Poezia defio
door OlivarboFR34, 31 oktober 2014
Berichten: 6
Taal: Esperanto
OlivarboFR34 (Profiel tonen) 31 oktober 2014 10:30:31
Poezia defio :
« Hieraŭ la hor'
de sunradiaj ridoj
is kiam papilioj babilis
lume, kaj same la miel' de la tig' tanganta ;
estis kiam defiis
poeton alion
per finaj fonemoj por pentri la limon
kie hom' divenas diiĝe l'ultimon.
Nun la junuloj de l' mond' videoludas
stultiĝe manĝitaj de falsaj fibildoj
certe tro ravegaj !
Hodiaŭ adiaŭ al l' aed' kaj same al la am' !
Kiun do defius aliulon mi ?
Neniun mi vidas por ganton delev',
sed vi diru tamen kion vi kapablas :
antaŭ vi enteren,
jes, jen plantata l' lanc'.
Neniel min birdon vi ne povas kapti,
sed diru kiel vi
poezie elrevas,
kaj kiuj, sub nuboj aŭ sub sun', kiuj estas do vi,
kaj kia la Natur' nutranta
laŭ l' okuloj viaj.
Christa627 (Profiel tonen) 31 oktober 2014 19:00:51
Por poezii Esperante.
Kio estus la util'
Uzi ĝin starante?
Paroli estas homa art'
Tion faras preskaŭ ĉiu;
Sed poemon sur la bikdokart'
Sendis mi al iu.
Per rimaj vortoj parolu ni,
pri diversaj temoj ĉiaj;
Kunmetu nun kun melodi',
Jen belaj kantoj niaj!
Dum niaj problemplenaj horoj
Loĝante sub la suno,
Bonas kanti pri la belaj floroj
kaj lumo de la luno.
Majnkrafton ludu mia frat';
Batalu li zombiojn;
Sed kantos mi kun ritma bat'
Kaj faros melodiojn.
Christa627 (Profiel tonen) 1 november 2014 03:48:57
Dialogis ja per rimo.
Nun, por "muzikistoj" repaj
Tio estas la kutimo.
Altebrilas (Profiel tonen) 1 november 2014 19:32:59
Skribas ĝin mi nur po eto.
OlivarboFR34 (Profiel tonen) 3 november 2014 09:08:38
nepopolmortiga batal'.
Certe mi pli vina, strata,
substela, reve eĉ tribeska.
Jen do bato la mia
liber-ĉevalide,
sen fer', ido de la Vastej'.
La Mondo tute plensidas
en la Esto, en la Formo.
Vi, l' Mondon formas la Estoj,
kaj jen pri Vi, Formo mia.
Eĉ se tiel la Estoj, ja,
kontraŭstare kontratas,
en la Festen' la legenda
finifine ekamikemas ili.
Pro tio, image, sovaĝema mi...
Ho tamburo, bat' unua
kor' de l' Tero la onia.
Kaj matene, kiel la viv', ekruĝa Sun' june historiiĝas.
Naskiĝas kvarpetale Flor', la njo-kosmobildet'.
Longa lingama Kaco, fajro,
procesiatas vilaĝe.
Kaj, ja por ni, ho, pluvpluve,
Tervirinen tuttute
ekamiradas li l' Ĉiel'.
Ie voĉ' eliri ja, kune,
por ne plu zombiumi obeante
je konvencioj, ĉu ne ?
Belaj provoj, kaj ankoraŭ ?
Floron kie hodiaŭ serĉi
se ĝi brilas ne ĉiam po ego ?
Al mi la druideskulo,
bonvolu tion klarigi,
kiel pansi mondsuferojn ekzemple ?
Antaŭ oni la Eto mondas.
Da hodiaŭaĵ' do pli lernigu al mi mi petas.
Simon_Gauvain (Profiel tonen) 21 november 2014 12:26:46
Mi vin ofte vidis riverboatante
Blukolora strio oranĝsubstrekita
Flugas branĉ-al-branĉe, super akvo ŝprucas
Malproksimiĝante, ĉiam netuŝebla
Kion do vi faras kiam min ne fuĝas ?