaj decidojn de parlamentoj). Multaj liberuloj ne defendas sian landon, ĉar opinias, ke servi en armeo estas malbona afero. Tiuj homoj finfine fariĝas egoistoj, vivantaj nur por si mem.
Krom tio ĉiu homo ne devas blinde sekvi stultajn aferojn de aliaj homoj. Certe devas funkcii cerbo de homo.
Mi volas substreki, ke ni ĉiuj vivas en la socio kaj devas plenumi komunajn decidojn, alie ajna ŝtato disfaladas.
Legu la fablon "Cigno, kankro kaj ezoko". ridulo.gif
Rilate al generalo ĉiu soldato estas hundo.
Rilate al direktoro ĉiu laboristo estas hundo.
Rilate al prezidento ĉiu civitano estas hundo, ĉar li dependas de lia volo.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 18:41:03

Lakiro:baibaibibi, tio ĉi estas filozofia temo. Kion signifas libereco? Ĝi signifas senkontrolan konduton de iu individuo, kiu kraĉas je komunaj principoj kaj reguloj de kunekzistado. Multaj homoj opinias, ke ili havas plenan rajton ignori potencon kaj ekonomikajn legojn, kaj fari ĉion laŭ sia volo. Pluraj krimuloj kaj banditoj nome tiel agas. Ili tute ne sekvas bazajn legojn (konstitucion kaj decidojn de parlamentoj). Multaj liberuloj ne defendas sian landon, ĉar opinias, ke servi en armeo estas malbona afero. Tiuj homoj finfine fariĝas egoistoj, vivantaj nur por si mem.
Krom tio ĉiu homo ne devas blinde sekvi stultajn aferojn de aliaj homoj. Certe devas funkcii cerbo de homo.
Mi volas substreki, ke ni ĉiuj vivas en la socio kaj devas plenumi komunajn decidojn, alie ajna ŝtato disfaladas.
Legu la fablon "Cigno, kankro kaj ezoko". ridulo.gif
Rilate al generalo ĉiu soldato estas hundo.
Rilate al direktoro ĉiu laboristo estas hundo.
Rilate al prezidento ĉiu civitano estas hundo, ĉar li dependas de lia volo.
Se ĉiuj homoj pensus ke servi en armeo estas malbone, ĉu tio estus tiel tragike?

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 19:17:21

baibaibibi:Se ĉiuj homoj pensus ke servi en armeo estas malbone, ĉu tio estus tiel tragike?
Jes ja! Popolo nur tiam ekzistas, kiam lin neniu atakas. Ĉu vi volas esti ies sklavo? Vi volas esti libera, tamen kontraŭdiras al vi mem.
Kiel diris Einstein - ĉio estas relativa.
Aŭ vi vivas libere en la socio, aŭ vin iu faros hundo.
Aglo estas la plej libera estaĵo, la homo neniam estos libera. Li ĉiam dependas de la proksimulo.
Vi do nun parolas pri disidentoj, kiu konstante pagas altan prezon pro sia memesprimo.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 13 d. 20:03:05

Lakiro:
baibaibibi:Se ĉiuj homoj pensus ke servi en armeo estas malbone, ĉu tio estus tiel tragike?
Jes ja! Popolo nur tiam ekzistas, kiam lin neniu atakas. Ĉu vi volas esti ies sklavo? Vi volas esti libera, tamen kontraŭdiras al vi mem.
Kiel diris Einstein - ĉio estas relativa.
Aŭ vi vivas libere en la socio, aŭ vin iu faros hundo.
Aglo estas la plej libera estaĵo, la homo neniam estos libera. Li ĉiam dependas de la proksimulo.
Vi do nun parolas pri disidentoj, kiu konstante pagas altan prezon pro sia memesprimo.
Tamen mi volas havi menson libera je ĉia manipulado politika, religia, naciisma, konsumisma, ŝportisma, ktp. Mi volas havi nenian psikologian dependecon. Tio ne signifas ke mi estos kontraŭsocia aŭ krima, kontraŭe, mi pensas ke nur liberaj homoj povas defendi la tutmondan socion, hundoj nur povas konduki ĝin en abismon.
Mi parolas pri afero pli psikologia ol socia, la afero povus resti nur en la menso kaj apenaŭ esti socia disidento. Perfortemaj disidentoj sekvas fortajn ideologiojn kaj havas dependecojn de politikistoj, guruoj, ktp. mi ne deziras esti disidento politika kvankam kelkfoje mi povas esti ne perforta disidento, sed tio ne emocias min. Mia celo estas mensa kaj psikologia libero, ne politiko.

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 14 d. 08:56:52

ridulo.gif baibaibibi, mi tute konsentas kun via vidpunkto ridulo.gif kaj apogas ĝin.

Atgal į pradžią