Pesan: 23
Bahasa: Esperanto
amigueo (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 18.19.37
mordaunt:ΚΙΟ ΠΡΙ ΛΑ ΓΡΕΚΑ ΑΛΦΑΒΕΤΟ?bedaŭrinde mi ne parolas la grekan,
Λα γρεκα αλφαβετο εστασ ανκαυ βονεγα.
ΛΑ ΓΡΕΚΑ ΑΛΦΑΒΕΤΟ ΕΣΤΑΣ ΤΡΕ ΒΕΛΑ !
sed mi demandas, kiel grekalfabetigi esperantajn tekstojn.
antaŭdankon
mordaunt (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 19.17.09
amigueo:La problemo estas ke la greka alfabeto ne enhavas simbolojn por sonoj ŝ, ĉ, ŭ. Sed okej, oni povas provi solvi tion, uzante ekzemple tiun sistemon:mordaunt:ΚΙΟ ΠΡΙ ΛΑ ΓΡΕΚΑ ΑΛΦΑΒΕΤΟ?bedaŭrinde mi ne parolas la grekan,
Λα γρεκα αλφαβετο εστασ ανκαυ βονεγα.
ΛΑ ΓΡΕΚΑ ΑΛΦΑΒΕΤΟ ΕΣΤΑΣ ΤΡΕ ΒΕΛΑ !
sed mi demandas, kiel grekalfabetigi esperantajn tekstojn.
antaŭdankon
literon psi ψ - por ŝ
omega ω - por ŭ
theta θ (aŭ ksi ξ) - por ĉ
khi χ - por ĥ
ypsilon υ - por u
eta η - por h
La resto estas pli malpli travidebla.
PS. Mi ĵus ekvidis, ĝi ne havas ankaŭ literon por "V". Do, eble oni povas usi Omega'n ω por "v". Tiam:
v = omega ω
ŝ = ksi ξ
ĉ = theta θ
ŭ = psi ψ
sergejm (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 19.21.22
mordaunt:La resto estas pli malpli travidebla.Tiel ne povas esti, ĉar en greka alfabeto estas nur 24 literoj. Esperanto bezonas 32.
mordaunt (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 19.24.31
sergejm:Eble 28? Jes, vi pravas, necesas enkonduki aldonajn simbolojn. Mi supozas, la kopta varianto de la greka alfabeto taŭgus, eble.mordaunt:La resto estas pli malpli travidebla.Tiel ne povas esti, ĉar en greka alfabeto estas nur 24 literoj. Esperanto bezonas 32.
Ho jes, ankaŭ mankas ĝ kaj c. Evidente, ne sufiĉas simbolojn en la ordinara greka alfabeto.
Ni bezonas la koptan!
sergejm (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 19.37.16
mordaunt:Jes, 28. 32 estas kun neuzitaj latinaj literoj.sergejm:Eble 28? Jes, vi pravas, necesas enkonduki aldonajn simbolojn. Mi supozas, la kopta varianto de la greka alfabeto taŭgus, eble.
Tiel ne povas esti, ĉar en greka alfabeto estas nur 24 literoj. Esperanto bezonas 32.
Sed 24 < 28.
Ankoraŭ oni povus skribi per smajloj.
mbalicki (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 21.11.46
(1) Literoj Αα, Ββ, Γγ, Δδ, Εε, Ζζ, Ιι, Κκ, Λλ, Μμ, Νν, Οο, Ππ, Ρρ, Σσ, Ττ, Υυ, Φφ kaj Χχ estu uzataj normale; tiel, kiel estis en malnovgreka. (Memoru, ke Ββ ↦ b, Γγ ↦ g, Υυ ↦ u kaj Χχ ↦ ĥ.)
(2) Ni uzu arĥaikaj literoj Fϝ ↦ ŭ (digamo /w/)*, Ⱶⱶ ↦ h (heto /h/)†, Jȷ ↦ j (nesilaba joto /j/)‡, Ии ↦ c (cano /t͡s/) kaj Þþ ↦ ŝ (ŝo /ʃ/) tiel, kiel estis en taŭgaj dialektoj.
(3) Ni ŝanĝu signifon de du grekaj literoj Θθ ↦ ĉ (teto /tʰ/ aŭ malnove /θ/) kaj Ξξ ↦ ĵ (ksio /ks/ aŭ malnove /kʰ/)§.
(4) El la kopta alfabeto ni prenu literon Ϫϫ ↦ ĝ (ĝanĝo /d͡ʒ/)‖.
(4) El la kopta alfabeto ni prenu kaj ŝanĝu signifon de litero Ϥɥ ↦ v (fajo /f/)¶.
Jen la tuta alfabeto de mia koncepto:
mi:Αα ↦ aKaj jen zamenhofa „La Espero”:
Ββ ↦ b
Γγ ↦ g
Ϫϫ ↦ ĝ
Δδ ↦ d
Εε ↦ e
Fϝ ↦ ŭ
Ζζ ↦ z
Ⱶⱶ ↦ h
Θθ ↦ ĉ
Ιι ↦ i
Jȷ ↦ j
Κκ ↦ k
Λλ ↦ l
Μμ ↦ m
Νν ↦ n
Ξξ ↦ ĵ
Οο ↦ o
Ππ ↦ p
Ии ↦ c
Ρρ ↦ r
Σσ ↦ s
Ττ ↦ t
Υυ ↦ u
Ϥɥ ↦ v
Φφ ↦ f
Χχ ↦ ĥ
Þþ ↦ ŝ
Λυδοɥικο Λαζαρο Ζαμενⱶοφ:«Λα Εσπερο»* ― eble skribante minuskulon tiel longan, kiel literoj „γ”, „ρ” aŭ „φ”
Εν λα μονδον ɥενισ νοɥα σεντο,
Τρα λα μονδο ιρασ φορτα ɥοκο;
Περ φλυγιλοȷ δε φαиιλα ɥεντο
Νυν δε λοκο φλυγυ ϫι αλ λοκο.
Νε αλ γλαɥο σανγον σοιφαντα
Ϫι λα ⱶομαν τιρασ φαμιλιον:
Αλ λα μονδ' ετερνε μιλιταντα
Ϫι προμεσασ σανκταν ⱶαρμονιον.
Συβ λα σανκτα σιγνο δε λ' εσπερο
Κολεκτιϫασ παиαȷ βαταλαντοȷ,
Καȷ ραπιδε κρεσκασ λα αφερο
Περ λαβορο δε λα εσπεραντοȷ.
Φορτε σταρασ μυροȷ δε μιλȷαροȷ
Ιντερ λα ποπολοȷ διɥιδιταȷ;
Σεδ δισσαλτοσ λα οβστιναȷ βαροȷ,
Περ λα σανκτα αμο δισβατιταȷ.
Συρ νεϝτραλα λινγɥα φυνδαμεντο,
Κομπρεναντε υνυ λα αλιαν,
Λα ποπολοȷ φαροσ εν κονσεντο
Υνυ γρανδαν ρονδον φαμιλιαν.
Νια διλιγεντα κολεγαρο
Εν λαβορο παиα νε λαиιϫοσ,
Ϫισ λα βελα σονϫο δε λ' ⱶομαρο
Πορ ετερνα βεν' εφεκτιɥιϫοσ.
† ― eble skribante minuskulon kiel latinalfabeta „r”
‡ ― skribante minuskulon sen punkto, ĉar tio pli taŭgas al joto
§ ― eble skribante majuskulon unupece
‖ ― eble skribante minuskulon tiel longan, kiel minuskulo de gamo
¶ ― eble skribante la maldekstra brako de majuskulo apike, do kiel „Ч”
nornen (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2014 23.11.33
mordaunt (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2014 02.58.16
mbalicki:Kaj jen zamenhofa „La Espero”:Interese! Laŭ mi, sufiĉe legeble. Plejmulto da literoj estas travideblaj, kaj la "problemaj" simboloj diveniĝas facile!
Λυδοɥικο Λαζαρο Ζαμενⱶοφ:«Λα Εσπερο»
...
Ϫισ λα βελα σονϫο δε λ' ⱶομαρο
Πορ ετερνα βεν' εφεκτιɥιϫοσ.
mbalicki (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2014 10.13.02
mordaunt:Interese! Laŭ mi, sufiĉe legeble. Plejmulto da literoj estas travideblaj, kaj la "problemaj" simboloj diveniĝas facile!Mi ĝojas, ke tio plaĉas al vi.
Mi volas akaŭ mencii, ke la ordo en tiu alfabeto ne estas akcidenta. Literoj de la 1-a kaj 3-a grupo havas sian lokon kiel el la grekalfabeto; literoj de la 2-a grupo havas sian lokon kiel en la malnovgreka alfabeto (do „Fϝ” post „Εε”; „Ⱶⱶ” antaŭ „Ηη”, kiu ne estas en priparolata alfabeto; „Jȷ” post „Ιι”, kies varianto ĝi estas; „Ии” post „Ππ”, en la loko de „Ϻϻ”, kies regiona varianto ĝi estas; „Þþ” ĉe fino, kiel „Ͳͳ”); „Ϫϫ” post „Γγ” (kiel la duo „Gg” kaj „Ĝĝ”) kaj „Ϥɥ” post „Υυ” (kiel la duo „Uu” kaj „Vv”, kiam ni malmemoras pri „Ŭŭ”).
Eble mi devas klarigi, kial iam mi uzas alian unikodsignojn. Mi uzas „F” (kaj ne „Ϝ”), ĉar laŭ mi pli bone estas skribi ĉiujn majuskulojn samalte; se mi povus, mi skribus minuskulon „ϝ” je la sama alteco, kiel „γ”, „ρ” aŭ „φ”; „Ⱶⱶ” (kaj ne „Ͱͱ”), ĉar latina minuskulo aspektas pli bele; sed eble pli bone estus skribi tiun minuskulon kiel „r” (ĉar tio konvenus al majuskulo); „ȷ” sen punkto, ĉar tio pli bone konvenas al silaba joto „ι”; „Ии” (kaj ne „Ͷͷ”), ĉar pli multe da fontoj havas cirilan literon; „ɥ” (kaj ne „ϥ”), ĉar tio plie similas al „υ”; do eble pli bone estus skribi majuskulon kiel „Ч”; „Þþ” (kaj ne „Ϸϸ”), ĉar pli multe da fontoj havas islandan kaj malnovanglan literon.
Se iu trovis tiun fadenon interesa, mi rekomendas ankaŭ la koncepto de la ŝava alfabeto por esperanto.