前往目錄

Planlingvoj, ke havas aktivajn parolantojn

貼文者: Bruso, 2014年10月15日

訊息: 8

語言: Esperanto

Bruso (顯示個人資料) 2014年10月15日下午11:32:23

Tiu ĉi estas (kompleta?) listo de planlingvoj kun aktivaj komumunoj de parolantoj:

https://conlang.org/lcs_resources.pdf

Esperanto
Ido
Interlingvo
Klingona
Loĵbano
Kvenja
Sindara
Tokipono
Volapuko

Ĉu iu ajn konas aliajn?

kmin25 (顯示個人資料) 2014年10月16日上午4:37:59

Planlingvoj estas ĉiam mirindaj por mi. Kiel estas la aktiveco de ili nuntempe? Kaj kie mi povas koni la parolantojn?

Oijos (顯示個人資料) 2014年10月16日上午8:22:11

Volapuko ne havas aktivan komunumon de parolantoj. Nur demandu la ĉefon.

Rujo (顯示個人資料) 2014年10月16日下午1:30:17

Ŝajnas ke lingvoj estas havaĵoj, ĉu ne? Do,
Planlingvojn, kiuj havas aktivaj parolantoj.
Planlingvojn havantaj aktivaj parolantoj.
Eble metafore oni povas diri alimaniere.

Rujo (顯示個人資料) 2014年10月16日下午2:34:30

La leksika kaj sintaksa funkcioj de "ke" kaj "kiu" estas tre malfacile komprenataj de la portugallingva komunumo, ĉefe de la denaskaj parolantoj. Eble, nelatindevenaj alilandanoj, lernante la portugalan, superigas tian malfacilaĵon, tute senĝene.

utku (顯示個人資料) 2014年10月16日下午6:33:02

Bruso:...
Ĉu iu ajn konas aliajn?
Ekzistas kelkaj dek (bone aŭ malbone) parolantoj de Lidepla.

Bruso (顯示個人資料) 2014年10月17日上午12:27:05

utku:
Ekzistas kelkaj dek (bone aŭ malbone) parolantoj de Lidepla.
Ha, jes. Mi forgesis pri Lidepla.

Dankon.

Mi ĉiam pensis ke Babm estis interesa. Sed "ŝajne ĝi neniam gajnis adeptojn," laŭ Vikipedio.

Ho ve.

mordaunt (顯示個人資料) 2014年10月21日上午9:07:46

La lingvo medzuslovjanski (slovianski) - interslavic. Laŭ vikipedio, estas kelkaj miloj da uzantoj de tiu lingvo.

回到上端