Til indholdet

تن لأ مصندصن ظتنذس نصظأ ستنطص

af amigueo, 30. okt. 2014

Meddelelser: 8

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 30. okt. 2014 17.05.09

تن لأ مصندصن ظتنذس نصظأ ستنطص
طرأ لأ مصندص ذرأس فصرطأ ظصكص
قتر فلحغذلصي دت فأثذلأ ظتنطص
نحن دت لصكص فلحغح جذ أل لصكص

vi divenis, amikoj: mi demandas kiel 1/transkribi esperantajn tekstojn per araba alfabeto kaj kiel 2/transkribi arabajn tekstojn per esperanta alfabeto.

cele? alproksimigi reciproke araban kaj esperantan kulturojn.

antaŭdankon vian malavaran kunlaboron ridulo.gif

utku (Vise profilen) 20. nov. 2014 21.42.39

b = ب
c = ڝ
ĉ = چ
d = د
f = ف
g = گ
ĝ = ج
h = ه
ĥ = خ
j = ي
ĵ = ژ
k = ك
l = ل
m = م
n = ن
p = پ
r = ر
s = س
ŝ = ش
t = ت
ŭ = و
v = ۋ
z = ز

Vokaloj estas skribitaj per "harakoj", kiujn oni metas sur/sub la antaŭan konsonanto.

a = ً (tanŭiin - fath̬a)
e = َ (fath̬a)
i = ِ (kasra)
o = ٚ (tanŭiin - d̬amma)
u = ُ (d̬amma)

ا estas nula konsonanto, por skribi vokalojn antaŭe ne ekzistas konsonanto.

Cxi tie ڝ kaj چ kaj گ kaj ژ kaj پ kaj ۋ ne ekzistas en la araba, sed troviĝas en aliaj lingvoj, kiuj uzas arabdevenajn alfabetojn.

يَن مًللٌنگً پرٌۋٌ يَ تًيپِ اَسپَرًنتٌن پَر اًرًبً اًلفًبَتٌ

Kaj Esperanto, kaj la araba havas 28 literojn, do eblus konstrui litero-al-literan alfabeton ne uzantan harakojn, sed tiam multaj simboloj tre malproksimiĝus de iliaj veraj sonoj.

utku (Vise profilen) 21. nov. 2014 12.02.12

La inverso ne estas simpla tasko. Ekzistas multaj standardoj neperfektaj por skribi la araban latine. Jen mia neperfekta propono, al kiu volas skribi araban tekston en esperanta alfabeto:

Por ĉiuj formoj de “hamza” (ء, أ, ؤ ktp.), oni uzu apostrofon (‘), tamen “hamzatu al ŭas̬l” (araboj komprenas tion) ne estas indikata. Por memstaraj vortoj, indiki komencan hamza-on, lastan haraka-on kaj inan t-on ne estas deviga (ekzemple; hamza anstataŭ hamzatun, akbar anstataŭ ‘akbaru).

Jenaj literoj estas senproblemaj:
ا = a
ب = b
ت = t
ج = ĝ
خ = ĥ
د = d
ر = r
ز = z
س = s
ش = ŝ
غ = g (tamen tre malsimila ol esperanta g)
ف = f
ك = k
ل = l
م = m
ن = n
ه = h
و = ŭ, u (se estas uzata kiel konsonanto ŭ, se estas uzata kiel longigilo u)
ي = j, i (simile je و)

Por jenaj du sonoj ne ekzistanta en Esperanto, nia fama ĉapelo okupiĝas.
ث = t̂ (th de la angla)
ذ = d̂ (dh)

Kaj jenaj konsonantoj estas malantaŭaj versioj de ekzistantaj sonoj, por distingi ilin mi uzas inversan ĉapelon.
ح = h̬
ص = s̬
ض = d̬
ط = t̬
ظ = z̬
ع = a̬ (aŭ ĉu ă estas pli bona)
ق = k̬ (=q)

Kaj la ĉefaj haraka-oj:
َ (fath̬a) = a (tamen la vera sono estas inter e kaj a)
ُ (d̬amma) = u
ِ (kasra) = i
ً, ٌ, ٍ (tanŭiin-oj) = -an, -un, -in
ْ (sukuun) = ne estas indikata
ّ (ŝadda) = duobligo de ligata konsonanto
ٰ (’alif ĥanĝarijja) = â (longa a)

Fakte tio ne estas transkribado, sed transliterado. Do ne eblas ĝin rekte legi, se oni ne scias pri fonetikaj fenomenoj de la araba. Kelkaj ekzemploj estas:
- Se samaj aŭ malsamaj du vokaloj estas apudaj, nur la unua estas legata, kaj ĝi estas legata longe.
- Se iu vorto finiĝas kun vokalo, kaj alia komencas kun vokalo, nur la unua vokalo estas legata, kaj ne longe.
- Se vorto komencas kun d, d̂, d̬, n, r, s, s̬, ŝ, t, t̂, t̬, z aŭ z̬; la l de la artikolo al, estas legata kvazaŭ kiel tiu sono (t.e. ad, ad̂, ad̬, an, ar, as, as̬, aŝ, at, at̂, at̬, az aŭ az̬).
- Se oni finiĝas legi, ĝenerale (ekzistas multaj ekceptoj) oni ne legas la lastan haraka-on, kaj oni legas inan t-on kiel h. En araba teksto oni povas scii, kiu t estas ina, sed tiu transliterado ne indikas tiun.
- Ekzistas reguloj pri kiam longigi normalaj u aŭ i, post la litero h.
- En kelkaj situacioj, oni eĉ plie longigas jam longajn vokalojn.
- Oni legas n kiel m, post b aŭ m.
- ktp…

Multegaj da kromaj reguloj (kiuj ĉefe devenas de reguloj de taĝŭiid) ekzistas.

Mi ekzempligas la transliteradon per “fatihah” el korano, ĉar se oni volas testi tiun metodon aŭskultante, ĝi estas rete faciltrovebla. (Bonvolu korekti erarojn se ekzistas!)

TRANSLITERADO: SUURATU AL FAATIH̬ATIN
Bismi allâhi al rah̬mâni al rah̬iimi
Al h̬amdu lillâhi rabbi al a̬aalamiina
Al rah̬mâni al rah̬iimi
Maaliki jaŭmi al diini
’ijjaaka naa̬budu ŭa ’ijjaka nastaa̬iinu
Ihdinaa al s̬iraat̬a al mustak̬iima
S̬iraata allaẑiina ’ana̬amta a̬alajhim gajri al magd̬uubi a̬alajhim ŭa lâ al d̬aalliina

Krome, eblas preferi transkribadon, ol transliteradon. Mi ne skribas pri tion, vi povas kompreni sur ekzemplo. Kvankam kelkaj nuancon (kiel longeta m, n miksata en j ktp.) ne estas indikata, nun ĉiu povas legi la tekston sufiĉe ĝuste. Krome, la skribanto devas antaŭdecidi kiam paŭzi, ĉar la loko de paŭzo ŝanĝus legadon.

TRANSKRIBADO: SÛRATU-L-FÂTIH̬AH
Bismi-llâhi-r-rah̬mâni-r-rah̬ı̂̂m
Al-h̬amdu lillâhi rabbi-l-a̬âlamı̂̂n
Ar-rah̬mâni-r-rah̬ı̂̂m
Mâliki jaŭmi-d-dı̂̂n
Ijjâka naa̬budu ŭa ijjâka nastaa̬ı̂̂n
Ihdina-s̬-s̬irât̬a-l-mustak̬ı̂̂m
S̬irât̬a-llaẑîna ana̬amta a̬alajhim gajri-l-magd̬ûbi a̬alajhim ŭa la-d̬-d̬â̂llı̂̂n

Noto: Ĉapeloj kaj inversaj ĉapeloj bone aspektas en kelkaj tiparoj (kiel Calibri, Segoe, Times), sed malbone en kelkaj (kiel Arial, Verdana kaj en tiu de lernu!). Tiam oni uzu, laŭ esperanta tradacio, x- kaj w-sistemon: d̂ = dx, d̬ = dw ktp.)

amigueo (Vise profilen) 21. nov. 2014 17.21.16

dankegon, kara utku, mi nun lernas la unuan parton (esperanto en araban alfabeton) antaŭ ol plu diri. dankal homoj kiel vi esperantlando estas altira kunlaborema komunumo!!
mi esperas ke uzantoj ĉiutagaj de araba alfabeto bone profitos vian donacon, kaj eble opinios pri plibonigoj. denove, dankegon al utku!! ridulo.gif

amigueo (Vise profilen) 22. dec. 2014 14.33.33

amiko demandis: kiomda eo-parolantoj en arabalfabetaj landoj?
pluse, mi demandas: kiuj forumoj interas ilin?

antaŭdankon!

utku (Vise profilen) 23. dec. 2014 08.03.50

Mi ne scias, sed laŭ mia observo, ekzistas tre malmultaj esperantistoj en arabaj landoj. Eble la plej malforta regiono de Esperanto en la mondo estas "Arabujo". Mi nur havas scion de kelkaj esperantistoj en okcidentaj arabaj landoj (ekzemple en Maroko kaj Tunuzio).

Tamen, ekzistas ne-arabaj landoj, kie uziĝas araba alfabeto, kaj esperanto estas pli vigla. Ekzemple, Irano estas unu el gravaj landoj en historio de Esperanto, tie ekzistas multaj esperantistoj. Krome, niaj Pakistanaj amikoj (kiuj ankaŭ uzas araban alfabeton) ŝajnas sufiĉe aktivaj.

Pri arabaj landoj, ankaŭ mi scivolas. Se oni plie scias pri ili, bonvolu informi nin.

amigueo (Vise profilen) 13. jan. 2015 15.33.52

اًل لً تٚمبٚ-مٚنُمَنتٚ دَ فَلِپَ٢ اَن سَۋِللً

يَ دِاٚ ۋَرً، يَن كٚنسترُ' اِمپٚنً

پٚر پٚۋِ جِن پرِسكرِبِ مِ اَچ پًگُس

چُ اٚنِ پلِ دً لُكسً بَل' اِمًگُس

پٚر چِ مٚنُمَنتَگٚ مِرٚ-دٚنً ؟

پرٚ يَزُاٚ-كرِستٚ ، چِاُ پَڝٚ شتٚنً

ترَزٚرٚن كٚستًس ... هٚ، سَ نُر نَ اًگُس

دَترُاَ تَمپ' كًي چِاًم جِ فٚرۋًگُس

دَ ۋِ ، سَۋِللً ، پٚمپً كِاَل رٚمً

مِ ۋَتًس : لً اًنِمٚ دَ ل' مٚرتِنتٚ

سِن تِرِس تِاَن چِ، پٚرتَمپَ لًسِس

لً پًرًدِزٚن، كِاَ لِ اَتَرنًس

فًنفًرٚنُلٚ دِرِس كُن ۋٚچ-تِنتٚ

سٚلدًتٚ، ۋِ يً پرًۋًس- كًي اَمفًزِس

سَ اِاُ مًلٚن دِرًس، مِ لِن ستَرنًس .

پرٚۋٚك-اٚكُلَ پًشِس

برًۋًچَ سِاًن گلًۋٚن لِ اَكتُشِس

پلُ اِرِس پًۋَ... كًي نَنِ' اٚكًزِس

ترًد: فَرنًندٚ دَ دِاَگٚ . "سَنتَمپً سِمفٚنِاٚ". مًدرِد ، ١٩٨٧

amigueo (Vise profilen) 19. jan. 2015 20.47.27

por bone ordigi la silabojn kaj vortojn livene,
mi devas uzi gmail kaj meti fine de ĉiu paragrafo livenan karakteron.
ĉu iu scias kiu estas la livena paragraffino? aŭ la livena punkto, aŭ la livena ekkriilo?

Tilbage til start