Späť na obsah

Predikativo en Esperanto: ĉu adjektivo aŭ adverbo?

od m_v, 19. októbra 2014

Príspevky: 14

Jazyk: Esperanto

m_v (Zobraziť profil) 19. októbra 2014 11:06:02

Saluton al ĉiuj,

en Esperanto oni ja uzas, kiam oni volas montri kroman agon per participo, la participon kiel adverbon (vd. en PMEG), do:

Farinte miajn lernejajn taskojn, mi ludis kun amikoj.

Tamen en la libro “Ne ekzistas verdaj steloj” de Liven Dek mi trovis jenan frazon (vd. je paĝo 21):

[…] liberigita la fiŝo rapide serĉis la profundon.

Iom tio konfuzis min, ĉar ĉi-okaze kiel predikativo estas uzata adjektivo anstataŭ adverbo, kiun postulus PMEG. Tiu ĉi neunueca uzado okazas ankaŭ ĉe normalaj adjektivoj: En tiu ĉi paĝo de PMEG s-ro Wennergren skribas la jenon:

Li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estiĝi konfuzo inter tiu ĉi nuanca signifo de sole kaj ĝia ordinara signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por “sen akompano”: Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.

Mi ne tute komprenas tiun ĉi regulon. Ĉu tio signifas, ke oni nur uzu la adjektivan predikativon, se alie povas estiĝi konfuzo, kiel okazas kun “sole” kaj “sola(j)”? Aŭ ĉu oni ĉiam povas uzi adverban aŭ adjektivan formon de predikativo laŭvole?

Por resumi mian demandon en pli klara maniero: Kiu el la sekvaj du variantoj estas ĝusta? Aŭ ĉu eblas ambaŭ variantoj?

varianto 1: Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje.
varianto 2: Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja.

Dankon antaŭe pro viaj respondoj.

sergejm (Zobraziť profil) 19. októbra 2014 11:53:40

La dua frazo estas fakte kombino de tri frazoj:
1. Knabo estis ekvidinta sian patrinon.
2. La knabo brakumis ŝin.
3. La knabo estis ĝoja.
La unua estas:
1. La knabo brakumis sian patrinon.
2. Kiam li brakumis ŝin? Ekvidinte ŝin.
3. Kiel li brakumis ŝin? Ĝoje.

amigueo (Zobraziť profil) 20. októbra 2014 13:35:16

m_v:
varianto 1: Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje.
varianto 2: Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja.
mi opinias ke signifon de frazo "Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja" enhavas ke la celo aŭ efiko de la knabino brakumi sian matron estis igi ŝin ĝoja.

"festenulo trinkis botelon malplena"
"ĝihadisto pafis infanon morta"

"almozulo malplentrinkis botelon"
"blukaskulo mortpafis infanon"

dankon pro viaj aklaroj ridulo.gif

amigueo (Zobraziť profil) 20. októbra 2014 13:37:08

m_v:
varianto 1: Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje.
varianto 2: Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja.
mi opinias ke signifon de frazo "Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja" enhavas ke la celo aŭ efiko de la knabino brakumi sian matron estis igi ŝin ĝoja.

"festenulo trinkis botelon malplena"
"ĝihadisto pafis infanon morta"

"almozulo malplentrinkis botelon"
"blukaskulo mortpafis infanon"

dankon pro viaj aklaroj ridulo.gif

Citronujo (Zobraziť profil) 20. októbra 2014 13:55:14

amigueo:
dankon pro viaj aklaroj ridulo.gif
"klarigoj", eble?

antoniomoya (Zobraziť profil) 20. októbra 2014 14:25:04

varianto 1: Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje.
varianto 2: Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja.

Mi nur bone komprenas la unuan frazon, kiu, ŝajnas al mi, estas la sola korekta.

La dua frazo signifas nenion por mi. "Ekvidinta" estas adjektivo (anta-inta-onta), kaj por havi sencon ĝi devus akompani nomon. Kiun nomon? "Ekvidinta patrino" = patrino kiu ekvidis. "Ekvidinta knabo" = knabo kiu ekvidis. Nenie mi trovas iun sencon en varianto 2. Krome, se vi volas diri ke la knabo brakumis sian patrinon kun ĝojo, vi ne povas skribi "la knabo brakumis ŝin ĝoja", ĉar ĝoja ankaŭ estas adjektivo kaj devas akompani nomon, ne verbon. Pro tio mi konsideras ke la dua frazo estas neebla kaj nekomprenebla.

Amike.

Rugxdoma (Zobraziť profil) 20. októbra 2014 17:33:31

m_v:
[…] liberigita la fiŝo rapide serĉis la profundon.
La fiŝo serĉis la profundon.
Kia la fiŝo estis? Liberigita.
Kiel (kiam, kie,...) la fiŝo serĉis? Rapide. Ĉu ankaŭ liberigite? Eble, sed ne laŭ ĉi tiu frazo.

Adverbon oni uzas, kiam oni priskribas la agadon aŭ la tutan frazon. Oni do konsideru la verbon. (Kaj la verbo devas esti vera ag-esprima verbo, ne "estas".)
Adjektivon oni uzas, kiam oni priskribas substantivon (la fiŝo).

Redaktita.

sergejm (Zobraziť profil) 21. októbra 2014 4:33:22

Rugxdoma:
m_v:
[…] liberigita la fiŝo rapide serĉis la profundon.
La fiŝo serĉis la profundon.
Kia la fiŝo estis? Liberigita.
Kiel (kiam, kie,...) la fiŝo serĉis? Rapide. Ĉu ankaŭ liberigite? Eble, sed ne laŭ ĉi tiu frazo.

Adverbon oni uzas, kiam oni priskribas la agadon aŭ la tutan frazon. Oni do konsideru la verbon. (Kaj la verbo devas esti vera ag-esprima verbo, ne "estas".)
Adjektivon oni uzas, kiam oni priskribas substantivon (la fiŝo).

Redaktita.
La liberigitan fiŝon liberigis ne ĝi mem, sed, supoze, la fiŝisto, ĉar ĝi ankoraŭ estas tro malgranda aŭ pro alia kauzo. Adverban patricipon oni povas uzi nur tiam, kiam ĝia aganto estas subjekto de la frazo.
Liberiĝinte, la fiŝo rapide serĉis la profundon.
La fiŝo liberiĝis mem.

amigueo (Zobraziť profil) 21. októbra 2014 14:00:58

en "la infano brakumis sian patrinon ĝoja", "ĝoja" estas predikativo, kaj rilatas al "patrino".
ĉu la infano brakumis la ĝojon de sia patrino aŭ ĉar ŝi ĝojis?
ĉu la infano brakumis sian patrinon por ĝojigi ŝin?
ĉu la infano brakumis sian patrinon ĜIS ĝojigi ŝin?

antaŭdankon la klarigojn

sergejm (Zobraziť profil) 21. októbra 2014 17:12:43

amigueo:en "la infano brakumis sian patrinon ĝoja", "ĝoja" estas predikativo, kaj rilatas al "patrino".
Jes, "ĝoja" estas predikativo, sed ĝi rilatas al "infano".
Al kiu rilatas predikativo dependas de la ĉefverbo.
"La infano vidas/faras/igas sian patrinon ĝoja"
Ĉi tie "ĝoja" rilatas al "patrino", sed kun ĉefverbo "brakumas" ĝi rilatas al la subjekto, t.e. "infano".

Nahor