Al la enhavo

Akuzativo de direkto

de nornen, 2014-novembro-03

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2014-novembro-03 16:32:49

LLZ:13. Si le mot marque le lieu où l’on va, il prend la terminaison de l’accusatif. Ex.: kie vi est'as? ― où êtes-vous? kie'n vi ir'as? ― où allez-vous? mi ir'as Pariz'o'n ― je vais à Paris.
Ĉu eblas, ĝustas kaj/aŭ kutimas la sekvantaj propozicioj?

1) Mi iras Parizon. (Fundamenta)
2) Mi iras Parizen.
3) Mi iras urbon.
4) Mi iras urben.

5) Mi iras belan Parizon.
6) Mi iras bele Parizen.
7) Mi iras belan urbon.
8) Mi iras bele urben.
9) Mi iras la urbon.
10) Mi tempvojaĝis la Parizon de la XVIa jarcento.
11) Mi iras la landon de miaj revoj.

12) Mi iris du urbojn.
13) Mi iris du urben.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-novembro-04 20:13:49

verdire, al mi ne plaĉas la nomo de la fadeno, ĉar akuzativo estas unu el du esperantaj kazoj, kiu montras rektan komplementon, direkton, daŭron, amplekson ktp

la frazoj 1-5, 7, 9-12 estas ĝustaj, la frazoj 6 k 8 estas ĝustaj, sed havas alian sencon, ol la aŭtoro konsideris, k la frazo 13 estas tre dubinda.

en esperanto oni tre ofte uzas akuzativan formon de adverboj de loko por montri movdirekton:
mi iras parizen aŭ mi iras hejmen
do, la nominativa formo estas parize kaj hejme.

sed ne ekzistas nominativaj formoj bele parize aŭ bele urbe.

mi iras bele urben signifas, ke mi iras urben, sed mi faras tion (mian iradon urben) bele, ekzemple kiel modelino de Victoria's Secret. kiel mi iras urben? mi iras tien bele, mi iras bele tien.

same ne ekzistas nominativa formo du urbe

la lasta frazo estas ĝenerale komprenebla, sed gramatike malĝusta.

saluton el okupita krimeo.

Reen al la supro