Aportes: 4
Idioma: Esperanto
amigueo (Mostrar perfil) 22 de octubre de 2014 17:54:59
mi lanĉas ĉi fadenon ĉar ŝava alfabeto interesas almenaŭ kiel amuza ludo aŭ enigma belaĵo per esperanto.
mi ne konas la aŭtorojn, sed mi revis jam de longe ion similan.
miaj duboj:
ĉu ĉi alfabeto estas manskribe pli rapida ol tiu normala?
dankon al la aŭtoroj
mbalicki (Mostrar perfil) 22 de octubre de 2014 19:14:31
Post venko, Kingsley Read (la aŭtoro de la Ŝava alfabeto) trovis kelkajn problemojn kun la originala koncepto (ekz. ke literoj estas disigitaj, ke iuj ligoj estas malfacilaj) kaj elpensis iomete modifikita versio: Rapidskribo (Quikscript), konata ankaŭ kiel la Rida alfabeto (Read Alphabet). Ŝajne, ĝi estas pli facila por skribi pli rapide.
Pri la esperanta Ŝava alfabeto: Vidu, ke ŝavaj literoj estas pli ondliniaj ol latinaj; ili iom similas al stenografiaj skribsistemoj. Do mi konjektas, ke estus pli rapide por manskribo ol normala latinalfabeto.
En alia fadeno vi diris, ke mankas al la Ŝava alfabeto ligemoj. Vi pravas, sed tio mankas al ĉiuj komputilaj fontoj. Mi rekomendus prilaboron de iu manskribmaniero (eble uzante ideojn de la Rida alfabeto) por havi bonajn literligojn.
amigueo (Mostrar perfil) 23 de octubre de 2014 13:45:01
mbalicki:dankegon! interese! ĉu vi konas iun komputilan sistemon por atingi ligemon aŭ iom da ligemo?
En alia fadeno vi diris, ke mankas al la Ŝava alfabeto ligemoj. Vi pravas, sed tio mankas al ĉiuj komputilaj fontoj. Mi rekomendus prilaboron de iu manskribmaniero (eble uzante ideojn de la Rida alfabeto) por havi bonajn literligojn.
Bruso (Mostrar perfil) 23 de octubre de 2014 19:53:34
mbalicki:La originala Ŝava alfabeto estis inventita por havi tute fonetika skribomaniero (unu litero = unu sono).La originala Ŝava alfabeto ne estas "unu litero = unu sono".
Kelkaj Ŝavaj literoj reprezentas kombinaĵon de sonoj. Kelkaj reprezentas mallongajn vortojn.