Към съдържанието

Traduki vikipedio

от Pupeno, 24 декември 2007

Съобщения: 10

Език: Esperanto

Pupeno (Покажи профила) 24 декември 2007, 21:17:57

Mi pensas iu devas fari la samo as http://en.wikipedia.org/wiki/Volap%C3%BCk_Wikipedi...
Almenaŭ por antigi 100000 artikolon.

donmiguel (Покажи профила) 24 декември 2007, 22:46:07

Pupeno:Mi pensas iu devas fari la samo as http://en.wikipedia.org/wiki/Volap%C3%BCk_Wikipedi...
Almenaŭ por antigi 100000 artikolon.
tute ne. ne estas la enciklopedia ideo fari senenhavaj artikoloj! mi pensas ke ne estus sincera, sed egoista agado..

novatago (Покажи профила) 25 декември 2007, 13:33:26

Pupeno:Mi pensas iu devas fari la samo as http://en.wikipedia.org/wiki/Volap%C3%BCk_Wikipedi...
Almenaŭ por antigi 100000 artikolon.
Tiu ne temas pri lingva atingo sed komputika atingo. Rigardi la statistikon estas pli interesa.

Pensu: Ĉu vi plejŝatus 100 miloj da paneroj aŭ 90 miloj da panoj.

Tamen, la esperanta vikipedio ĉiam necesas helpon kaj mi pelas al ĉiu, kiu havas iomete da tempo kaj havas bonan nivelon de la internacia lingvo, helpi la esperantan vikipedion je ne nur la kvanto sed je la kvalito. Oni ne bezonas nepre tagan agadon, nur la minutoj ke oni decidas uzi.

Ĝis Novatago.

horsto (Покажи профила) 25 декември 2007, 18:55:01

Ĉu ne estus bonege se oni povus ĉi tie iel (mi ne scias kiel) kune kun kelkaj aliaj Lernu!-anoj diskuti pri tekstoj antaŭ ol meti ilin en la vikipedion?

donmiguel (Покажи профила) 25 декември 2007, 19:11:24

horsto:Ĉu ne estus bonege se oni povus ĉi tie iel (mi ne scias kiel) kune kun kelkaj aliaj Lernu!-anoj diskuti pri tekstoj antaŭ ol meti ilin en la vikipedion?
ni, en la germana forumo, havas fadenon kie ni mencias la artikolojn verkitajn de ni mem.

Mi ekzemple ĵus verkis
Kyuss
kaj komencis verki
Albumeto
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Unuopaĵo]Unuopaĵo[/url]
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/B-muzikaĵo]B-muzikaĵo[/url]
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Muzikaĵo]Muzikaĵo[/url]
dum la lastaj tagoj.

Vi estas invitataj kunverki!

Tiel vi vere povas helpi (ankaŭ per korekti kaj kompletigi miajn artikolojn)

horsto (Покажи профила) 27 декември 2007, 20:37:23

donmiguel:
ni, en la germana forumo, havas fadenon kie ni mencias la artikolojn verkitajn de ni mem.
...
Vi estas invitataj kunverki!
Tiel vi vere povas helpi (ankaŭ per korekti kaj kompletigi miajn artikolojn)
Saluton donmiguel!
Dankon por via invito. Mi legis la fadenon kaj mi ankaŭ jam korektis du artikolojn de hoKo kaj ted110. Sed mi ne opinias ke tiu sistemo bone taŭgas. Kiam mi provas korekti vian artikolon mi devas serĉi multajn vortojn, ĉar mi ne scias ĉu vi trovis la ĝustajn. Tiel mi faras la saman laboron kiel vi antaŭe faris kaj ĉiu alia korektanto eble ankaŭ faros la samon. Ĉu ne estus pli bone se ni povus diskuti kie vi bezonas helpon kaj kie vi estas certa ke vi trovis la ĝustajn vortojn?

bukvodel (Покажи профила) 15 април 2010, 15:14:22

Nun estas 125,484 artikuloj en la esperanta vikipedio, kaj mi tradukis unu el ili.

Mi opinas ke kvalito de artikuloj kaj ilia longeco estas multe pli gravaj ol kvanto de artikuloj.

sinjoro (Покажи профила) 20 април 2010, 17:27:56

Kompreneble, gravas kvalito de artikoloj. Tamen mi pensas, ke estas bone, se krom grandaj kaj bone prilaboritaj artikoloj ekzistas ankaŭ ĝermoj anstataŭ neekzistantaj artikoloj. Mi preferas ĝermon al ruĝa ligilo.

gyrus (Покажи профила) 21 април 2010, 20:43:07

Mi aŭdis ke le Volapuka verzio havas multegon da artikoloj ĉar Volapukisto volis pli estimigi ĝin kaj faris multajn tre mallongajn artikolojn de malbonaj kvalitoj.

sev (Покажи профила) 27 април 2010, 08:24:55

La volapukisto uzas efikan roboton. Li pravas !

Ni faru la saman, kaj baldaŭ ni estos la pli grandan lingvon de Vikipedio !!!! Ah Ah Ah (diabla ridego) !!!

Facilas ! Povas esti farita en la monato !
Chu vi ne kredas min ? Rigardu tie :

http://epo.wikitrans.net/

Обратно нагоре