Więcej

La plej bona libro por praktiki esperanton?

od kennycolombia, 6 listopada 2014

Wpisy: 5

Język: Esperanto

kennycolombia (Pokaż profil) 6 listopada 2014, 04:15:24

Bonan nokton,
Mi estas unu komencanto lernantino de Esperanton. Mi aĉetis unu libron (marvirinstrato). Mi ŝajnis tro malfacila.
La libro pritraktas multaj komplikaj vortoj, fojfoje uzas kondiĉoj tre specifaj de unu temo.

Ekzistas unu libron rekomendita por komenci?

Dankon

sergejm (Pokaż profil) 6 listopada 2014, 07:03:49

Fadeno "Bonaj libroj en Esperanto" ĉe www.e-novosti.info
Mi rekomendas [url=temo.php?t=9287]"Paŝoj al Plena Posedo" de William Auld.[/url]

Miland (Pokaż profil) 6 listopada 2014, 09:29:06

Jen sugesta programo. Unue, tralegu Gerda Malaperis. Post tio, tralegu Vere aŭ Fantazie? Post tio, eble vi estos preta por Paŝoj al Plena Posedo.

Tamen, se Gerda estas tro malfacila por vi, mi sugestas ke vi unue tralaboru la kursojn Ana Pana kaj post tio Ana Renkontas.

antoniomoya (Pokaż profil) 6 listopada 2014, 13:01:14

kennycolombia:Ekzistas unu libron rekomendita por komenci?
Dankon
Mi ne scias kiun metodon vi uzis por lerni Esperanton.
"¿Sabe usted Esperanto?" estas bonega lernolibro por hispanlingvaj komencantoj. Vidu: Verdakrajono

Poste legu (kiel konsilis Miland) "Gerda malaperis", kaj samtempe sian komplementon "Lasu min paroli plu". Post tio tralegu "Vere aŭ fantazie", kaj finfine "Vojaĝo en Esperantolando" verkaĵo de Boris Kolker.

Se vi sekvas tiun legad-ordon, vi progresos bonege kaj rapide.
Bonan ŝancon.

Amike.

sergejm (Pokaż profil) 6 listopada 2014, 13:04:20

ĉevino:Merda Galaperis.
En youtube estas flmo Gerda Malaperis.
Por aŭskulti Esperantajn paroladon kaj kantojn oni povas uzi Androidan aplikaĵon Mozaiko.

Wróć do góry