La litero "ĥ"
글쓴이: guyjohnston, 2007년 12월 24일
글: 10
언어: Esperanto
guyjohnston (프로필 보기) 2007년 12월 24일 오후 7:00:45
BeRReGoN (프로필 보기) 2007년 12월 26일 오전 7:12:29
guyjohnston:Saluton, mi legis ke la litero "ĥ" uziĝas malpli ofte nun ol pasint-tempe, kaj oni ofte anstataŭigas ĝin per "k" en kelkaj vortoj. Kial tio okazas? Ĉu estas pro influado de kelka(j) lingvo(j) kiu(j) ne enhavas tiun sonon, ekzemple la angla?En franca, ni ne havas tiun sonon. Ankaŭ, ni prononcas la leteron "r" sen "Rrrr" tiel en hispana.
Mi ne estas certa sed mi ankaŭ pensas ĥ ne estas facila letero por azianinoj.
Matthieu (프로필 보기) 2007년 12월 26일 오전 9:48:37
Sed verŝajne, ĉi tiu sono estas malofta en aliaj lingvoj, do ĝi malaperas.
sergejm (프로필 보기) 2007년 12월 26일 오후 1:00:52
TED110 (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 2:02:00
Ekzemple Ĉinio germane signifas "China" kaj la prononco estas "Ĥina" (plej bona, sed oni verdire povas disputi), "Kina" aŭ "Ŝina".
Sed multaj da lingvoj uzas la sono "Ĥ" ankaŭ.
Tial kelkaj da germanoj uzas "Kemio" anstataŭ "Ĥemio" ...ktp. Ambaŭ estas korekta esperanto.
Lanctupo (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 3:40:06
TED110:ni diras vere ofte "k" aŭ "ŝ"Ĉu efektive?
Ne forgesu la multegajn germanajn vortojn kun "ch", ne rigardu nur la fremdajn vortojn.
La "ch" en germanaj vortoj sonas preskaŭ senescepte kiel "ĥ".
TED110 (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 5:02:35
Lanctupo:Ne... kie en Germanlando vi loĝas?TED110:ni diras vere ofte "k" aŭ "ŝ"Ĉu efektive?
Ne forgesu la multegajn germanajn vortojn kun "ch", ne rigardu nur la fremdajn vortojn.
La "ch" en germanaj vortoj sonas preskaŭ senescepte kiel "ĥ".
Ĉi tie en Oberpfalz la homoj ridas preskaŭ, se vi prononcas "Chemie" tiel "Ĥemi"... vi preskaŭ DEVAS diri "Kemi".
Normale mi ĉiam diras "Ĥemie" kaj tiam ĉiuj asertas ke mi estus aroganta!
Ĉi tie ekzistas tiu ĉi ŝerco:
"Oh, mein Sohn hat Chemie am Gymnasium"
Prononcu: "O, main Son hat Ĥemi am Ŝimnasium"
(O, mia filo havas kemion en la gimnazio)
Ĝi signifas ke oni estus tre aroganta. Kaj tiam vi volas diri, ke vi estus normala ĉiam, ke ch = ĥ ?
La sono "ĥ" germane devenas post la konsonantŝoviĝon... oni povas vidi pri la Nederlanda lingvo:
maken (nl) = machen
rijk = reich
...
sed en dialektoj ĝi ankoraŭ ekzistas.
SED:
König (reĝo) oni elparolas KOENIĤ (oficiala)
Ich en Berlino = Ik
Sachsen = [Saksen]
Chromatik = [Kromatik] (Neologismo)
Nur dialekto? Certe ja! Sed atentu: Ne ekzistas "LA ALTGERMANA LINGVO". "Altgermana lingvo" estas tiel inventaĵo kiel Esperanto mem .
Lanctupo (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 8:22:01
TED110:kie en Germanlando vi logas?En Bavario, kiel vi mem.
TED110:vi volas diri, ke vi estus normalaJes.
TED110:ĉiam, ke ch = ĥ?Mi diris: "preskaŭ senescepte". Kaj mi diris pri germanaj vortoj, ne fremdvortoj kiel "Chemie", "Chromatik", kaj aliaj helenaj plu.
Vi pravas, antaŭ de "s", la "ch" sonas kiel "k". Jen la menciita escepto.
Nun afable diru al mi, kiamaniere ni elparolu la sekvajn kutimajn germanajn vortojn:
machen, reich (ambaŭ via vortoj), Sache, lachen, riechen, fluchen, hoch, Loch, Dach, wach, kichern, Rache, Fach, Tuch, Schicht, Schacht, schmachten, Nacht, Krach, schlecht, Recht, Knecht, Specht, Flucht, Fracht, nicht, Wicht, Dichter, Trichter, Wachtel, Becher, Zecher, Rauch, tauchen, Schlauch ... ...
Povas ni paroli ilin laŭ nia deziro, ekz. "Raŭĥ", "Raŭŝ" aŭ "Raŭk"?
Certe ne.
TED110:Ne ekzistas "LA ALTGERMANA LINGVO".Nu certe ĝi ekzistas (eĉ Esperanto ekzistas! ). Milionoj da homoj ĝin parolas.
TED110 (프로필 보기) 2008년 1월 5일 오후 4:38:37
Tiam, en la 17a kaj 18a jarcentoj oni estis konvinkata, ke la saksa dialekto estus la sola, vera altgermana dialekto. Hodiaŭ ni estas ĝojega, ke ĝi ne estas realaĵo. Ei verbibsch noamal
Jes ja, ĝi ekzistas ankaŭ en Germanujo la personoj, kiu vere kredas, ke ili parolas altgermane. Sed ĝi ĉiam estas "ilia persona altgermana lingvo", sed normale ne tre vera.
Normprononco signifas, ke ch = ĥ. Tiel, la eksterlandanoj lernas. Kiam ĝi estas vera, dependas, kiu oni si trovas.
ora knabo (프로필 보기) 2008년 1월 7일 오후 6:17:12
... La Esperantaj konsonantoj ne prezentas specialajn malfacilaĵojn al plej multaj esperantistoj. Tamen, iom nekutima kaj malfacila por multaj estas la konsonanto Ĥ, kaj pro tio, en la moderna lingvo, oni ĝin anstataŭigas ofte per K. Tiel oni diras: teKniko, arKivo, arKeologio anstataŭ: teĤniko, arĤivo kaj arĤeologio. Kie tia procedo kreus konfuzon, oni enkondukas novan radikon: ĈINO, KORUSO anstataŭ ĤINO, ĤORO (per simpla anstataŭigo de la Ĥ per K oni ricevus KINO kaj KORO, kiuj vortoj havas alian signifon).