Mesaĝoj: 101
Lingvo: Esperanto
kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-novembro-25 15:17:35
Christa627:Ankoraŭ neniu el vi pruvis evoluon. Vi ne eĉ pruvis, ke evoluo fizike eblas, eĉ malpli, ke ĝi vere okazis. Vi nur asertadas senpruve, nomas homojn "idiotoj", kaj direktas al Guglo kaj Vikipedio! Reaserti, ke kreismo estas absurda kaj kreismanoj estas idiotoj pruvas nenion. Mi senpacienciĝas!Simple legu tekstlibron de biologio, aŭ specife pri la evoluo mem. Ĉi forumo ne estas taŭga ejo por pruvi ion ajn pri evoluo, aŭ pri ĉio ajn. Tiaj libroj enhavas ligilojn/citaĵojn de sciencaj dokumentoj, kaj vi povas spuri ĉiun aserton de la libroj al iliaj devenoj en sciencaj esploroj. Ĉi tia spurebleco tute ne eblas kun kreistaj libroj/teorioj.
Se vi kredus miajn vortojn, mi rakontus al vi pri la retrovirusa DNA kiu estas trovita en la DNA de multaj specioj. Ĉi tiu DNA eniĝas la sperma/ova DNA de bestoj/homoj, kiuj estas infektita de la viruso. Iliaj gefiloj tiam havas novan DNA de la viruso en ilia DNA. Oni trovas la sama retrovirusa DNA en simioj, bovoj, hundoj, ktp., kaj la "arbo" bildo/grafikaĵo farita de la sama DNA tute kunsentas kun la antaŭe kreita "arbo da vivo" farita de fosilioj kaj de radioaktiva datado.