Į turinį

Partoprenu al la 100a UK, Lillo 2015 !

Aleks_75, 2014 m. lapkritis 10 d.

Žinutės: 5

Kalba: Esperanto

Aleks_75 (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 15:44:31

Partoprenu la 100an UK-n, Lillo 2015 !

Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,

Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
estos la jubilea, 100a UK
ĝi okazos en Francio …
en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !

Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.

Bv. rapide aliĝi. La unua aliĝperiodo, kun la plej favoraj prezoj, finiĝos la 31an de decembro 2014.

Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015 :
Rete al UEA ĉe jena paĝo, pagante rekte al UEA aŭ tra via landa peranto.
Sendante la aliĝilon, kiun vi ricevis kun la septembra numero de la Revuo Esperanto, al UEA aŭ al via landa peranto. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…

Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015 :
Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan (Vizaĝlibran) paĝon lille2015
Legu la retejon de la LKK [url=www.lille2015.fr/]Lille2015.fr[/url], kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr

Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.

La LKK de la 100a UK, Lillo 2015

Simon_Gauvain (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 28 d. 08:21:10

Korekteto pri la oficiala retej-ligilo : lille2015.fr.

Pri la mallongigitaj nomoj:

UEA : Universala Esperanto-Asocio
LKK : Loka Kongresa Komitato

Urho (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 22 d. 13:06:46

Aleks_75:Informiĝu pri la 100a UK Lillo 2015:
Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan (Vizaĝlibran) paĝon lille2015
Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
La retejo de la LKK renoviĝis! → Lille2015.fr. Bonvolu sekvi ankaŭ ĉe Twitter: Lille2015.

rapn21 (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 9 d. 17:03:03

Mi vere volas iri, sed mi ne scias se mi povos havi la tempo senlaboro. Mi tre ekscitas pri tio kaj mi esperas ke mi povos iri.

Urho (Rodyti profilį) 2015 m. sausis 12 d. 08:34:03

La 44-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos samtempe kiel la 100-a UK, en Villeneuve-d'Ascq, apud Lillo. Jen la retejo: La 44a Internacia Infana Kongreseto.

Atgal į pradžią