본문으로

[Filmeto-serio] Korveto kaj Dinamito

글쓴이: Rangel_Castro, 2014년 10월 26일

글: 5

언어: Esperanto

Rangel_Castro (프로필 보기) 2014년 10월 26일 오전 9:00:21

Saluton! Mi volas prezenti al vi mian novan projekton.
"Korveto kaj Dinamito" estas filmeto-serio en esperanto kreita de mi kaj de mia frato. =)
Ankoraŭ nur la enkonduko estas preta sed nepre spektu ĝin por scii pliajn detalojn kaj helpi pri ĝia diskonigo!

Klaku ĉi tie por spekti ĝin!

Se vi havas konton ĉe Jutubo, ne hezitu ŝati ĝin kaj aboni nian kanalon.
Ĝis nun eblas aktivigi la subtekstojn en la portugala kaj en esperanto.
Ni planas havigi al ĝi ankaŭ subtekston en la angla kaj en la hispana tamen ni bezonas ies helpon.
Ĉu la dinamito eksplodos? xD

Dankon! Ĝis!

Rangel_Castro (프로필 보기) 2015년 4월 4일 오후 1:49:45

Klaku ĉi tie por spekti la unuan epizodon! Mi esperas, ke vi ŝatos. hahaha xD

Rangel_Castro (프로필 보기) 2015년 12월 25일 오후 6:55:56

Per esperanto kaj Feliĉigan novan jaron estas la nomoj de la du laste alŝutitaj filmetoj. ridego.gif

Rangel_Castro (프로필 보기) 2016년 5월 10일 오전 11:15:18

Estos evento en Helsinki, Finnlando, en kiu esperantistoj diskonigos esperanton. Se vi povos, sendu al ili poŝtkarton por ke ili montru al la publiko, ke Esperanto vivas. ridego.gif
La adreso estas en la priskribo, sed hastu, ĉar la evento okazos en la 28-a kaj 29-a de majo.

Klaku sur ĝia titolo por spekti filmeton pri tio:
Sendu poŝtkartojn al Finnlando!

Se vi ŝatas la filmetojn, ne forgesu aboni la kanalon. ^^

Regis_Castro (프로필 보기) 2017년 7월 5일 오전 12:41:31

https://youtu.be/Qecen1_FNZQ
Filmeto de la poemdeklamo de Eliza Nelly Mbembi ĉe la evento "Literatura de Refúgio", en Kuritibo, Brazilo. Estas subteksto en esperanto kaj en la portugala.
Post longa malaktiveco ni provas reaktivigi la kanalon. ^^

다시 위로