글: 1
언어: Esperanto
amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 30일 오후 5:37:43
Terurĉjo:demandu vin mem, kiuj ŝanĝoj okazis en esperanto dum ĝia historio krom akcepto de novaj radikoj? Neniujesperanto: diaspora lingvo! mi ne tiom profunde konas la historion de esperanto por juĝi, tamen, mi pensas ke eco de diasporaj lingvoj estas konservativeco. do, esperanto prie samas tiujn diaspor-identecilojn.
mi konjektas ke hebrea lingvo restis pli sensanĝa dum la longa diaspora epoko ol nuntempe, disponanta je teritoria ŝtato. ĉu vere?
alia faktoro estas religio: la konservativeco de la araba forte rilatas al religio.
eble esperanto kunigas ambaŭ faktorojn: komunumo disa sen alia ligilo ke lingvo, kaj ia religieco.