Al contingut

Eldonita granda vortaro Esperanta/Hungara

de maratonisto, 24 d’octubre de 2014

Missatges: 1

Llengua: Esperanto

maratonisto (Mostra el perfil) 24 d’octubre de 2014 7.08.18

Jen citaĵo el la letero de S-ro Ludoviko Molnar enla dissendolisto "Esperanto en lernejojn":

"La 1-an de oktobro en la Centra Oficejo de HEA ni ricevis en du volumoj la presitan version de EHV Esperanta-hungara Vortaro / EHV Eszperantó-magyar Szótár kompilita de S-ro Jozefo Horváth kaj eldonita fare de la Hungaria Esperanto-Asocio, en 2014. La du volumoj konsistas el 1191 paĝoj. La pezo de la du volumoj estas proksimume tri kilogramoj, ilia mezuro kune estas 29,5 x 21 x 7 centimetroj. Ĝi estas pli ampleksa kaj pli enhavoriĉa ol la Plena Ilustrita Vortaro.

Ni forte rekomendas al ĉiu serioza, hungara por-esperanta aganto akiri kaj ĉiutage uzi ĝin. Ankaŭ por ne-hungaroj estas treege valora la esperantlingva parto kun moderna vorttrezoro.

Eble la presitaj ekzempleroj jam elĉerpiĝis. Bonvolu persone kontaktiĝi kun la aŭtoro helpe de Lia retadreso: horjoz @ digikabel.hu … (Bv. forigi la spacetojn!)"

Tornar a dalt