Към съдържанието

Poezia defio

от OlivarboFR34, 31 октомври 2014

Съобщения: 6

Език: Esperanto

OlivarboFR34 (Покажи профила) 31 октомври 2014, 10:30:31

En diversaj malnovaj poemoj, ekzemple en malnova irlanda poeziaĵo nomita "Ĉaskanto" (Laoi na Seilge) aŭ en antikva idilio de Teokrito "Kaprin-paŝtisto kontraŭ ŝafisto" (Theokritou aipolikon kai poimenikon), oni vidas du poetojn batali per poeziaj vortoj. Tiel dialogi estis tre malnova sed plaĉa arto. Ankaŭ la dialogo, sub formo de duvoĉa kanto, restas la principo de kantoj ĉe multaj popoloj, ekzemple de bretonaj kantoj nomataj "kan ha diskan". Eble tio povas esti ideo de konkurso por helpi nin plu skribi. Do se mi ĉi tie iom provokas vin, kompreneble ne estas serioze, nur poezie por ludi kaj distri. Delonge mi estis kaj restas malbona esperantoparolanto, vere ne gravas nia nivelo, plie plaĉas kune erari. Se oni volas, povas esti simpla regulo provi asonanci kaj aliteracii per kelkaj vortoj.


Poezia defio :

«  Hieraŭ la hor'
de sunradiaj ridoj
is kiam papilioj babilis
lume, kaj same la miel' de la tig' tanganta ;

estis kiam defiis
poeton alion
per finaj fonemoj por pentri la limon
kie hom' divenas diiĝe l'ultimon.

Nun la junuloj de l' mond' videoludas
stultiĝe manĝitaj de falsaj fibildoj
certe tro ravegaj !
Hodiaŭ adiaŭ al l' aed' kaj same al la am' !

Kiun do defius aliulon mi ?
Neniun mi vidas por ganton delev',
sed vi diru tamen kion vi kapablas :
antaŭ vi enteren,
jes, jen plantata l' lanc'.

Neniel min birdon vi ne povas kapti,
sed diru kiel vi
poezie elrevas,
kaj kiuj, sub nuboj aŭ sub sun', kiuj estas do vi,
kaj kia la Natur' nutranta
laŭ l' okuloj viaj.

Christa627 (Покажи профила) 31 октомври 2014, 19:00:51

Sidas mi ĉe komputil'
Por poezii Esperante.
Kio estus la util'
Uzi ĝin starante?

Paroli estas homa art'
Tion faras preskaŭ ĉiu;
Sed poemon sur la bikdokart'
Sendis mi al iu.

Per rimaj vortoj parolu ni,
pri diversaj temoj ĉiaj;
Kunmetu nun kun melodi',
Jen belaj kantoj niaj!

Dum niaj problemplenaj horoj
Loĝante sub la suno,
Bonas kanti pri la belaj floroj
kaj lumo de la luno.

Majnkrafton ludu mia frat';
Batalu li zombiojn;
Sed kantos mi kun ritma bat'
Kaj faros melodiojn.

Christa627 (Покажи профила) 01 ноември 2014, 03:48:57

La poetoj Grekaj
Dialogis ja per rimo.
Nun, por "muzikistoj" repaj
Tio estas la kutimo.

Altebrilas (Покажи профила) 01 ноември 2014, 19:32:59

Ĉar mi ne estas poeto
Skribas ĝin mi nur po eto.

OlivarboFR34 (Покажи профила) 03 ноември 2014, 09:08:38

Ĉu per vino, ĉu per strata repo,
nepopolmortiga batal'.
Certe mi pli vina, strata,
substela, reve eĉ tribeska.
Jen do bato la mia
liber-ĉevalide,
sen fer', ido de la Vastej'.

La Mondo tute plensidas
en la Esto, en la Formo.
Vi, l' Mondon formas la Estoj,
kaj jen pri Vi, Formo mia.

Eĉ se tiel la Estoj, ja,
kontraŭstare kontratas,
en la Festen' la legenda
finifine ekamikemas ili.

Pro tio, image, sovaĝema mi...
Ho tamburo, bat' unua
kor' de l' Tero la onia.
Kaj matene, kiel la viv', ekruĝa Sun' june historiiĝas.

Naskiĝas kvarpetale Flor', la njo-kosmobildet'.
Longa lingama Kaco, fajro,
procesiatas vilaĝe.

Kaj, ja por ni, ho, pluvpluve,
Tervirinen tuttute
ekamiradas li l' Ĉiel'.

Ie voĉ' eliri ja, kune,
por ne plu zombiumi obeante
je konvencioj, ĉu ne ?
Belaj provoj, kaj ankoraŭ ?
Floron kie hodiaŭ serĉi
se ĝi brilas ne ĉiam po ego ?

Al mi la druideskulo,
bonvolu tion klarigi,
kiel pansi mondsuferojn ekzemple ?
Antaŭ oni la Eto mondas.
Da hodiaŭaĵ' do pli lernigu al mi mi petas.

Simon_Gauvain (Покажи профила) 21 ноември 2014, 12:26:46

Alciono kara, fulmrapida birdo
Mi vin ofte vidis riverboatante
Blukolora strio oranĝsubstrekita
Flugas branĉ-al-branĉe, super akvo ŝprucas
Malproksimiĝante, ĉiam netuŝebla
Kion do vi faras kiam min ne fuĝas ?

Обратно нагоре