У садржају

Nomo por Lignaĵista laborilo

од NJ Esperantist, 20. октобар 2014.

Поруке: 3

Језик: Esperanto

NJ Esperantist (Погледати профил) 20. октобар 2014. 11.12.08

Estas lignaĵista afero kiu en la angla oni nomas Biscuit Joiner. Mi serĉis kaj serĉis kaj pensis kaj pensis, sed mi ne sukcesis elpensi kiel nomi ĝin en Esperanto. Ĝi estas elektra ilo uzata por krei fortajn juntojn. La anglalingva artikolo en Wikipedia estas jene: (ligilo) Pri la sama afero mi volas scii kiel nomu la 'biscuit' mem.

Dankon,
Daĉjo

NJ Esperantist (Погледати профил) 21. октобар 2014. 12.01.08

Eble diskmortezilo? Se kio pri la 'biscuits'? Eble 'langotenono'?

NJ Esperantist (Погледати профил) 21. октобар 2014. 13.19.43

Terurĉjo:do, bone
la ĉefa funkcio de tiu ĉi moderna monstro estas fari divers-formajn kaj divers-ampleksajn sulkojn, segante lignon, ĉu ne?

do, estu ĝi sulk-seg-ilo. elektra

biskvito estas manĝaĵo, mi ne scias, kial angloj kaj ceteraj britoj opinias, ke tiu ĉi ilo nomiĝas la biskvita.
Eble ĉar la langetoj aspektas kvazaŭ biskvitoj (aŭ keksoj) oni nomas ilin tion. Estas vere stranga afero.

Вратите се горе