Към съдържанието

ŝava alfabeto por esperanto

от amigueo, 22 октомври 2014

Съобщения: 4

Език: Esperanto

amigueo (Покажи профила) 22 октомври 2014, 17:54:59

http://esperanto.us/sxava_alfabeto/

mi lanĉas ĉi fadenon ĉar ŝava alfabeto interesas almenaŭ kiel amuza ludo aŭ enigma belaĵo per esperanto.

mi ne konas la aŭtorojn, sed mi revis jam de longe ion similan.

miaj duboj:

ĉu ĉi alfabeto estas manskribe pli rapida ol tiu normala?

dankon al la aŭtoroj ridulo.gif

mbalicki (Покажи профила) 22 октомври 2014, 19:14:31

La originala Ŝava alfabeto (Shavian Alphabet) (por la angla lingvo) estis inventita por havi tute fonetika skribomaniero (unu litero = unu sono). Tiu alfabeto estis elektita de George Bernard Shaw en lia konkurso.

Post venko, Kingsley Read (la aŭtoro de la Ŝava alfabeto) trovis kelkajn problemojn kun la originala koncepto (ekz. ke literoj estas disigitaj, ke iuj ligoj estas malfacilaj) kaj elpensis iomete modifikita versio: Rapidskribo (Quikscript), konata ankaŭ kiel la Rida alfabeto (Read Alphabet). Ŝajne, ĝi estas pli facila por skribi pli rapide.

Pri la esperanta Ŝava alfabeto: Vidu, ke ŝavaj literoj estas pli ondliniaj ol latinaj; ili iom similas al stenografiaj skribsistemoj. Do mi konjektas, ke estus pli rapide por manskribo ol normala latinalfabeto.

En alia fadeno vi diris, ke mankas al la Ŝava alfabeto ligemoj. Vi pravas, sed tio mankas al ĉiuj komputilaj fontoj. ridego.gif Mi rekomendus prilaboron de iu manskribmaniero (eble uzante ideojn de la Rida alfabeto) por havi bonajn literligojn.

amigueo (Покажи профила) 23 октомври 2014, 13:45:01

mbalicki:

En alia fadeno vi diris, ke mankas al la Ŝava alfabeto ligemoj. Vi pravas, sed tio mankas al ĉiuj komputilaj fontoj. ridego.gif Mi rekomendus prilaboron de iu manskribmaniero (eble uzante ideojn de la Rida alfabeto) por havi bonajn literligojn.
dankegon! interese! ĉu vi konas iun komputilan sistemon por atingi ligemon aŭ iom da ligemo?

Bruso (Покажи профила) 23 октомври 2014, 19:53:34

mbalicki:La originala Ŝava alfabeto estis inventita por havi tute fonetika skribomaniero (unu litero = unu sono).
La originala Ŝava alfabeto ne estas "unu litero = unu sono".
Kelkaj Ŝavaj literoj reprezentas kombinaĵon de sonoj. Kelkaj reprezentas mallongajn vortojn.

Обратно нагоре