Al la enhavo

Vikipedio. Kio estas pli grava: kvanto aŭ kvalito?

de kamil_rudzki, 2014-novembro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2014-novembro-09 13:38:59

Mi ankoraŭ ne estas vikipediisto (manko da tempo kaj preciza scio), tutcerte mi estos iam - mi mencias tion antaŭ iu diros: "do, korektu!".

Ni fieras (prave!) pro esperanta vikipedio, sed...

[1] NE TRADUKITAJ
Do, iritas min multo da nocioj, kies nomoj ne estas tradukitaj al la lingvo, tre ofte enhavas specialaj signoj naciaj. Kutime tiuj artikoloj estas vastaj kaj valoraj. Do, ne pro pigreco. Do, kial? Manko da krepovo? Timo antaŭ neĝusta traduko? Malbona kompreno de naciismo - stranga metodo por reklami sian landon?
Por mi tiuj terminoj estas... rubaĵo. Ankaŭ tial, ke ili kreas normon. Ja eĉ mi estus vikipedisto volanta modifi tiujn terminojn, pro kvanto da ili fartus mi kiel... Don Kiĥoto.
Ke ne diri sen ekzemploj: tiuj estas dekoj da terminoj polaj (i.a. geografiaj: urboj, vilaĝoj ktp.). Ankaŭ la italaj (Serra Riccò - 'mirakla' termino en Vikipedio). Ja ĉefaj terminoj estu la esperantaj (!), se la naciaj - nur per alidirektiloj. Miaopinie ĉiuj subterminoj ene de artikoloj (ekz. distriktoj de urbo, riveroj ene ktp.) estu tradukitaj. Pli bone malpli vaste, sed pli kvalite. Bazo estas ĝusta termino, ĝusta enhavo estas sekva etapo. Miaopinie.

[2] NE NEŬTRALAJ
Artikoloj de ĉiu vikipediisto estu neŭtralaj. Eble jam estas tempo por forĵeti papon Johano Paŭlo II (du fotoj tute senkaŭze!) el ĉefa por ni termino "Esperanto"? Pli bone iri neŭtralecon ol diskuti pri aldono de mulao Mohammad Omar, dalai-lamao Tenzin Gjaco aŭ guruo Sathya Sai Baba.

[...] se mi rajtas - erara enketo

mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 14:27:04

Mi pensas ke kvalito estas pli grava. Mi ne samopinias ke ĉio estu tradukita. Se ne ekzistas por io jam establita esperantigo, tiam eble ne estas bona ideo ke la vikipediisto memstare elpensus ĝin, ĉar vikipedio nur priskribu ekzistantan scion. Sed plej grava eble estas la interkohero. Mi ne scias kio precize estas la preskribo de la esperanto-sekcio ĉi-teme, sed ĉiuokaze mi opinias ke oni rigore sekvu tion.

Ĝenerale mi plej kontentas pri la kvalito de la angla-lingvaj artikoloj, kaj mi dubas ĉu esperantlingvaj iam povos proksimiĝi tion. Ĝenerale mi nur preferus la esperantlingvan version de artikolo se la temo iel rilatas al esperanto.

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2014-novembro-09 14:49:53

mihxil:Se ne ekzistas por io jam establita esperantigo, tiam eble ne estas bona ideo ke la vikipediisto memstare elpensus ĝin, ĉar vikipedio nur priskribu ekzistantan scion.
Do, tamen timo antaŭ malĝusta traduko. Ja "elpensi" signifas, ke por ĝi vikipediisto uzos logikajn premisojn (i.a. prononco originala, aliaj lingvoj). Se mi bone memoras por kuraĝa "elpensado" de vikipediaj terminoj alvokis eĉ Anna Löwenstein. Ĝi estas pli bone ol naciaj terminoj, kiujn esperantisto eĉ ĝuste ne prononcos. Esperanta vikipedio nur priskribu ekzistantan scion, sed se tiu scio ekzistas esperante, ĉu?

ubuntuo (Montri la profilon) 2014-novembro-09 15:48:36

kamil_rudzki:Eble jam estas tempo por forĵeti papon Johano Paŭlo II (du fotoj tute senkaŭze!) el ĉefa por ni termino "Esperanto"? Pli bone iri neŭtralecon ol diskuti pri aldono de mulao Mohammad Omar, dalai-lamao Tenzin Gjaco aŭ guruo Sathya Sai Baba.
Kial la papo, kaj ne Patrino Tereza? Ŝi ankaŭ ne interesiĝas pri la lingvo. Se pozicio de katolikoj en esperanta movado (italaj, polaj, brazilaj) estos tiel forta plu, estos neniu ŝanco por religia neŭtraleco. Plimulto de esperantistaro eĉ ne scias pri kio temas. Ĉar ili estas katolikoj kaj sentas mision al plenumi - silente konverti tutan agnostikularon.

mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 17:50:22

ubuntuo:
kamil_rudzki:Eble jam estas tempo por forĵeti papon Johano Paŭlo II (du fotoj tute senkaŭze!) el ĉefa por ni termino "Esperanto"? Pli bone iri neŭtralecon ol diskuti pri aldono de mulao Mohammad Omar, dalai-lamao Tenzin Gjaco aŭ guruo Sathya Sai Baba.
Kial la papo, kaj ne Patrino Tereza? Ŝi ankaŭ ne interesiĝas pri la lingvo. Se pozicio de katolikoj en esperanta movado (italaj, polaj, brazilaj) estos tiel forta plu, estos neniu ŝanco por religia neŭtraleco. Plimulto de esperantistaro eĉ ne scias pri kio temas. Ĉar ili estas katolikoj kaj sentas mision al plenumi - silente konverti tutan agnostikularon.
Mi ne scias ĉu 'neŭtraleco' signifas ke la artikolo pri la antaŭa papo estu kontraŭpesata de aliaj artikoloj el aliaj religioj. Mi pensas ke ĝi precipe signifas ke la artikolo mem estu neŭtrala. Tio certe ne estas perfekta en la nuna esperanta artikolo, sed ŝajne ĝi ne estas tro malbona. Precipe ĝi temas pri faktoj el lia vivo. Kelkaj ŝajnas ne esti sufiĉe gravaj por meriti mencion, sed bone. Mankas fontoj pri preskaŭ ĉio. Sed baze ne estas la kulpo de katolikoj ke ili estas plimulto kaj tial Johano Paŭlo havas pli bonan artikolon ol Mohammad Omar havas.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-novembro-09 19:12:59

kamil_rudzki:Do, iritas min multo da nocioj, kies nomoj ne estas tradukitaj al la lingvo, tre ofte enhavas specialaj signoj naciaj. Kutime tiuj artikoloj estas vastaj kaj valoraj. Do, ne pro pigreco. Do, kial? Manko da krepovo? Timo antaŭ neĝusta traduko? Malbona kompreno de naciismo - stranga metodo por reklami sian landon?
Por mi tiuj terminoj estas... rubaĵo. Ankaŭ tial, ke ili kreas normon. Ja eĉ mi estus vikipedisto volanta modifi tiujn terminojn, pro kvanto da ili fartus mi kiel... Don Kiĥoto.
Se vi parolas nur pri la propraj nomoj, mi pensas ke ne estas problemiga la ĉeesto de nacilingvaj simboloj en la artikoloj, ĉar tiuj nomoj estas streĉe ligitaj al naciaj aŭ etnaj lingvoj. Sed mi konsentas ke esperantigo de tiaj nomoj estas necesa, por permesi al esperantistoj legi ilin.

Se vikipediano ne scias kiel traduki propran nomon, li aŭ ŝi laŭsone esperantigu ĝin, informante la leganto ke tiu esperantigo celas nur alproksimiĝi la elparolon de la originala nomo.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-novembro-09 21:21:14

Simon_Gauvain:Se vikipediano ne scias kiel traduki propran nomon, li aŭ ŝi laŭsone esperantigu ĝin, informante la leganto ke tiu esperantigo celas nur alproksimiĝi la elparolon de la originala nomo.
Pri iuj nomoj preskaŭ neniu scias kia estas la elparolo de la originala nomo, kaj iam ne eĉ kiu estas la originala lingvo. La redaktantoj de Vikipedio ne povas ĉiam scii, ekz. pri belorusa politikisto, ĉu li uzas belarusan aŭ rusan elparolon, aŭ ambaŭ, kaj en kiaj situacioj. Ofte la skribita nomo tamen estas sufiĉe internacie konata, sed oni elparolas ĝin malsame en malsamaj lingvoj. Mi preferas, ke redaktantoj de Vikipedio lasas tiajn nomojn netradukitaj, ĝis venas iu kiu scias.
Mi preferas kvaliton antaŭ fuŝtradukoj. Kaj mi preferas, ke ni akceptas multajn tradkantojn, kiuj spertas pri ion kaj skribas nur pri tion. Se ili ne scias pri ĉion, ili ne rezignu pri ĉio, nur pri tio, kion ili ne scias.

ubuntuo (Montri la profilon) 2014-novembro-09 21:48:25

mihxil:Mi ne scias ĉu 'neŭtraleco' signifas ke la artikolo pri la antaŭa papo estu kontraŭpesata de aliaj artikoloj el aliaj religioj.
Termino Esperanto en Vikipedio ne estas ejo por religia propagando (probable de ties pola aŭtoro). En terminoj religiaj: kial ne, kaj eĉ necese. Temo "La antaŭa papo and esperanto" ne ekzistis, kaj en la artikolo la ekskapo de katolika eklezio havas multe da pli informoj ol Julio Baghy aŭ Kálmán Kalocsay kune. Ĉu vi vere ne vidas stultaĵon de ĝi?
mihxil:Mankas fontoj pri preskaŭ ĉio.
Jes, sed ni ne plendu multe pro ĝi, sed krei ankaŭ senfontajn artikolojn kiel ekz. pri Espo.

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2014-novembro-09 22:13:57

Rugxdoma:Pri iuj nomoj preskaŭ neniu scias kia estas la elparolo de la originala nomo, kaj iam ne eĉ kiu estas la originala lingvo. La redaktantoj de Vikipedio ne povas ĉiam scii, ekz. pri belorusa politikisto, ĉu li uzas belarusan aŭ rusan elparolon, aŭ ambaŭ, kaj en kiaj situacioj. Ofte la skribita nomo tamen estas sufiĉe internacie konata, sed oni elparolas ĝin malsame en malsamaj lingvoj.
Vi absolute pravus, se terminoj kiuj tuŝas aferojn de iu nacio/lando estus priskribitaj de homoj el la tuta mondo. Tiel ne estas. Ĉi tiujn artikolojn kreis civitanoj de specifa lando, do ne ekzistas praktike problemoj de prononco.

mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 22:16:40

ubuntuo:
mihxil:Mi ne scias ĉu 'neŭtraleco' signifas ke la artikolo pri la antaŭa papo estu kontraŭpesata de aliaj artikoloj el aliaj religioj.
Termino Esperanto en Vikipedio ne estas ejo por religia propagando (probable de ties pola aŭtoro). En terminoj religiaj: kial ne, kaj eĉ necese. Temo "La antaŭa papo and esperanto" ne ekzistis, kaj en la artikolo la ekskapo de katolika eklezio havas multe da pli informoj ol Julio Baghy aŭ Kálmán Kalocsay kune. Ĉu vi vere ne vidas stultaĵon de ĝi?
Mi ne bone komprenis kion vi volas diri. Mi ne pensas ke ekzisto de bona artikolo pri la papo tro rilatas al la neekzisto aŭ malplia grando de aliaj artikoloj. Mi ne diras ke la ekzistanta artikolo estas tre bona cetere. Unuavide ĝi aspektas al mi ne tre malbona.

ubuntuo:
mihxil:Mankas fontoj pri preskaŭ ĉio.
Jes, sed ni ne plendu multe pro ĝi, sed krei ankaŭ senfontajn artikolojn kiel ekz. pri Espo.
Tiu artikolo ŝajnas al mi tujforiginda.

Reen al la supro