Al la enhavo

Kelke da / kelkaj

de nornen, 2014-oktobro-30

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-novembro-02 16:19:44

akueck:Krome: Se tia "Kelke da homoj sentas sin ..." estas erara, chu tiam ankau la demando: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?" estas erara?
Mi ne scias, ĉu erara aŭ ne erara, sed mi trovas ĉi tiun demandon iom malfacile komprenebla. Almenaŭ ĝenas min, ke la ekvilibro meze ĉanĝas, for de kvanto al individuaj agantoj. Eble temas pli pri subkomprenitaj stilaj konsideroj ol sintaksaj reguloj.
akueck:Okaze de jes: Chu oni anstataue demandu:
"Kiel multaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?"?
Mi preferus ĉi tiun.

akueck (Montri la profilon) 2014-novembro-02 17:17:39

Rugxdoma:
akueck:Krome: Se tia "Kelke da homoj sentas sin ..." estas erara, chu tiam ankau la demando: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?" estas erara?
Mi ne scias, ĉu erara aŭ ne erara, sed mi trovas ĉi tiun demandon iom malfacile komprenebla. Almenaŭ ĝenas min, ke la ekvilibro meze ĉanĝas, for de kvanto al individuaj agantoj.
Lau mi ne estas tia shangho. Temas pri karakterizajho de la homoj, kies nombro estas pridemandata au menciata. Oni povas ech vortigi sen subfrazo kaj sen "ili" jene: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj okaze de vidado je la suferoj de siaj najbaroj?"; respondo: "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj okaze de vidado je la suferoj de siaj najbaroj."

Por decidi, en kiaj okazoj "kelke da ..." estas en akordo kun la PMEGa logiko, oni bezonas kriteriojn pri tio, kiam temas pri individua, aparta afero kaj kiam ne. Ekzemple mi ne suksesas kompreni el lingva vidpunkto, kial principe kelke da homoj ja povas sidi en la chambro, sed ne sin senti la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-novembro-02 18:02:48

akueck:
Rugxdoma:
akueck:Krome: Se tia "Kelke da homoj sentas sin ..." estas erara, chu tiam ankau la demando: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?" estas erara?
Mi ne scias, ĉu erara aŭ ne erara, sed mi trovas ĉi tiun demandon iom malfacile komprenebla. Almenaŭ ĝenas min, ke la ekvilibro meze ĉanĝas, for de kvanto al individuaj agantoj.
Lau mi ne estas tia shangho. Temas pri karakterizajho de la homoj, kies nombro estas pridemandata au menciata. Oni povas ech vortigi sen subfrazo kaj sen "ili" jene: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj okaze de vidado je la suferoj de siaj najbaroj?"; respondo: "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj okaze de vidado je la suferoj de siaj najbaroj."
Tiuj demandoj ne ĝenas min. Oni povas ankaŭ uzi participon por eviti "ilin". Temas ankaŭ pri eviti subfrazon, ĉar nova frazo altiras atenton al la agado de la individuoj. Se oni volas akcenti la substancon, oni devas plej eble rapide preterpasi ĉiuj tiuj detaloj pri vidado, pri sufero, pri najbaro, kaj koncentri pri: glasoj da akvo -> statistiko pri homaj sentoj -> la elcento aŭ la nombro. Subfrazo tie ĝenas kaj malrapidigas la pensofluo.
akueck:Por decidi, en kiaj okazoj "kelke da ..." estas en akordo kun la PMEGa logiko, oni bezonas kriteriojn pri tio, kiam temas pri individua, aparta afero kaj kiam ne. Ekzemple mi ne suksesas kompreni el lingva vidpunkto, kial principe kelke da homoj ja povas sidi en la chambro, sed ne sin senti la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.
Se "lingva vidpunkto" signifas puran sintakson, la afero eble ne estas komprenigebla.

Reen al la supro