Skip to the content

Kiam ĉinoj prenos Siberion?

by vincas, October 13, 2014

Messages: 51

Language: Esperanto

Lakiro (User's profile) July 4, 2015, 6:27:21 PM

Vincas, se vi decidos akiri televidilon Philips aŭ Samsung, do verŝajne ĝi estas farita en Rusio.
rusaj televidiloj Philips

Lada XRAY
externalImage.png

Lada Vesta
externalImage.png

Chevi-Niva
externalImage.png

Vincas, mi volas ekvidi litovan aŭtomobilon.

Lakiro (User's profile) July 4, 2015, 7:26:05 PM

Rusiaj specialistoj kreis novan kalkulan arĥitekturon en komputila 8-nuklea kaj 16-nuklea procesoro Elbrus kaj samnoman operaciumon Elbrus-on. Laŭ parametroj (rapideco) procesoro Elbrus superas Intel-on core i7. ridulo.gif
Ĉiuj komponantoj de la komputiloj estas rusiaj.
externalImage.png

nornen (User's profile) July 5, 2015, 9:01:10 AM

Vincas, nun mi vere interesas: kio venas el Litovo?
Kiam mi uzis lastfoje Litovan produkton aŭ aplikis Litovan ideon, sen scii, ke mi faras tiel?

Mi trovis tiun ĉi, tamen bedaŭrinde mi ne konas eĉ unu el tiuj firmaoj.

hilex (User's profile) July 5, 2015, 9:49:37 AM

Admin: Oni riskas perdi sian konton se oni ripete insultas aliajn uzantojn. La pacienco de la administrantoj havas limon kiam oni ripete devas nuligi mesaĝjn de samaj uzantoj pro neobeo de reguloj pri insultado ktp.

auxro (User's profile) July 5, 2015, 12:01:11 PM

nornen:Vincas, nun mi vere interesas: kio venas el Litovo?
Kiam mi uzis lastfoje Litovan produkton aŭ aplikis Litovan ideon, sen scii, ke mi faras tiel?

Mi trovis tiun ĉi, tamen bedaŭrinde mi ne konas eĉ unu el tiuj firmaoj.
Litovio produktas televidilojn, la kompanio troviĝas eĉ en mia urbo:
Tauras

Kion vi povas ne rimarki estas Litovie produktitaj laseraj komponantoj. Litovio okupas ĉefan rolon en produktado de certaj laseraj komponantoj (pikosekundaj multpovaj laseroj):
info

Ankaŭ ĝi estas inter ĉefaj mondaj produktantoj en certaj kampoj de biomedicino (biofermentoj)
info

Sed ĝenerale estas strange la pozicio ke ĉiu lando (eĉ plej malgranda) devas produkti ĉion. Se estus tiel tio signalus la malbonan efikecon de produktado, ĉar ne eblas pozicii sin en ĉiuj kampoj egale efike.

auxro (User's profile) July 5, 2015, 2:09:08 PM

hilex, vin interesos:
Leteroj al Sofia

Lakiro (User's profile) July 5, 2015, 4:55:15 PM

auxro:Sed ĝenerale estas strange la pozicio ke ĉiu lando (eĉ plej malgranda) devas produkti ĉion. Se estus tiel tio signalus la malbonan efikecon de produktado, ĉar ne eblas pozicii sin en ĉiuj kampoj egale efike.
Absolute veras! ridulo.gif La mondo jam delonge vivas tiel. Tio nomiĝas ekonomia integriĝo. Nur iuj ne volas tion kompreni kaj mokas.
Nu mi nenion povas korekti, propagando estas pli forta. ridulo.gif
Por multaj homoj Rusio estas granda arbaro kie loĝas nur ursoj. ridulo.gif

vincas (User's profile) July 5, 2015, 8:46:38 PM

Kara Lakiro, Mi konsentas kion vi skribis, ĉar mi ne temis pri 'farita en Rusio'. Mi temis pri tio ke altnivelaj teknologioj venas el Okciento en Rusion. Okcidento investas, donas altnivelajn teknologiojn kaj rusoj faras.
Do televidilo Philips ne estas rusia, ĝi estas farita en Rusio [:

hilex (User's profile) July 6, 2015, 1:47:48 AM

auxro, dankon por la ligilo. Sed mi pli ŝatas historiajn evidentaĵojn sen enmiksaĵoj precipe politikaj baziĝintaj sur nuntempa realo. ridulo.gif

cellus (User's profile) July 8, 2015, 4:25:45 PM

Estus iomete pli interesa se vi diskutus la fakton, ke ŝajne okazas sufiĉe forta ĉina enmigrado en la orientajn partojn de Rusio. Tio ne nepre devas signifi problemon por Rusio. Ili ŝajne vendas aferojn, interesaj por rusaj aĉetantoj. Mi scias tre malmulte pri tiu enmigrado.

Back to the top