讯息: 17
语言: Esperanto
nornen (显示个人资料) 2014年10月30日上午1:09:23
zaragorti:Fakte, mia eraro donis al ĉiuj pli da materio pri diskuto ol mia originala mesaĝo! Eble mi afiŝos pli erarojn por amuzi la samideanoj.Korekti komencantojn fakte estas zorgo kaj ne moko. Se vi volas, ke aliaj ne korektu vin, simple diru ĝin. Certe la korektintoj ĉesos korekti vin.
Mi sentas min iomete trompita, kial el miaj mesaĝoj ĝis nun mia sperto estas, ke estas eta distanco inter la korektado kaj la kritiko. Kiam oni eraras mi pensas, ke ofte pli ĝentile estus helpi pro privata mesaĝo.
Sed mi ne malkuraĝiĝos. Mi daŭre provas atingi mian celon pri Esperanto, por la interna ideo kaj por la beleca de la lingvo. Espereble, dum mi plibonigiĝas, mi neniam mokos de aliaj, kaj mi daŭriĝos ĉiam sindona kaj zorganta de la komencantoj.
Christa627 (显示个人资料) 2014年10月30日上午4:26:23
zaragorti:Fakte, mia eraro donis al ĉiuj pli da materio pri diskuto ol mia originala mesaĝo! Eble mi afiŝos pli erarojn por amuzi la samideanoj.MDR
zaragorti:Mi sentas min iomete trompita, kial el miaj mesaĝoj ĝis nun mia sperto estas, ke estas eta distanco inter la korektado kaj la kritiko. Kiam oni eraras mi pensas, ke ofte pli ĝentile estus helpi pro privata mesaĝo.Certe, mi tute ne intencis moki aŭ kritiki vin. Mi nur volas helpi, same kiel mi volas, ke aliajn helpu min per korekti miajn erarojn. Se vi preferas, ke oni helpu vin per privata mesaĝo, mi povos fari tion; mi nur ne pensis pri tio, kaj mia sperto estas, ke ofte personoj ne legas siajn mesaĝojn.
Sed mi ne malkuraĝiĝos. Mi daŭre provas atingi mian celon pri Esperanto, por la interna ideo kaj por la beleca de la lingvo. Espereble, dum mi plibonigiĝas, mi neniam mokos de aliaj, kaj mi daŭriĝos ĉiam sindona kaj zorganta de la komencantoj.
Christa627 (显示个人资料) 2014年11月1日下午7:52:21
jgbenitez:Pli kaj pli, mi pensas esperante. (Bazaj frazoj, kiel "Mi ne volas vidi tion", "Mi ŝatas tion" ) . Ofte, mi sentas tentata paroli al iu ajn Esperante, tamen mi ne faras tion... almenaŭ ne ĝis mi trinkis vinon aŭ fumis iom da mariĥuanon.Do, renkontiĝu kun BuddyRey, kaj vi povos fumi kune .
Laŭ mia opinio, oni estas tute "Esperantisata" kiam oni preskaŭ ne bezonas vortarojn, aŭ tradukilon. Kaj kiam oni tute komprenas kiel uzi akuzativon.-- Mi ankoraŭ ne estas tute esperantigita. Sed, estas mian intencon.
P.D.: Mi pensas plirapide esperante, kiam mi estas mariĥuan-fumata.
Hihihi...
Christa627 (显示个人资料) 2014年11月1日下午8:00:11
zaragorti:Fakte, mia eraro donis al ĉiuj pli da materio pri diskuto ol mia originala mesaĝo! Eble mi afiŝos pli erarojn por amuzi la samideanoj.Tio okazas ne nur pri eraroj; la forumanoj ĉi tie vere emas koncentriĝi pri unu eta, malgranda afero en iu mesaĝo, kaj diskutadi pri ĝi senĉese, ĝis ĉiu tute forgesas, kio estis la originala temo! Ekzemple, mi iam komencis fadenon "Ĉifroj estas Distraj" por vidi, ĉu iu volas ludi per mia liter-ŝanĝa ĉifro/kodo. Neniu volis ludi; tio ne estis tre surprize. Sed kio iom surprizis min estis, kiel longe ili diskutis pri tio, ĉu ĝi estas ĉifro aŭ kodo, kaj kiel difini "ĉifro" kaj "kodo"!
lagtendisto (显示个人资料) 2014年11月1日下午9:39:39
sergejm:Sed se la aŭtoro estas hispanlingva komencanto, jes, li povas miksi morgaŭ kaj matene, kaj verŝajne tia estas la supra propozicio.Ankaŭ denaska germano povus 'konfuzi' tion: 'Heute Morgen bin ich um 9 aufgestanden' = 'Hodiaŭ matene mi leviĝis je 9 horo.' Vorton 'Morgen' oni povus uzi kia adverbo kaj substantivo.
airsymphony (显示个人资料) 2014年11月4日下午2:12:26
Ankaŭ iam mi pripensis pri tio.
Komence, Kiam mi parolis en Esperanto,
ofte Mi ekmemoris vortojn en Angla lingvo
kvankam mi ne bone parolas en Angla Lingvo.
Poste, pli kaj pli mi forgesis Anglajn vortojn!!
Kaj Nuntempe, Kiam mi devis paroli en KoreaLingvo(Mi estas koreulo), ofte mi misRespondis al aliulo en Esperanto.
Supoze, Ankaŭ mi havos spertojn kvazaŭ Vi.
(Mi maldiligente lernis Esperanton Dum kelkaj monatoj. Tamen iom ofte uzis.)
Rujo (显示个人资料) 2014年11月4日下午3:27:59
zaragorti:... Kiam oni eraras mi pensas, ke ofte pli ĝentile estus helpi pro privata mesaĝo.Mi opinias ke vi ne devas ĉagreniĝi pro tio. Per privata mesaĝo, nur vi profitos la klarigojn de ĉiuj kiuj volas helpi vin. Per publika mesaĝo, ĉiuj profitos la instruadon.
Elkorajn salutojn!