Al contingut

Dolĉaĵo aŭ diabletaĵo

de robbkvasnak, 1 de novembre de 2014

Missatges: 2

Llengua: Esperanto

robbkvasnak (Mostra el perfil) 1 de novembre de 2014 1.07.24

Hodiaŭ estas la festo de Haloveno en nia lando. Mi restas hejme por donaci dolĉaĵojn al la infanoj kiuj sonoras ĉe mia pordo. En la angla ili diras "Trick or Treat" - sed ĉar miaj najbaroj kvazaŭ nur ete scipovas la anglan - ili parolas aŭ la haitian aŭ la hispanan, ili diras "Triko Tri!" Ili estas en kostumoj kaj tiom amindaj! Mi pensis kiel diri tion en Esperanto kaj mi trovis: Dolĉaĵon aŭ Diabletaĵon". Kion vi pensas pri tio?
Morgaŭ estas la Festo de la Mortintoj - kaj ĉar multaj familioj en mia najbararo estas el Meksiko, ili festenos morgaŭ. Sekvonte jare mi volas meti flufolieton en la sakojn de la infanoj kun la dolĉaĵoj por klarigi Esperanton. Ĉu iu havas ideon kion mi povas skribi (hispane aŭ krejole)?

Clarence666 (Mostra el perfil) 1 de novembre de 2014 3.33.10

robbkvasnak:Sekvonte jare mi volas meti flufolieton en la sakojn de la infanoj kun la dolĉaĵoj por klarigi Esperanton. Ĉu iu havas ideon kion mi povas skribi (hispane aŭ krejole)?
- "Sekvonte jare" - cxu eblas skribi tiel? Mi skribus "sekvontjare" aux "venontjare" ...

- "flufolieton" - eble vi celis na "flugfolieton" ?

- Kion skribi? Forigu naciismon, lernu Esperanton ... sed hispane aŭ krejole? Mi rezignas ...

Tornar a dalt