前往目錄

"Dankon por..." aŭ "Dankon pro..."

貼文者: MrSlippery, 2014年10月25日

訊息: 3

語言: Esperanto

MrSlippery (顯示個人資料) 2014年10月25日下午6:41:15

Saluton,

Mi pensis, ke la korekta frazo estas "Dankon pro...," sed kelkfoje mi renkontas la frazon "Dankon por..." Kiu estas korekta?

Dankon por/pro la helpon,

Slip

amigueo (顯示個人資料) 2014年10月25日下午7:02:27

MrSlippery:Saluton,
"Dankon pro...," "Dankon por..." Kiu estas korekta?
Slip
kiu estas ĝusta? (ne kredu bv je mia respondo)
mi dankas al vi helpon,
mi donas al vi kajeron.

"dankon vian helpon", "dankon ke la pluvo alvenis"
"danke vian helpon"

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2014年10月25日下午7:22:42

Saluton Slip,
La du esprimoj estas ĝustaj.

Mi trovis tion en la Fundamento (ekzercaro §14):

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto;

Kaj en PMEGO:

Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo, ĉar la simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta. Ambaŭ dirmanieroj estas same logikaj.

回到上端