ورود به محتوا

Mi havas bonan ideon

از luisfader, 15 اکتبر 2014

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

luisfader (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 23:53:23

Mi proponas krei aplikon de Lernu por Android. Tio povus esti tre bone maniero por la lernado. Kion vi pensas? Tio estas malfacile aŭ facile?

nornen (نمایش مشخصات) 16 اکتبر 2014،‏ 1:08:56

Estas facila afero. Mia amiko proponis ekzakte tion al la lernu-teamon (t.e. krei senpage lernu-android-app), sed ne estis intereso. Ilia kialo estis, ke jam tuj ekfunkcius la "nova" lernu. Mi kredas ke tio okazis pli malpli antaŭ unu jaro.

Vinisus (نمایش مشخصات) 18 مهٔ 2015،‏ 16:21:47

Bonegan ideon vi havas, sed ne forgesu ke, lernu bezonas tri aferojn: Monon, monon kaj monon. Dankon al la volontuloj la paĝaro ankoraŭ bone funkcias.

Tempodivalse (نمایش مشخصات) 18 مهٔ 2015،‏ 16:38:02

Kia estas la nuna funkciado de ĉi tiu retejo kun smartfonoj? Mi ne havas smartfonon, mi ne povas provi ...

Granda parto de reta trafiko nun okazas ĉe smartfonoj, do estus tre utile se Lernu povus akomodi ilin.

nornen:Ilia kialo estis, ke jam tuj ekfunkcius la "nova" lernu.
Ĉu ili fine lanĉis la novan Lernu aŭ ne? Miamemore la paĝaro aspektas tiel, kiel antaŭ tri jaroj kiam mi aniĝis ...

Vinisus (نمایش مشخصات) 18 مهٔ 2015،‏ 19:13:29

Laŭ mi mankas loko, kie oni povas paroli ne nur skribe, sed ankaŭ voĉe. Guglo havigas al siaj uzantoj "Hangout" en guglo+.

بازگشت به بالا