Ke daftar isi

Ĉu poŝtelefona viruso povas translokiĝi per SIM?

dari sergejm, 16 Oktober 2014

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

sergejm (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2014 04.39.51

Ĉu poŝtelefona viruso povas translokiĝi per SIM?
Oni donis al mi Android poŝtelefonon, kiu ne rekonas SIM kardon.
Mi provis enmeti en ĝin propran SIM kardon.
Kaj nun mia poŝtelefono ankaŭ ne rekonas SIM kardojn.

Ĉu iu renkontis tion?

vincas (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2014 19.22.04

Kiu scias [:

sergejm (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2014 12.16.24

Mi simple enmetis SIM kardon per ne ĝusta flanko.
Sed kiel mi trovis en interreto, ekzistas viruso, kiu malcxifras sekretan informon de SIM kaj sendas ĝin al sia mastro, kiu kreas kopion de SIM kaj povas ŝteli vian monon.
La virus agas dum ŝarĝado de poŝtelefono.

novatago (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2014 13.24.12

La blatokarto povas konservi datumojn, do hipoteze povas enhavi viruson, kaj ĉi tiu povus tranlokiĝi inter poŝtelefonoj.

Ĝis, Novatago.

altindiefanboy (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2014 01.10.11

Se la SIM kardo konservas pli datumojn ol la ordinarajn , do ĝi eble povas enhavi, kaj sekve translokiĝi, iajn virusojn. Ĝenerale SIM kardo nur estas por identigi la poŝtelefonon ene de la telefonreto.

sergejm (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2014 06.23.38

SIM kardo povas memori iom da SMS, kiuj povas enhavi virusokodon. Sed por interpeti tiun kodon, alia parto de vuruso devas esti en telefono mem.

Kembali ke atas