Ke daftar isi

Lernu ni paroli kun VORTLUDOJ

dari Citronujo, 24 Oktober 2014

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

Citronujo (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2014 06.40.51

Saluton!
Mi estas komencanto, eĉ se mi jam povas legi sufiĉe bone sed mi estas vere malbone por paroli kaj audi esperanton.
Mi serĉas uzi esperanton.
Tio, kio estus vere interese por me kaj amuze, estus, ke ni uzu esperanton en malgrandaj vortludoj, inter malgrandaj grupoj da personoj.

Mi pensas pri ludoj kiel:
-trovi la mankan vorton inter teksto, kies ni audas tiu, kiu legas tiun tekston.
-tio, kiel la angla ludo "Pictionnary"
-tio, kiel la angla ludo "Hangman"

ktp...

Ni povus uzi Skijpon aŭ aliaj iloj (eble kun grafika interfaco, kie ni povus desegni)

Kion vi pensas pri tio?

Ivalbe (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2014 10.42.58

Ĉi tie oni povas ludi "scrabble" esperante. Ne necesas ke la ludantoj estos ĉe la ludo samtempe.
Se vi volas ludi, mia nomo tie estas "reptilio".
Ĝis!

Citronujo (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2014 16.27.49

Dankon por via propono Ivalbe!

sed mia ideo, por lerni paroli esperanton, estas ĝuste esti en la sama virtuala salono, kiel alia personoj samtempe por paroli.

Citronujo (Tunjukkan profil) 25 Oktober 2014 10.57.49

Mi opinias, ke mi trovis la ĝustan ilon por tio!

Tio nomas "OpenMeetings" : Estas senpaga kaj malfermkoda.
Ni povas skribi, desegni, dissendi sonojn, videojn, ktp... kaj ĝi ŝajnas perfekta por lerni kaj paroli lingvon por komencantoj

Regardu al tio :
youtube video

Nun mi provas uzi ĝin sed ĝi ŝajnas ne tre malfacila...

Citronujo (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2014 10.16.49

Ankoraŭ pli bone! Mi trovis alian ilon vere mojosa:
Estas ilo por labori kune sur iu ajn ret-paĝaro. Ni povas babili, paroli ktp direkte en la ret-paĝaro.

Ni povas meti tiun ilon ie ajn en kodo de iu ajn ret-paĝaro.
Por desegni ekzemple, iru tien:

kaj video

Kembali ke atas