К содержанию

Traduko el franca

от Crave, 29 октября 2014 г.

Сообщений: 13

Язык: Esperanto

Crave (Показать профиль) 29 октября 2014 г., 14:14:58

Bonan tagon,

Mi estas franca kaj esperanta komencanto. Por bonigi mian nivelon, mi volas traduki francajn tekstojn al esperanto. Sed mi ankaŭ volas fari utilan verkon, do elekti netradukitajn tekstojn.

Ekzemple, mi serĉetis en la interreto "Le spleen de Paris - Petits poèmes en prose" de Charles Baudelaire (proksimume "La melankolio de Parizo - Prozaj etaj poemoj" ) sed mi ne trovis ĝin. Ĉu ĝi ekzistas en esperanto? Kaj kie mi povos meti la tradukon kiam mi finos ĝin? Ĉu en Wikifontaro?

Dankon por via helpo!

Ĵozef

Crave (Показать профиль) 29 октября 2014 г., 15:19:42

"Traduko el la franco"

Mi bone komencis...

Simon_Gauvain (Показать профиль) 30 октября 2014 г., 9:10:43

Saluton Ĵosef,

Se temas nur pri plibonigi vian lingvonivelon, vi povas simple elekti poemojn kiuj plaĉas al vi, jam tradukitaj aŭ ne, kaj prezenti vian laboraĵon en tiu ĉi forumo. Se vi deziras aldoni la francajn fontotekstojn por kontroligi la tradukon, la franclingva forumo pli taŭgus.

Balbutanto (Показать профиль) 30 октября 2014 г., 14:41:55

Crave:Ĉu ĝi ekzistas en esperanto? Kaj kie mi povos meti la tradukon kiam mi finos ĝin
Ja ekzistas ĝi: https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Spleno_de_Parizo. Ŝajne, ĝi estas havebla ĉe UEA (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1813)

Crave (Показать профиль) 30 октября 2014 г., 20:11:57

Dankon Simon kaj Balbutanto.

Do mi devas trovi alian tekston... Prefere kion malpli konatan. Se vi havas ideojn de mallongajn tekstojn, mi interesiĝas. Eble artikolojn de la Vikipedio.

Ĝis

Crave (Показать профиль) 31 октября 2014 г., 8:59:19

Mi hieraŭ kontribuis al ĉion artikolon en la Vikipedio (tradukaĵo el la franclingva kaj hispanlingva versioj) :

Pri la amo kaj aliaj demonoj (Hispane: Del amor y otros demonios) estas novelo de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez. Ĝi publikiĝis en 1994.

En 1949, dum antaŭkonstrua historiserĉo, inter la murbazoj de la malnova monaĥinejo de Santa Clara, en Cartagena de las Indias, oni trovis tombegon. Tie estis la korpo de junulino, kies hararo mezuris pli ol dudek metroj. Tiel komence, la verkisto kunportas onin al la mezo de la dekoka jarcento, kiam oni renkontas la knabinon Sierva María de Todos los Ángeles, kies tombego troviĝis.

Post la blokado de Cartagena de las Indias, en la vicreĝujo de la Nova-Granada, rabia hundo kreas panikon en la havenkvartalo. Sierva María, idino de la markizo de Casalduero, mordiĝas. Eĉ sen malsansignoj, oni kreas ŝi estas malsana. Sed la tempo pasas kaj nenio okazas. Sole la markizo, kio antaûe lasis liaj sklavoj zorgi la knabinon, nun volas uzi ŝin por plibonigi lian famon, kion diboĉo difektis.

Sed li malkovras ke lia idino parolas diablajn lingvojn (fakte afrikajn lingvojn de la sklavoj), ke dum diablaj posediĝoj obscene dancas (sklavaj dancoj), ke ligas kun la diablo (ĉar ŝi surhavas kolĉenojn de la sklava religio). Do li demandas al la episkopo Don Toribio de Cáceres y Virtudes, kion li dovos fari. Por gvidi lin en lian pento, la episkopo ordonas, ke li lasas la knabinon en la monaĥinejo de Santa Clara, kie la pastro Cayetano Delaura ekzorcos ŝin.

Sed la pastro kaj la junulino interamiĝas. Kiam la estroj de la pastro malkovras tion, ili sendas lin al leprejo kaj provas ekzorci ŝin. Tiuj maltraktoj fine mortigas ŝin, kvankam la livro diras, ke ŝi mortiĝas pro amo.

La 4-an de marto 2008 premieris la opero de Péter Eötvös Pri la amo kaj aliaj demonoj (angle: Love and Other Demons en la Glyndebourne Festival.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Pri_la_amo_kaj_aliaj...

amigueo (Показать профиль) 14 ноября 2014 г., 17:38:17

"(KOREKTO aŭ KOMENTO)"
hararo mezuris pli ol dudek metrojN. (miakaze: DUONDA METROJN)
verkisto kunportas onin (publikiĝis = ONIIĜIS)
li kaj la junulino interamiĝas (INTERAMAS)
La 4-an de marto 2008 (2008mt4)

MI APLAŬDAS VIAN INICIATON TRADUKAN ridulo.gif

Crave (Показать профиль) 15 ноября 2014 г., 0:12:07

Dankegon Amigueo ! Mi morgaŭ korektos la Vikipedian artikolon.

Sed bonvolu klarigi al mi ke signifas "oniiĝi".

Ĝis

sudanglo (Показать профиль) 15 ноября 2014 г., 9:52:09

AVERTO: Amigueo estas petola maliculo. Ne tro fidu liajn mesaĝojn, kiuj ofte estas malseriozaj, kaj malhelpemaj.

Tamen li pravas indikante ke oni diras pli ol x metrojn por longo aŭ larĝo. La haroj estis pli ol x metrojn longaj. Mezuri laŭ PIV estas transitiva, oni mezuras ion per mezurilo.

Sed la pastro kaj la junulino interamiĝas - la pastro kaj la junulino enamiĝis - la pastro kaj la junulino amis unu la alian?

Tamen oni diras interamikiĝi

amigueo (Показать профиль) 15 ноября 2014 г., 12:25:57

sudanglo:AVERTO: Amigueo estas petola maliculo. Ne tro fidu liajn mesaĝojn, kiuj ofte estas malseriozaj, kaj malhelpemaj.
Tamen li pravas indikante ke oni diras pli ol x metrojn por longo aŭ larĝo. La haroj estis pli ol x metrojn longaj. Mezuri laŭ PIV estas transitiva, oni mezuras ion per mezurilo.
Sed la pastro kaj la junulino interamiĝas - la pastro kaj la junulino enamiĝis - la pastro kaj la junulino amis unu la alian?
Tamen oni diras interamikiĝi
malica? kiam oni solvas unu problemon, rimarkas plur nesolvitajn problemojn.

pli ol dek metrojn longa hararo?, miakaze nur duonda metrojn longa aŭ iom pliola.

"interamiĝis" ĝustas, mi komprenis mise ke ilis amis unu la alian aŭ estis enreciprokamaj, eĉ engedormaj (eĉ dum gestari).

mi ŝatas vortojn "enamiĝi" "elamiĝi" "enlitiĝi" "ellitiĝi".
kial? ĉar afikso signifanta "komenci agi sen sursalto implicata" iĝas ne tiom manka. oni diras "ekami" "malekami" kaj la nuanco estas kvazaŭ tusi, terni, akcidenti, tordiĝi maleolon. malek el manko!

Наверх