ไปยังสารบัญ

Esperanto forumo atingas 900 afiŝojn!

จาก whysea, 31 ตุลาคม 2014

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

whysea (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2014, 03:30:00

Hodiaŭ (30a Oktobro 2014), la forumo Verda-Chan atingis ĝian 900an afiŝon, post 7 monatoj de ekzisto. Dankon al tiuj el vi, kiuj subtenis ĝin! Ĝis la 1000a!

Redakto: 1000 afiŝoj nun!

whysea (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2014, 06:33:51

(Komencantoj estas bonvenaj!)

Simon_Gauvain (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2014, 10:33:15

Saluton, ĉu vi rimarkis ke en via "esperantlingva" forumo multaj gravaj instrukcioj aperas en la angla? Ekde la paĝosupro, ĉe la formularo, oni legas:

Name
Email
Subject
Comment
...

Kaj apud ĉiu mesaĝo: [Reply][Watch Tread]

Mi agordis mian retumilon por ke ĝi afiŝu prefere en esperanto la retpaĝojn, sed tio ne funkcias.
Ĉu tio estus solvebla? Mi eble estas tro harfendema, sed ekzistas samideanoj kiuj ne povas (aŭ ne volas) legi angle...
Tiodirite, la forumo ŝajnas amuza.

Regis_Castro (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤศจิกายน 2014, 04:47:51

Neniam antaŭe mi uzis tian forumon, do ĝi estas iomete stranga por mi.
Mi malkovris kelkajn interesaĵojn per ĝi kiel novajn filmetojn. ^^

whysea (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤศจิกายน 2014, 21:29:33

Simon_Gauvain:Saluton, ĉu vi rimarkis ke en via "esperantlingva" forumo multaj gravaj instrukcioj aperas en la angla? Ekde la paĝosupro, ĉe la formularo, oni legas:

Name
Email
Subject
Comment
...

Kaj apud ĉiu mesaĝo: [Reply][Watch Tread]

Mi agordis mian retumilon por ke ĝi afiŝu prefere en esperanto la retpaĝojn, sed tio ne funkcias.
Ĉu tio estus solvebla? Mi eble estas tro harfendema, sed ekzistas samideanoj kiuj ne povas (aŭ ne volas) legi angle...
Tiodirite, la forumo ŝajnas amuza.
Jes, pasinte mi tradukis la tutan instrukciaron, sed ŝajnas ke la agrodoj ŝanĝis. Estonte mi parolos kun la adminulo pri kiel ĝustigi tion. Dankon por viziti ridulo.gif

whysea (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤศจิกายน 2014, 21:23:01

Oni povas paroli sen nomo kaj sen krei konton en Verda-Chan.

whysea (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2014, 05:15:30

1000 baldaŭ...

whysea (แสดงโปรไฟล์) 13 พฤศจิกายน 2014, 05:50:45

1000!

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2014, 08:12:23

La ideo krei novan esperantan forumon estas ĉiam laŭdinda. Do, mi aplaŭdas vin por Verda-Chan.

Mi vizitis ĝin hodiaŭ kaj estis iom surpriza pro la enhavo. Estas multe da ekstremaĵoj kaj malbelaj vortoj. Verŝajne, tio estas neevitebla, se oni volas libera forumo. Sed mi ankaŭ kredas ke ĉiu forumo havas sian "etoson". Do, la etoso de via forumo ŝajnas al mi aparta - ne aparte bela aŭ aparte malbela, sed simple nekutima, malsimila al aliaj forumoj. Iuj estos feliĉaj tie, aliaj estos malkomfortaj. Neeviteble, ĉu ne? ridulo.gif

whysea (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2014, 20:50:45

raffadalbo:La ideo krei novan esperantan forumon estas ĉiam laŭdinda. Do, mi aplaŭdas vin por Verda-Chan.

Mi vizitis ĝin hodiaŭ kaj estis iom surpriza pro la enhavo. Estas multe da ekstremaĵoj kaj malbelaj vortoj. Verŝajne, tio estas neevitebla, se oni volas libera forumo. Sed mi ankaŭ kredas ke ĉiu forumo havas sian "etoson". Do, la etoso de via forumo ŝajnas al mi aparta - ne aparte bela aŭ aparte malbela, sed simple nekutima, malsimila al aliaj forumoj. Iuj estos feliĉaj tie, aliaj estos malkomfortaj. Neeviteble, ĉu ne? ridulo.gif
Jes, dankon por via honesteco pri via opinio. Estas vera ke mi volas preskaŭ tute liberan diskuton en Verda-Chan. Ĉi tie en Lernu, oni devas paroli afable kaj tolereme. Tio estas bona, laŭ mi. Sed mi ankaŭ subtenas ejojn en kiuj oni povas paroli tute libere, eĉ se tio allogas fiparolon.

กลับไปด้านบน