Mensagens: 17
Idioma: Esperanto
zaragorti (Mostrar o perfil) 26 de outubro de 2014 08:36:48
Interesas al mi viajn spertojn. Eble la konstato estas, kiam oni Esperante parolas al samnaciuloj, forgesinta, ke ili ne komprenas? Au, kiam oni momente forgesas vorton en sia nacia-lingvo, sed scias la vorto en Esperanto? Aŭ, kiam oni unue pensas en Esperanto kaj poste tradukas al sia nacia lingvo?
Kiel vi pensas? Kiam vi pensas, ke vi fariĝis aŭ fariĝos plenumita esperantisto?
[Kiel ĉiam, pardonu miajn erarojn. Mi ne pensas tute Esperante kaj mi ankoraŭ laciĝas per ne dormi!]
antoniomoya (Mostrar o perfil) 26 de outubro de 2014 12:25:22
Laŭ mi, tio tradukiĝas ankaŭ per la kapablo esperantigi iun ajn ĉiutagan nacilingvan frazon.
Amike.
Christa627 (Mostrar o perfil) 27 de outubro de 2014 18:38:58
ĉevino:Kiam estas oni tute Esperantisata?Kompreneble "Esperantisata" ne estas vorto. Memevidente estas simpla mistajpaĵo. Persono kiu ne sufiĉe dormis facile mistajpas.
Oni plibone estu plene esperantigita...
Mi ofte faras al mi demandon similan al la via. Mi scias, ke mi estas Esperantisto. Sed, mi volas fariĝi fluparolanto. Kiel scii, kiam mi estas?
Mi pensas, ke unu el la plej gravaj aferoj estas, ke oni pensas rekte en Esperanto, sen traduki de alia lingvo. Tion mi jam faras; iufoje, mi pensas pri io en Esperanto, kaj unu el miaj familianoj subite venas, kaj diras ion al mi en la angla, kaj mi ne povas tuj respondi, ĉar mi unue elpensas respondon en Esperanto, sed scias, ke ili ne komprenas tion, do mi silentas.
Krome, oni komencas senti, kie estu akuzativo, kie oni uzu 'si(n),' kaj similaj aferoj. Oni ne ĉiam devas konscie pensi pri tio, sed faras tiajn gramatikerojn nature, kaj malofte eraras. Tion mi ne perfekte faras. Mi ofte, precipe se mi lacas, senpense metas akuzativon ĉe iu ajn substantivo, kiu estas ĉe la fino de frazo. Aŭ mi forgesas ĝin, precipe se io interrompas mian pensfluon, ekzemple, se mi devas serĉi vorton en vortaro meze de frazo.
Kaj oni povu diri ion ajn; tio estas, esprimi iun ajn senton, ideon, informon, ktp. Tie estas mia plej granda manko; mankas al mi vortprovizo por multaj ĉiutagaj aferoj. Mi kredas, ke grandparte kulpas la fakto, ke mi uzas Esperanton nur interrete, kaj pri multaj ĉiutagaj aferoj oni ĝenerale ne parolas interrete. Do, mi povas diskuti religion aŭ politikon, mi povas paroli pri vojaĝado aŭ la vetero. Sed pri la diversaj iloj kaj aliaj aferoj en, ekzemple, la kuirejo, mi ne povas paroli, kaj mi ne scias la nomon por multaj vestaĵoj, bestoj, manĝaĵoj, kaj domaj aferoj, ĉar mi ne bezonas paroli pri ili interrete.
Krome, oni povu facile kaj nature fari vortojn el radikoj, ekzemple, en la antaŭa alineo, mi faris la vortojn "senpense" kaj "pensfluo." Mi ne memoras vidi tiujn vortojn antaŭe, kaj mia literum-kontrolilo ne rekonas ilin, sed ili estas regule formitaj, kaj, mi esperas, facile kompreneblaj.
Tio estas mia ideo pri tio, kiam oni estas fluparolanto de Esperanto. Kompreneble, oni povas esti vera Esperantisto antaŭ tiam.
Christa627 (Mostrar o perfil) 27 de outubro de 2014 18:42:56
zaragorti:Ekzemple, hodiaŭ morgaŭ, miaj filoj vekis min tre frue...Verŝajne vi volas diri, "hodiaŭ matene," ĉar "hodiaŭ morgaŭ" estus angle "today tomorrow;" ne estas en Esperanto kiel en la hispana, en kiu "mañana" povas signifi aŭ "morgaŭ" aŭ "mateno."
sergejm (Mostrar o perfil) 28 de outubro de 2014 05:38:19
Christa627:hodiaŭ morgaŭ povus esti rusismo, kaj signifas hodiaŭ aŭ morgaŭ. Tiuj estis oftaj en frua Esperanto.zaragorti:Ekzemple, hodiaŭ morgaŭ, miaj filoj vekis min tre frue...Verŝajne vi volas diri, "hodiaŭ matene," ĉar "hodiaŭ morgaŭ" estus angle "today tomorrow;" ne estas en Esperanto kiel en la hispana, en kiu "mañana" povas signifi aŭ "morgaŭ" aŭ "mateno."
Sed se la aŭtoro estas hispanlingva komencanto, jes, li povas miksi morgaŭ kaj matene, kaj verŝajne tia estas la supra propozicio.
Propozicio kun la "rusa" hodiaŭ morgaŭ:
Hodiaŭ-morgaŭ miaj filoj revenos hejmen.
Christa627 (Mostrar o perfil) 28 de outubro de 2014 19:02:09
sergejm:"Hodiaŭ aŭ morgaŭ miaj filoj vekis min" ne havas sencon. Krome, la hispana estas en la listo de lingvoj en lia profilo. Do, jes, verŝajne li volas diri "hodiaŭ matene."Christa627:hodiaŭ morgaŭ povus esti rusismo, kaj signifas hodiaŭ aŭ morgaŭ. Tiuj estis oftaj en frua Esperanto.zaragorti:Ekzemple, hodiaŭ morgaŭ, miaj filoj vekis min tre frue...Verŝajne vi volas diri, "hodiaŭ matene," ĉar "hodiaŭ morgaŭ" estus angle "today tomorrow;" ne estas en Esperanto kiel en la hispana, en kiu "mañana" povas signifi aŭ "morgaŭ" aŭ "mateno."
Sed se la aŭtoro estas hispanlingva komencanto, jes, li povas miksi morgaŭ kaj matene, kaj verŝajne tia estas la supra propozicio.
Propozicio kun la "rusa" hodiaŭ morgaŭ:
Hodiaŭ-morgaŭ miaj filoj revenos hejmen.
antoniomoya (Mostrar o perfil) 28 de outubro de 2014 19:12:08
zaragorti:Ekzemple, hodiaŭ morgaŭ, miaj filoj vekis min tre frue, saltante sur mia lito.Ekde la unua fojo mi legis tiun frazon, mi supozis sen nenia dubo ke temis pri erareto de bonvola komencanto, kiu fakte volis diri "hodiaŭ matene". Mi ne kredis ke tiu fakto, tiel evidenta por ĉiu progresanto, estigus ian ajn diskuton.
Amike.
zaragorti (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2014 21:46:30
Christa627: Verŝajne vi volas diri, "hodiaŭ matene," ĉar "hodiaŭ morgaŭ" estus angle "today tomorrow;" ne estas en Esperanto kiel en la hispana, en kiu "mañana" povas signifi aŭ "morgaŭ" aŭ "mateno."Kiel vi prave skribis, "Persono kiu ne sufiĉe dormis facile mistajpas".
zaragorti (Mostrar o perfil) 29 de outubro de 2014 23:02:29
Mi sentas min iomete trompita, kial el miaj mesaĝoj ĝis nun mia sperto estas, ke estas eta distanco inter la korektado kaj la kritiko. Kiam oni eraras mi pensas, ke ofte pli ĝentile estus helpi pro privata mesaĝo.
Sed mi ne malkuraĝiĝos. Mi daŭre provas atingi mian celon pri Esperanto, por la interna ideo kaj por la beleca de la lingvo. Espereble, dum mi plibonigiĝas, mi neniam mokos de aliaj, kaj mi daŭriĝos ĉiam sindona kaj zorganta de la komencantoj.
jgbenitez (Mostrar o perfil) 30 de outubro de 2014 00:54:28
Laŭ mia opinio, oni estas tute "Esperantisata" kiam oni preskaŭ ne bezonas vortarojn, aŭ tradukilon. Kaj kiam oni tute komprenas kiel uzi akuzativon.-- Mi ankoraŭ ne estas tute esperantigita. Sed, estas mian intencon.
P.D.: Mi pensas plirapide esperante, kiam mi estas mariĥuan-fumata.