Al la enhavo

Unu sola guto la glason plenigas!

de Pino, 2014-oktobro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Pino (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 08:01:24

Kiel vi alivorte esprimus la precipan ideon de ĉi tiu proverbo?

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 08:51:18

Rusaj proverboj:
Kopeko ŝparas rublon.
Guto ŝtonon ronĝas

oreso (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 09:20:37

Pino:Kiel vi alivorte esprimus la precipan ideon de ĉi tiu proverbo?
Angla:
La pajlero kiu rompas la kamelan dorson?

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 18:36:35

Pino:Kiel vi alivorte esprimus la precipan ideon de ĉi tiu proverbo?
Por sukcesi en io, necesas komenci sian laboron de malgranda afero (aĵo). Ajna granda aĵo konsistas el multaj malgrandaj aĵoj. Ĉiu malgranda aĵo estas tre valora por granda rezulto.

Reen al la supro